[Blog] [MP3 Musica] [MP3 Audiobook] [Letture Creative] [Musica Creativa]
[English] [Francais] [Deutsch] [Espanol] [Portugues] [Danish] [Esperanto] [Norwegian]
[Tagalog] [Bulgarian] [Swedish]
[Punch] [Appunti di informatica libera]
Project Gutenberg's La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis Carroll This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando Author: Lewis Carroll Illustrator: Brinsley Le Fanu Translator: E. L. Kearney Release Date: January 9, 2006 [EBook #17482] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO *** Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
LA AVENTUROJ DE ALICIO
EN MIRLANDO
DE
LEWIS CARROLL
TRADUKITA DE
E.L. KEARNEY, M.A.
ILUSTRITA (LAŬ AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE
STEAD'S PROSE CLASSICS) PER DEK BILDOJ DE
BRINSLEY LE FANU
BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
(INCORPORATED)
MUSEUM STATION BUILDINGS
133-136 HIGH HOLBORN, LONDON
1910
ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTO
De ĉi tiu humoraĵo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendiĝis ĝis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Ĉi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro.
Sesjara infano volas avide aŭskulti ĝin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso ĉiam kreskas laŭ la kresko de la posedanto: ĉe ĉiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi ĉiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la Ĉeŝŝr Kato, efektive de ĉiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro taŭgas nur por la vartejo kaj infanlernejo: ĉar la kapablo ĉe ĉiu tralego trovi pli da signifo daŭras eĉ dum la maturaĝaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de Alicio troviĝas eĉ sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili ĵus eligis el la diroj ekzemple de la Raŭpo aŭ la Falsa Kelonio.
Sed ni lasu la parolon al la Sonĝbestoj mem.
Prezentante ĉi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al ĉiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi ŝuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi ĉiujn presprovaĵojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustraĵojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de 'Alicio en Mirlando.'
Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj ĉiu, kiu bone konas ambaŭ lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de
ENHAVO | ||
| ĈAPITRO | PAĜO | |
| I. | MIRINDA FALEGO! | 1 |
| II. | LAGETO FARITA EL LARMOJ | 11 |
| III. | POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO | 20 |
| IV. | ĈEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL | 29 |
| V. | ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAŬPO | 40 |
| VI. | PRI LA PORKINFANO | 50 |
| VII. | TETRINKADO ĈE FRENEZULOJ | 63 |
| VIII. | KROKETLUDO ĈE LA KERA DAMO | 76 |
| IX. | VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO | 88 |
| X. | LA OMARA KVADRILO | 101 |
| XI. | KIU FORŜTELIS LA TORTOJN? | 112 |
| XII. | ALICIO ATESTANTO | 122 |
ANTAŬPAROLO DE LA AŬTORO.
I | |
| En somerbril' ni glitas kvar: | |
| Du fuŝe uzas remon, | |
| Fuŝregas tria knabinet' | |
| Boatan la vagemon. | |
| La kvara (nejunulo) celas | |
| Indulgi la revemon. | |
II | |
| "Kruela Tri'! Ĉu volas vi | |
| En tia hor'—rakonton? | |
| Se pri la astmo scius vi, | |
| Vi eble sentus honton!" | |
| —Protesto senutila! Venkas | |
| Trivoĉa kri', "Rakonton!" | |
III | |
| Unua per komanda voĉo | |
| Ordonas ekrakonti, | |
| Kaj pli ĝentile Dua petas | |
| "Jes, nepre mir-rakonti." | |
| Rakonton petolrompas Tria | |
| (Ne scias ŝi ja honti!) | |
IV | |
| Silento falas! De nun ĉiu | |
| Aŭskultas plenkredulo | |
| Pri l' Sonĝinfano kiu vivas | |
| Kun bird' kaj best' kunulo, | |
| Kunul', jen kiel arbo alta, | |
| Jen eta kiel kulo. | |
V | |
| Tre ofte volus la laculo | |
| La Sonĝon maldaŭrigi, | |
| Promesas je sekvanta fojo | |
| Ĝin iom plilongigi. | |
| "Jam venis la sekvanta fojo, | |
| Nin volu kontentigi!" | |
VI | |
| Do kreskis plu la Mirlandaĵoj | |
| Iom post iom, grade: | |
| Naskiĝis ĉiuj en boato | |
| Dum vagis ni remade. | |
| —Subiras sun', do hejmen gaje | |
| Ni remas babilade. | |
VII | |
| Jen Alici'. Akceptu ŝin | |
| Kaj gardu en memoro: | |
| Al pilgrimint' ja kara estas | |
| El malproksim' la floro; | |
| Velkinte ĝi memorojn vekas | |
| Valorajn pli ol oro. | |
Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis ŝi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj.
Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si:—
"Ho, ve! mi malfruos!"
(Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara.)
Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. La scivolemo en ŝi ekflamiĝis! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin.
Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton.
La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton.
Mi ĵus diris "tre profundan." Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide; ĉar dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon.
"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l' supro ĝis malsupro de l' ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (Tion oni povas kredi.)
Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu neniam la falo finiĝos? "Mi volus scii," diris ŝi laŭte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)
Post ne longe ŝi rekomencis:—"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj." (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio?'" (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Ĉu vi povus tion fari?) "Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan."
Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: "Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min." (Dajna estas ŝia kato.) "Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. Dajna, vi karul', ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?" Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—"Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?" kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe "Ĉu katojn manĝas vespertoj?" (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "ĉuon" ŝi esprimis.) Ŝi sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—"Dajna, vi diru al mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite ŝi falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finiĝis!
Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, ĉielo savu miajn orelojn!"
En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon.
Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.
Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la koridoreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la kapon! "Kaj eĉ se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopiĝi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio. Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton ("kiu certege ne kuŝis tie antaŭe," diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.
"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la saĝulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per 'veneno.'" Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.
Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta ĝi estas," diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)
"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopiĝas!" Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, "ĉar"—diris ŝi—"povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!
Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris.
"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron." Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) "Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun"—ŝi malĝoje ekpensis—"ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu respektindan personon!"
Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Manĝu Min."
"Nu," diris Alicio, "mi vin manĝos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo." Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si "Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinaraĵoj. Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko neniom restis.
"Neniam mi spertis tiaĵo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaŭ, piedetoj miaj!" (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin.)
"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj ŝuojn? Kompreneble ne mi; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."
Ŝi eĉ elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaŭ la adreso estos tre stranga:
Ho, kian sensencaĵon mi parolas!"
En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia. Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris.
"Vi devas honti," ŝi diris al si, "vi granda bubino!" (ŝi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj ĉesu!" Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo.
Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forviŝis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos!"
Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: "Se al vi plaĉos, Sinjoro:—"
La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!
Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—
"Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga! Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis? mi esploru tion. Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj ŝi kategorie pripensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili.
"Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte. Ankaŭ ŝi estas si, kaj mi mi, kaj... ho, mi tute konfuziĝas! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"
Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon. Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la originalajn.
| Rigardu! Jen la krokodil'! | |
| La voston li netigas; | |
| Ŝprucante akvon el la Nil' | |
| La skvamojn li briligas. | |
| Senmova restas la buŝeg', | |
| Li ungojn kaŝas ruze; | |
| Jen fiŝoj naĝas tra l' kaveg' | |
| Frapfermas li amuze. | |
"Jen certe ne la ĝustaj vortoj," diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidiĝis. Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."
Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi vestis—dum ŝi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.
"Kiel ajn mi faris tion?" pensis ŝi. "Mi ja denove malkreskas."
Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraŭ rapide malkreskas. Certiĝinte ke tion kaŭzas la ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la malagrablaĵon malkreski ĝis nulo.
"Jen evito vere mirakla! Ĉar preskaŭ mi nuliĝis!" diris Alicio, iom timigita per la subita ŝanĝo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon." Ŝi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol ĉiam," ŝi plordiris, "ĉar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble."
En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis sin plaŭde enfalinta en salan akvon. Subakviĝinte ĝis la mentono, ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo.) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris ŝi, ĉirkaŭnaĝante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga."
En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipopotamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.
"Ĉu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli ĉi tiun muson? Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin." Do ŝi ekparolis per: "Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso—de muso—al muso—muson—ho muso!")
La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.
"Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Ŝi do rekomencis france, dirante "où est ma chatte?" (la unua frazo en ŝia lernolibro).
La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.
"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."
"Ne—amas—katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. "Ĉu vi, se vi estus mi, amus la katojn?"
"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne koleriĝu. Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin. Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,"—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—"kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna."
"Ni ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo. "Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato!"
"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Ĉu vi... ĉu vi ŝatas... la hundojn?"
La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—
"Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu. Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili. Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis ĝin." Ĉar jen! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon.
Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono. "Vi kara Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plaĉos." Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al ŝi. Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: "Ni naĝu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso naĝis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.
La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj jam longe konataj. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli." Ĉar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.
Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: "Vi sidiĝu ĉiuj, kaj aŭskultu min. Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj!"
Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.
Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ resekiĝos.
"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio—'"
"Ho, ve!" ĝemis la Loro, frosttremante.
"Pardonu," diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "ĉu vi parolis?"
"Ne mi," la Loro rapide respondis.
"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi daŭrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin2 konsilinda—"
"Trovis kion?" diris la Anaso.
"Trovis ĝin," la Muso respondis iom malafable. "Ĉu vi ne komprenas kion signifas 'ĝi'?"
"Nu, mi tre bone komprenas kion 'ĝi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'ĝi' estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?"
"Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: 'trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" ĝi diris abrupte, alparolante Alicion.
"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min."
"Kon-sid-er-ad-inte la ĵus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn."
"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem."
La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble. La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kaŭko'-vetkuro."
"Kio do estas Kaŭko?" diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli.
La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem." (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)
Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kaŭko finiĝis."
Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?"
Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.
Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:—"Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion."
Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?"
"Ja ŝi kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu.
"Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.
"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:
"Kion alian vi havas en la poŝo?" Alicio respondis malĝoje ke "nur fingroingon." "Ĝin transdonu al mi," diris la Dodo.
Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun elegantan fingroingon." Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj aplaŭdis.
Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.
Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu.
"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos.
"Mia tejlo,"3 diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja."
"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja?" Kaj dum la daŭro de la rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakontvosto:
"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"
"Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?"
"Mi ne!" ekkriis la Muso.
"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"
La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:
"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo."
"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.
"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.
La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro."
"Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, "ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin."
"Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi," diris ĝentile la Loro. Alicio respondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "Dajna estas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin birdkaptanta,..."
Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis per trempepanta voĉo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi."
Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta Dajna'n!" ŝi diris melankolie. "Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara Dajna, ĉu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris.
Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn piedpaŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.
Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"
Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin. Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!"
Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.
"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."
Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.
"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo."
Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. "Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas."
Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."
Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:
"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.
"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"—diris ŝi per malgaja voĉo "almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion!"
"Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi? Apenaŭ estas spaco por vi, kie do lokiĝus lernolibroj?" Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si.
Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.
Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro."
"Vi ne faros tion" pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, aŭ en ion tiuspecan.
Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn."
"Fosas pomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio." (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)
"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"
"Brako, Ekscelenco." (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)
"Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron."
"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako."
"Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin."
Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,
"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuraĝulo."
En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne."
Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:
"Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi, Bil devas—Bil, la mastro ordonas ke vi derampu."
"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.
Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:
"Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!"
Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: "Kaptu lin, vi ĉe la barilo." Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:
"Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi okazis, kunulo—Diru al ni—"
Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil," pensis Alicio).
"Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio."
"Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.
"Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna'n."
Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.
Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro."
"Plena puŝĉaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, mi Dajna'n...."
Denove la tuja kaj plena silento!
Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga."
Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.
"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon."
Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.
Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin. "Ho, vi dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.
Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.
Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.
Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.
"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus... taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝu ion. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi."
Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.
Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo:
"Kiu vi estas?" ĝi diris.
Jen ne tre kuraĝiga komenco! Alicio respondis malsinfide:
"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi estis, kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis multfoje dum la tago."
"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu vin."
"Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi min" diris Alicio, "ĉar mi ja ne estas mi mem."
—"Ne komprenas," diris la Raŭpo.
"Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis, "ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum la daŭro de unu tago estas tre konfuzige."
—"Ne estas," diris la Raŭpo.
"Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos vin iom konfuzata, ĉu ne?"
"Tute ne," diris la Raŭpo.
"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por mi!"
"Vi!" diris la Raŭpo malestime, "kiu vi estas?"
Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu vi estas."
"Kial?" diris la Raŭpo.
Jen alia konfuziga demando! Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.
La Raŭpo laŭte kriis post ŝi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."
Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.
"Ne koleriĝu," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis.
"Ĉu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.
"Jes," diris la Raŭpo.
Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar la Raŭpo eble diros ion atentindan, ŝi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:—
"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita?"
"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj."
—"Ne povas memori kiajn aferojn?" diris la Raŭpo.
"Nu, ekzemple, mi penis diri 'Rigardu! Jen abel' klopoda' sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo.
"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo.
Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—
| Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo) | |
| Blankhara vi kaj maljunulo, | |
| Staras vi sur la kap' kiel korpbalancilo? | |
| Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo? | |
| "Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo, | |
| Mi ja timis difekton al cerbo. | |
| Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, | |
| Do tre ofte kapstaras sur herbo. | |
| Maljunulo vi—tion denove mi diras, | |
| Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco, | |
| Tamen elrenversite la ĉambron eniras! | |
| Ho! de kie al vi l' elasteco? | |
| Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, | |
| (Li respondis tre vigle al filo) | |
| Per jena ŝmiraĵo—por vi aĉetebla | |
| Pobotele per unu spesmilo. | |
| Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis) | |
| Ja sendenta al vi la makzelo, | |
| Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis! | |
| Jen vere mirinda muelo! | |
| Dum juneco min logis la leĝoscienco | |
| Je l' edzino mi havis procesojn: | |
| Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) | |
| Povus fari la makzelimpresojn! | |
| Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo | |
| Senpoviĝas, ĉu ne, la okulo? | |
| Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo! | |
| Ho, klarigu, mirinda lertulo! | |
| Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) | |
| Vi forkuru, vi—fosu tomatojn! | |
| Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio! | |
| Forpermeson ricevu aŭ—batojn. | |
—"Ne prave!" diris la Raŭpo.
"Mi timas ke ne tute" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj ŝanĝiĝis."
"Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. Sekvis kelkminuta silento.
Unue parolis la Raŭpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" ĝi diris.
"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi."
—"Ne scias," diris la Raŭpo.
Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.
"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."
"Tre bona alteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro starigis sin vertikale. (Ĝi havis precize ok centimetrojn!)
—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.
Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendiĝemaj!"
"Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte la pipon, ĝi denove ekfumis.
Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante, ĵetis post si la rimarkon:
"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."
Ĉi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de kio? Alia flanko de kio?" pensis en si Alicio.
La Raŭpo tuj respondis al ŝia penso, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis.
Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton.
"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris ŝi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon.
En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono. (Ĝi frapis la piedojn!)
Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin. Sed kredante ke ŝi nepre ne devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.
"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. Sed la ĝojo tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis. Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj.
"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi vin?" Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis.
Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo.
Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte frapas ŝin per la flugiloj.
"Vi serpento!" kriegis la Kolombo.
"Mi ne estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"
"Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed kontraŭ ili, nenio taŭgas."—
"Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio.
—"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn," daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la serpentojn, neeble."
Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion ĝis la Kolombo finos.
"Sufiĉe ĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."
"Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion.
"Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. Fju! Serpento!"
"Tamen mi ne estas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...."
"Nu, kio vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taŭgan malveraĵon."
"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis.
"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"
"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn."
"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio!"
Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:
"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento!"
"Tamen al mi estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi ne serĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur la kuiritajn ovojn mi ŝatas."
"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviliĝis sur sia nesto.
Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed ŝia kolo ofte implikiĝis inter la branĉoj kaj kelkfoje ŝi devis malligi ĝin. Post kelka tempo memorante ke ŝi ankoraŭ havas en la manoj la fungopecetojn, ŝi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ĝis fine ŝi sukcesis rehavi la propran kutiman al ŝi altecon.
Jam tiel longe ŝi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue ŝi sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:—
"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj ŝanĝiĝoj. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?"
Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.
"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."
Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.
Kelkan tempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion ŝi faros. Dum ŝi ankoraŭ staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta lin fiŝo). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizaĝon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaŭ rimarkis ke ambaŭ lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn ĉirkaŭ la tuta kapo.
Ĉar ŝi tre volis scii kio okazos inter ili, ŝi ŝtelmarŝis el la arbaro por subaŭskulti ilin.
Komencis la Fiŝ-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaŭ egale grandan kun si mem, li diris per solena voĉo:—"Por la Dukino, La Kera Damo invitas ŝin por kroketludo."
La Ran-Lakeo ripetis per same solena voĉo, nur iom ŝanĝante la vortordon:—"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."
Tiam ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligiĝis. Ĉe tio Alicio tiel laŭte ekridis, ke ŝi devis rekaŝi sin en la arbaron pro la timo ke ili aŭdos ŝin. Kiam ŝi denove ŝtelrigardis al la dometo, la Fiŝ-Lakeo jam antaŭe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaŭ la pordo kaj rigardas malinteligente la ĉielon.
Alicio paŝis antaŭen kaj frapis malkuraĝe sur la pordo.
"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kaŭzoj; unue ĉar mi staras ĉe la sama flanko kiel vi; kaj due, ĉar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus aŭdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaŭ granda krakado kvazaŭ plado aŭ kaldrono estas dispecigata).
"Bonvolu do diri kiel mi povos eniĝi," diris Alicio.
"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante ŝian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis senĉese la ĉielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malĝentila: "Sed eble li ne povas ne," ŝi pensis en si, "ĉar jen liaj okuloj staras preskaŭ ĉe la verto. Tamen, malgraŭ tio li devas respondi demandojn,"; kaj ŝi ripetis laŭte:
"Kiel mi povos eniĝi?"
"Mi sidados tie ĉi," la Lakeo diris, "ĝis morgaŭ—"
En ĉi tiu momento la dompordo malfermiĝis, kaj oni ĵetis for grandan teleron celante lian kapon; ĝi nur ektuŝis al li la nazon, kaj dispeciĝis kontraŭ la plej apuda arbo.
—"aŭ eble postmorgaŭ," la Lakeo daŭrigis per sama tono, kvazaŭ nenio okazis.
"Kiel mi povos eniĝi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaŭ kolere demandis.
"Ĉu iam vi eniĝos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando."
Sendube! Tamen Alicio ne ŝatis ke oni tion diru. Ŝi kolere diris al si:—
"La ĉitieaj kreitaĵoj ja argumentas netolereble, frenezige."
Al la Lakeo ŝia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variaĵoj la antaŭan diron:—"Mi sidos tie ĉi," li diris, "interrompe aŭ seninterrompe dum multaj tagoj."
"Sed kion mi devas fari?" diris Alicio.
"Ĉion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon.
"Ho, tute ne utilas paroli al li," diris ŝi, "li ja estas sencerbulo."
Dirinte tion, ŝi malfermis mem la pordon kaj—eniris.
La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laŭ ĝia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbiĝas super la fajro, kaj ĉirkaŭmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian supaĵon—de unu granda kaldrono.
"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaŭ ŝi povis eligi la vortojn. Eĉ la Dukino ternis ne malofte; la infano senĉese aŭ ternis aŭ plorkriegis, kaj en la kuirejo ne ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la buŝo etendita de unu orelo ĝis la alia.
"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (ĉar ŝi iom dubis ĉu estas laŭ bonmoroj ke ŝi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?"
"Ĝi estas Cheshire5 kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!"
Ŝi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed ŝi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne ŝin sed la infanon: do ŝi refariĝis kuraĝa kaj daŭrigis:—"Gis nun mi ne sciis ke la Ĉeŝŝa katoj ĉiam grimacas; mi eĉ ne sciis ke ili havas tian kapablon."
"Ĉiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas ĝin."
"Mi mem ne konas eĉ unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun ĝojo ke jam fine komencas por ŝi vere interesa konversacio.
"En tiu okazo, oni povas certiĝi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.
Ĉi tiun diron Alicio tute ne ŝatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum ŝi penis trovi ion taŭgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, ŝi ĵetis sur ilin ĉion atingeblan, ĉion ĵeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaŭ hajlis per teleroj.
Tiujn eksterordinarajn ĵetaĵojn la Dukino ne atentis, eĉ kiam ili frapis ŝin, kaj la infano jam antaŭe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciiĝi ĉu ĝi ricevas vundojn aŭ ne.
"Ho, rigardu, zorgu,—mi petegas—la infanon!" Alicio ekkriis.
Ŝi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortranĉos la amindan nazeton"—ĉar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti ĝin.
"Se ĉiu volus atenti nur siajn aferojn," diris la Dukino per raŭka malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide."
"Kaj tio ja estus nur malutilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdaŭro. La Tero turniĝas en la daŭro de dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso6—"
"Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al ŝi la kapon."
Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro estas dudekkvar horoj, mi kredas, aŭ ĉu eble dekdu? Mi—"
"Ho, pri tio vi ne enuigu min" diris la Dukino "ĉar neniam mi povis toleri la ciferaĉojn." Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis la kompatindan etaĵon:—
| Vi forte skuu la infanon, | |
| Ne traktu kondolence! | |
| Vidigas ĝi, ternante, planon | |
| Ĉagreni vin intence! | |
| Ĥoro. | |
| (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) | |
| Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ! |
Dum la Dukino kantis la duan verson ŝi forte kaj daŭre ĵetadis la infanon supren kaj rekaptis ĝin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaŭ povis aŭdi la vortojn:—
| Mi devas la infanon skui | |
| Kaj bati kiam ternas; | |
| Ĉar li la pipron povas ĝui, | |
| Jam longe li ĝin lernas. | |
| Ĥoro. | |
| Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ! |
"Jen! Se al vi plaĉas, vi povas varti ĝin!" diris la Dukino al Alicio kvazaŭ ĵetante la infanon al ŝi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo ĉe la Damo," kaj ŝi eliris rapide la ĉambron. La kuiristino en la ĝusta elira momento ĵetis kontraŭ ŝi grandan kaserolon, sed ĝi maltrafis.
La infano estis strangforma kreaĵeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en ĉiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaŭ al ŝi prosperis kapti ĝin. Tuj post la kapto ŝi rimarkis ke ĝi puf-puf—as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaŭ povis teni ĝin. Baldaŭ tamen ŝi eltrovis ke la unu nura metodo taŭge varti ĝin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne malligu sin.
Tion farinte ŝi forportis ĝin for de la domo. "Se mi ne forportos ĉi tiun infanon, oni certe mortigos ĝin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus ĝin, mi estus mem kulpa je la mortigo."
La lastajn vortojn Alicio diris laŭte, kaj la etaĵo (ĝi jam de longe ĉesis terni) responde—porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltaŭga rimedo por esprimi la sentojn!"
Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizaĝon, por vidi kio estas al ĝi. Sendube ĝi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaŭ la okuloj fariĝis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne ŝatis la nunan ŝajnon.
"Eble ĝi nur plorkrietis," ŝi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi ĉu enestas larmoj.
Larmoj ne enestis.
"Se vi intencas fariĝi porketo," diris ŝi serioze, "mi tuj ĉesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aŭ plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente.
Alicio ĵus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu ĉi kreitaĵo, kiam mi rehejmiĝos," kiam denove ĝi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel porke, ke ŝi derigardis, mirigite, eĉ timigite, en ĝian vizaĝon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Ŝi tuj sentis ke estus absurde porti ĝin plu.
Do ŝi mallevis la besteton, kaj vidis ĝin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "ĉar," diris ŝi, "kiam ĝi estos plukreskinta ĝi fariĝos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ĝin porko, ĝi tre bone aspektas."
Ŝi komencis pripensi aliajn infanojn de ŝi konatajn, kiuj pli bone taŭgus kiel porkoj kaj ĵus diras al si "se nur oni scius la metodon ŝanĝi ilin"—kiam subite ŝi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobranĉo la Ĉeŝŝa kato.
"Sinjoro Ĉeŝŝa kato"—Ŝi komencis malkuraĝe, ĉar ŝi ne povis konjekti ĉu ĝi ŝatus tiun formon, aŭ preferus "Via kata moŝto."
Tamen, ĉar ĝi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ĝis nun ĝi ne ofendiĝis. Ŝi do daŭrigis:—
"Ĉu vi afable diros al mi, mi petas, laŭ kiu direkto mi devas iri de tie ĉi?"
"Tio iom dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.
"Ne tre grave al mi kien—" komencis Alicio.
"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.
"Se nur iun lokon mi atingos," Alicio daŭrigis.
"Ho, iun aŭ alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur sufiĉe longe vi marŝos."
Alicio konfesis en si ke tion oni ne povas nei. Do ŝi eksperimentis alian demandon:—"Kiaj personoj loĝas proksime de tie ĉi?"
"En tiu direkto," diris la Kato, ĉirkaŭsvingante la dekstran antaŭpiedon, "Ĉapelisto loĝas, kaj en jena (montrante per la alia) loĝas Martleporo.7 Vi vizitu kiun ajn; ambaŭ estas frenezaj."
"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.
"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "ĉe ni ĉiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaŭ vi!"
"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.
"Nepre," diris la Kato, "ĉar alie vi ne venus tien ĉi."
Ŝajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, ŝi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"
"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?"
"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.
"Nu do," la Kato daŭrigis, "la hundoj graŭlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam ĝojigitaj. Mi, kontraste, graŭlas ĝojigite kaj kolerante svingas la voston. Ĉu do mi ne estas freneza?"
"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "ĉar ne per graŭlo la katoj esprimas plezuron; laŭ mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolĉa murmuro."
"Vi ĝin nomu laŭ via prefero," diris la Kato. "Ĉu hodiaŭ vi kroketludos ĉe la Damo?"
"Tion mi tre ŝatus," Alicio respondis avide, "sed ĝis nun mi ne ricevis inviton."
"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj—malaperis!
Tio ne multe surprizis Alicion; ŝi ja jam alkutimiĝis al strangaj okazoj. Dum ŝi rigardas la lokon, kie antaŭe sidis la Kato, ĝi subite reaperis. "Pardonu," ĝi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaŭ mi forgesis demandi!"
"Fariĝis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis laŭ la ordinara venmaniero.
"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.
Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke ŝi eble revidos ĝin. Poste ŝi komencis iri en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato, loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; aŭ almenaŭ malpli furioza ol en Marto."
Dirante tion, ŝi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobranĉo.
"Ĉu vi diris porkon, aŭ forkon?" diris la Kato.
"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga."
"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.
"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed grimaco sen kato! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo."
Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la Martleporo. Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas lia domo, ĉar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve ŝi ne kuraĝis alproksimiĝi ĝis ŝi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ĝis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon ŝi marŝis rekte al la domo, sed ŝi ankoraŭ iom timis dirante al si:—"Malgraŭ ĉio ĝi povas esti furioze freneza. Preskaŭ mi volus esti irinta ĉe la Ĉapeliston."
Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne sentas la malkomforton."