Google

[Blog] [MP3 Musica] [MP3 Audiobook] [Letture Creative] [Musica Creativa]

[English] [Francais] [Deutsch] [Espanol] [Portugues] [Danish] [Esperanto] [Norwegian]

[Tagalog] [Bulgarian] [Swedish]

[Punch] [Appunti di informatica libera]


classicistranieri.com - The Mirrored Project Gutenberg eBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Popolmalamiko
       Dramo en kvin aktoj

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO ***




Produced by Andrew Sly and Bill Patterson





HENRIK IBSEN

POPOLMALAMIKO

Dramo en kvin aktoj

(En folkefiende)

(1882)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082
ISBN 82-91707-51-0

Popolmalamiko

ROLOJ:

(Stockmann prononciĝas Stokman kun mallonga o)

(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(Vespero en la sidĉambro de la doktoro; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima al la laborĉambro de la doktoro. Sur la kontraŭa muro, rekte kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.)

(Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita manĝo.)

SINJORINO STOCKMANN
Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma manĝaĵo.

BILLING
(manĝante) Gustas bonege, — vere bonege.

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro —

BILLING
Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj manĝi senĝenate.

SINJORINO STOCKMANN
Ja, ja, kiam bongustas al vi — (aŭskultas en la direkto de la antaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad.

BILLING
Jes eble.

(Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformĉapo kaj bastono envenas.)

LA MAGISTRANTO
Altestime bonan vesperon, bofratino.

SINJORINO STOCKMANN
(alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? Ĝentile de vi fari viziton.

LA MAGISTRANTO
Mi ĵus preteriris, kaj — (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn.

SINJORINO STOCKMANN
(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmanĝeti!

LA MAGISTRANTO
Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas por mia stomako.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, unu solan fojon —.

LA MAGISTRANTO
Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la daŭro pli sane, — kaj ankaŭ pli ŝpareme.

SINJORINO STOCKMANN
(ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj.

LA MAGISTRANTO
Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus —. (montras al la oficejo de la doktoro) Ĉu — Ĉu eble li ne estas hejme?

SINJORINO STOCKMANN
Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, — li kaj la knaboj.

LA MAGISTRANTO
Ĉu tio estas saniga? (aŭskultas) Jen li verŝajne venas.

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (Redaktoro Hovstad envenas de la antaŭĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu —?

HOVSTAD
Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO
(salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj?

HOVSTAD
Parte. Estas io por la gazeto.

LA MAGISTRANTO
Mi komprenas. Laŭdire mia frato estas tre fekunda verkisto en “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Jes, li degnas skribi en “La Popola Mesaĝo”, kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io aŭ alia.

SINJORINO STOCKMANN
(al Hovstad) Sed ĉu vi ne volas —? (montras al la manĝoĉambro)

LA MAGISTRANTO
Kompreneble; mi tute ne riproĉas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kaŭzon por malŝati vian gazeton, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Ne, vere ankaŭ mi opinias ke ne.

LA MAGISTRANTO
Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; — vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al ĉiuj honestaj civitanoj —

HOVSTAD
La banejo, jes.

LA MAGISTRANTO
Ĝuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo fariĝos la plej grava vivkondiĉo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube!

SINJORINO STOCKMANN
Tion saman ankaŭ Tomas diras.

LA MAGISTRANTO
Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruaĵoj kaj grundo plivaloriĝas de tago al tago.

HOVSTAD
Kaj la senlaboreco malkreskas.

LA MAGISTRANTO
Ankaŭ tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malriĉuloj estas konsiderinde malaltigita — feliĉe, kaj malaltiĝos ankoraŭ pli, se ni ĉi tiun jaron havos vere belan someron; — multajn vizitantajn fremdulojn, — sufiĉan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio.

HOVSTAD
Kaj por tio estas ja ŝancoj, mi aŭdas.

LA MAGISTRANTO
Aspektas tre promesplene. Ĉiun tagon envenas demandoj pri loĝejoj kaj similaj aferoj.

HOVSTAD
Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ĝustatempe.

LA MAGISTRANTO
Ĉu li skribis ion ankaŭ nun?

HOVSTAD
Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondiĉojn ĉe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon.

LA MAGISTRANTO
Aha, estis supozeble iu manko en ĝi?

HOVSTAD
Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ĝis nun, printempe; ĉar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado —

LA MAGISTRANTO
Tute ĝuste; treege ĝuste, sinjoro Hovstad.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.

LA MAGISTRANTO
Nu, li ja estas en la servo de la banejo.

HOVSTAD
Jes, kaj estas ja ankaŭ li, kiu ĝin kreis komence.

LA MAGISTRANTO
Ĉu estas li? Nu tiel? Jes mi foje aŭdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaŭ mi faris modestan kontribuon al tiu entrepreno.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, tion Tomas ĉiam diras.

HOVSTAD
Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antaŭenigis la aferon kaj realigis ĝin; tion ni ja ĉiuj scias. Sed mi nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro.

LA MAGISTRANTO
Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiĉe dum sia tempo — bedaŭrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu ĉi domo —

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara bofrato —

HOVSTAD
Kiel do la magistranto —

SINJORINO STOCKMANN
Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos.

HOVSTAD
Dankon; peceton eble. (Li iras en la manĝoĉambron.)

LA MAGISTRANTO
(iom mallaŭte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kiom valoras zorgi pri tio? Ĉu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj?

LA MAGISTRANTO
Aspekte povus esti tiel; sed laŭŝajne ne estas ĉiuj kiuj estas kontentaj pri divido.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordiĝas. (aŭskultas) Jen li estas, mi pensas.

(Ŝi iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN
(ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Ĉu ne ĝojige; ĉu? Bonvolu, ŝipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaŭ ne volis supreniri kun mi.

(Ŝipestro Horster envenas kaj salutas la sinjorinon)

DOKTORO STOCKMANN
(ĉe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, ŝipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovaĵon —

(Li puŝetas Horster en la manĝoĉambron. Ankaŭ Ejlif kaj Morten eniras.)

SINJORINO STOCKMANN
Sed, Tomas, ĉu vi do ne vidas —?

DOKTORO STOCKMANN
(turnas sin ĉe la pordo) Nu, ĉu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere ĝojige.

LA MAGISTRANTO
Bedaŭrinde mi devas baldaŭ foriri —

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo; baldaŭ ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne; la akvo jam bolas. (Ŝi iras en la manĝoĉambron.)

LA MAGISTRANTO
Ankaŭ grogon —!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.

LA MAGISTRANTO
Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.

DOKTORO STOCKMANN
Sed tio ĉi ja ne estas iu grogfesteno.

LA MAGISTRANTO
Ŝajnas al mi — (ekrigardas al la manĝoĉambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da manĝaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
(frotas la manojn) Jes, ĉu ne estas benate vidi junulojn manĝi? Ĉiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manĝaĵon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro.

LA MAGISTRANTO
Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus “trafosi”, kiel vi vortumas?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, pri tio vi devas demandi la junularon — en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentaŭguloj kiel vi kaj mi —

LA MAGISTRANTO
Nu do! Estas mirige stranga nomigo —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Ĉar sciu, mi estas arde ĝoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble feliĉa meze en tiu ĉi ĝermanta, vigla vivo. Estas ja promesriĉa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaŭ nova mondo elkreskas ĉirkaŭ ni.

LA MAGISTRANTO
Ĉu vere vi tion trovas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja ĉiujn viajn tagojn vivis meze en tiu ĉi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakriĝas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaŭ neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, — sur min efikis kvazaŭ mi translokiĝis mezen en vivoviglan metropolon.

LA MAGISTRANTO
Hm; metropolon —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed ĉi tie estas vigla vivo, — promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj jen la ĉefa afero. (krias) Katrine, ĉu ne la poŝtisto venis?

SINJORINO STOCKMANN
(en la manĝoĉambro) Ne, li ankoraŭ ne venis.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato —

LA MAGISTRANTO
Nu ja, kompreneble —

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaŭ ekzemple ni manĝis rostbovaĵon por tagmanĝo! Nu, ni ankaŭ krome havis por la vespermanĝo. Ĉu vi ne volas gustumi pecon? Aŭ ĉu mi do almenaŭ montru ĝin al vi? Venu —

LA MAGISTRANTO
Ne, ne, tute ne —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed jen do. Ĉu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?

LA MAGISTRANTO
Jes, mi tion rimarkis.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj ni ankaŭ ekhavis lampŝirmilon. Jen vidu! Por ĉio Katrine ŝparis. Kaj tio faras la ĉambron vere hejmeca. Ĉu vi ne samopinias? Staru ĉi tie; — ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske —. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Ĉu ne?

LA MAGISTRANTO
Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksaĵojn —

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskaŭ same multe kiom ni foruzas.

LA MAGISTRANTO
Preskaŭ, jes —!

DOKTORO STOCKMANN
Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.

LA MAGISTRANTO
Jes, mi vere kredas! Guberniestro, aŭtoritatulo —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli —

LA MAGISTRANTO
Jes ja, laŭ ties kondiĉoj.

DOKTORO STOCKMANN
Cetere mi ne disipas por senutilaĵoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega ĝojo vidi homojn ĉe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, — por mi estas nepra vivkondiĉo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj —; kaj tiaj ili estas, ĉiuj tiuj kiuj sidas tie manĝante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.

LA MAGISTRANTO
Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.

DOKTORO STOCKMANN
Artikolon de mi?

LA MAGISTRANTO
Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.

DOKTORO STOCKMANN
Ho tiun, jes! — Ne, ĝin mi ĝisplue ne volas presigi.

LA MAGISTRANTO
Ĉu ne? Laŭ mi ja estas la plej oportuna tempo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj — (paŝadas sur la planko)

LA MAGISTRANTO
(postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?

DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenaŭ ne ĉi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aŭ eble eĉ nenio. Eble estas nur imago.

LA MAGISTRANTO
Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Ĉu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro —

DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi opinius, ke mi —; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.

LA MAGISTRANTO
Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke ĉiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la leĝe elektitaj aŭtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras laŭ insidaj vojoj malantaŭ niaj dorsoj!

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi iam iras laŭ insidaj vojoj?

LA MAGISTRANTO
Vi almenaŭ havas enradikiĝintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaŭ same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aŭ, pli ĝuste, sub tiuj aŭtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO
Jes, ĉar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, — frue aŭ malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi estas freneza? Vi tute eraras —

LA MAGISTRANTO
Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras — (salutas en la manĝoĉambron) Adiaŭ, bofratino. Adiaŭ sinjoroj.

(Li foriras.)

SINJORINO STOCKMANN
(revenas en la sidĉambron) Ĉu li foriris?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj furioza.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?

DOKTORO STOCKMANN
Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antaŭtempe.

SINJORINO STOCKMANN
Pri kio vi farus al li raporton?

DOKTORO STOCKMANN
Hm; lasu tion al mi, Katrine. — Tamen estas strange, ke la poŝtisto ne venas.

(Hovstad, Billing kaj Horster ekstaris de la manĝotablo kaj venas en la sidĉambron. Ejlif kaj Morten venos iom poste.)

BILLING
(streĉas la brakojn) Aĥ, post tia manĝo, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo.

HOVSTAD
La magistranto ne estis en la bona angulo ĉi-vespere.

DOKTORO STOCKMANN
Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.

HOVSTAD
Certe estis ni el “La Popola Mesaĝo”, kiujn li ne povis digesti.

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja sufiĉe bone akordiĝis kun li, laŭŝajne.

HOVSTAD
Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpaŭzo.

BILLING
Jen la vorto! Ĝi rezumas la situacion.

DOKTORO STOCKMANN
Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por ĝui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seĝojn al la tablo, knaboj! Katrine, ĉu nun la grogon?

SINJORINO STOCKMANN
(irante al la manĝoĉambro) Tuj mi ĝin alportos.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj eksidu en la sofon ĉe mi, ŝipestro Horster. Rara gasto kiel vi —. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.

(La sinjoroj eksidas ĉirkaŭ la tablo. Sinjorino Stockmann alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesaĵoj.)

SINJORINO STOCKMANN
Jen arako, kaj tio ĉi estas rumo; kaj jen konjako. Nun ĉiu helpu sin mem.

DOKTORO STOCKMANN
(prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksiĝas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la ĉambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi ŝajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaŭ mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis ĝin. Nu, li ja ĝin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn aĵojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu ĉi faris kun mi multajn ekskursojn en aĉa vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Aĥ, verdire estas iom pli bone sidi ĉi tie sekure kaj agrable.

SINJORINO STOCKMANN
(trikante) Ĉu vi baldaŭ forvelos, ŝipestro Horster?

HORSTER
Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi ja iros al Ameriko?

HORSTER
Jes, mi intencas.

BILLING
Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.

HORSTER
Ĉu okazos novaj elektoj?

BILLING
Vi tion ne scias?

HORSTER
Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.

BILLING
Sed vi do tamen interesiĝas pri la publikaj aferoj, ĉu?

HORSTER
Ne, tiujn mi ne komprenas.

BILLING
Tamen; voĉdoni oni ja devas.

HORSTER
Eĉ tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?

BILLING
Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaŭ ŝipo; ĉiuj devas meti la manon sur la stirilon.

HORSTER
Eble tio estas avantaĝa sur la tero; sed sur ŝipo tio efikus malbone.

HOVSTAD
Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesiĝas tiom malmulte pri la aferoj de la lando.

BILLING
Vere strange.

DOKTORO STOCKMANN
Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Ĉu aperos io komune utila en “La Popola Mesaĝo” morgaŭ?

HOVSTAD
Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaŭ mi intencas enpreni vian artikolon —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, aŭskultu, vi devas atendi pri ĝi.

HOVSTAD
Ĉu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj ŝajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom —

(Petra, en ĉapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antaŭĉambro.)

PETRA
Bonan vesperon.

DOKTORO STOCKMANN
Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?

(reciprokaj salutoj; Petra demetas la vestaĵojn kaj la kajerojn sur seĝon apud la pordo.)

PETRA
Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, do partoprenu la komforton ankaŭ vi.

BILLING
Ĉu mi pretigu glaseton por vi?

PETRA
(venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi ĉiam faras ĝin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la seĝo, kie kuŝas la vestaĵoj)

DOKTORO STOCKMANN
Leteron! De kiu?

PETRA
(serĉas en la mantelpoŝo) Mi ricevis ĝin de la poŝtisto ĵus kiam mi eliris —

DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras kaj iras al ŝi renkonte) Kaj nur nun vi ĝin donas!

PETRA
Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ĝi estas.

DOKTORO STOCKMANN
(kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, ĝuste —!

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu estas tiu kiun vi tiel atendis, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes ĝuste; nun mi tuj devas eniri — Kie trovos mi lampon, Katrine? Ĉu denove ne troviĝas lampo en mia ĉambro!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.

DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone. Pardonu momenton —

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

PETRA
Kio do tio estas, patrino?

SINJORINO STOCKMANN
Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poŝtisto.

BILLING
Supozeble eksterurba paciento —

PETRA
Kompatinda patro; li baldaŭ havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos!

HOVSTAD
Ĉu ankaŭ hodiaŭ vi instruis en la vesperlernejo?

PETRA
(trinketas) Du horojn.

BILLING
Kaj antaŭtagmeze kvar horojn en la instituto —

PETRA
(eksidas ĉe la pordo) Kvin horojn.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj ĉi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.

PETRA
Amaseton, jes.

HORSTER
Aspekte vi havas sufiĉan laboron.

PETRA
Jes; kaj bone. Oni tiam fariĝas tiel kontentige laca.

BILLING
Vi tion ŝatas, ĉu?

PETRA
Jes, ĉar tiam oni poste dormas tiel bone.

MORTEN
Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.

PETRA
Pekulino?

MORTEN
Jes, ĉar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rørlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj.

EJLIF
(spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiaĵon.

SINJORINO STOCKMANN
Nu, nu, Ejlif!

BILLING
(ridas) Jen, bonege.

HOVSTAD
Ĉu vi ne volas multe labori, Morten?

MORTEN
Ne, mi ne volas.

HOVSTAD
Nu, sed kio vi do volas fariĝi en la vivo?

MORTEN
Mi plej ŝatus fariĝi vikingo, mi.

EJLIF
Kaj do vi devus ja esti pagano.

MORTEN
Ja, ja; mi povus ja fariĝi pagano.

BILLING
Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ĝuste la samon.

SINJORINO STOCKMANN
(faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.

BILLING
Jes, dia morto —! Mi estas pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldaŭ ni estos paganoj, la tuta aro.

MORTEN
Kaj ĉu ni tiam rajtos fari ĉion laŭ nia volo?

BILLING
Jes, vidu, Morten —

SINJORINO STOCKMANN
Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaŭ.

EJLIF
Mi povus tamen resti tempeton —

SINJORINO STOCKMANN
Eĉ vi ne; eniru ambaŭ.

(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la ĉambron maldekstre.)

HOVSTAD
Ĉu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj aŭdi tiaĵon?

SINJORINO STOCKMANN
Mi ja ne scias; sed mi ne ŝatas.

PETRA
Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaĝe de vi.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, povas esti; sed mi tion ne ŝatas; ne en la hejmo.

PETRA
Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaŭ la infanoj.

HORSTER
Vi devas mensogi, ĉu?

PETRA
Jes, ĉu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas?

BILLING
Jes, estas ja tro certe.

PETRA
Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruiĝus tute alimaniere.

BILLING
Ho ĉu, rimedojn —

HORSTER
Nu, se vi pri tio pensas, fraŭlino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskaŭ malplena; tie estas granda manĝosalono sur la teretaĝo —

PETRA
(ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektiviĝos.

HOVSTAD
Ho ne, fraŭlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed aŭdu, ĉu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?

PETRA
Ne, ankoraŭ ne; sed vi ricevu ĝin en ĝusta tempo.

(Doktoro Stockmann venas de sia ĉambro kun la malfermita letero en la mano.)

DOKTORO STOCKMANN
(svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke aŭdiĝos novaĵo en la urbo!

BILLING
Novaĵo?

SINJORINO STOCKMANN
Kia novaĵo?

DOKTORO STOCKMANN
Granda malkovro, Katrine!

HOVSTAD
Ĉu?

SINJORINO STOCKMANN
Kiun vi faris?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝuste mi. (paŝas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!

PETRA
Sed, patro, diru do pri kio tio temas.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu ĉion. Imagu se mi nun havus Petron ĉi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas ĉirkaŭiri kaj juĝi kiel la plej blindaj talpoj —

HOVSTAD
Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
(haltas apud la tablo) Ĉu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko?

HOVSTAD
Jes, kompreneble.

DOKTORO STOCKMANN
Eĉ eksterordinare saniga loko, — loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj —

SINJORINO STOCKMANN
Jes sed, kara Tomas —

DOKTORO STOCKMANN
Kaj rekomendi ĝin kaj laŭdi ĝin ni ja faris. Mi skribadis kaj en “La Popola Mesaĝo” kaj en flugfolioj —

HOVSTAD
Nu jes, kaj sekve?

DOKTORO STOCKMANN
Tiu banejo, kiu nomiĝas la arterio de la urbo, kaj ĝia vivnervo kaj — kaj diablo scias kion oni elpensis —

BILLING
“La pulsanta koro de la urbo” mi iam en solena momento permesis al mi —

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, ankaŭ tio. Sed ĉu vi vere scias, kio estas ĉi tiu granda, grandioza, laŭdata banejo, kiu kostis tiom da mono, — ĉu vi scias kio tiu estas?

HOVSTAD
Ne, sed kio ĝi do estas?

SINJORINO STOCKMANN
Nu, kio ĝi estas?

DOKTORO STOCKMANN
La tuta banejo estas pestejo.

PETRA
La banejo, patro!

SINJORINO STOCKMANN
(samtempe) Nia banejo!

HOVSTAD
(same) Sed, sinjoro doktoro —

BILLING
Absolute nekredeble!

DOKTORO STOCKMANN
La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece danĝerega! Ĉiuj tiuj malpuregaĵoj supre en la Muelejvalo, — ĉio tio kio odoras tiel abomene, — tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpuraĵo sorbiĝas en la plaĝon —

HOVSTAD
— kie la marbanejoj situas?

DOKTORO STOCKMANN
Ĝuste tie.

HOVSTAD
De kio vi scias tion ĉi tiel certe, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj ĉe la banejo, — kaj tifaj kaj gastraj —

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere okazis.

DOKTORO STOCKMANN
Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, — vintre, — mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge.

SINJORINO STOCKMANN
Do estas pri tio, ke vi estis tiom okupata!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed ĉi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.

HOVSTAD
Kaj ĝin vi nun ricevis?

DOKTORO STOCKMANN
(montras la leteron) Jen mi havas ĝin! Li trovis ĉeeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, — infuzorioj amase. Estas absolute malsanige ĉu uzata interne ĉu ekstere.

SINJORINO STOCKMANN
Estas dia feliĉo, ke vi malkovris tion ĝustatempe.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, en tio vi pravas.

HOVSTAD
Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble plibonigi la aferon.

HOVSTAD
Ĉu tio eblas?

DOKTORO STOCKMANN
Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, — detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, ke vi tenis tion ĉi tiel sekreta.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi kurus ĉirkaŭe en la urbo babilante, antaŭ ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas.

PETRA
Nu, sed al ni hejme —

DOKTORO STOCKMANN
Eĉ ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaŭ vi povos kuri vizite al la “melo” —

SINJORINO STOCKMANN
Sed Tomas do —!

DOKTORO STOCKMANN
Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu —; nun ili vidu —! (paŝadas ĉirkaŭe frotante la manojn) Fariĝos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota.

HOVSTAD
(ekstaras) La tuta akvotubaro —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu ĝin al loko multe pli alta.

PETRA
Kaj tiel vi tamen finfine praviĝas.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraŭ ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis aŭskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; — jes, ĉar mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; ĝi kuŝis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun ĉi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos ĝin (iras en sian ĉambron kaj revenas kun pakaĵo da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovraĵo. Bone; jen; donu ĝin al — al —; (stamfas) kiel diable ŝi nomiĝas? Nu, donu ĝin al la servistino; diru, ke ŝi tuj portu ĝin al la magistranto.

(Sinjorino Stockmann iras kun la pakaĵo tra la manĝoĉambro.)

PETRA
Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?

DOKTORO STOCKMANN
Kion li do dirus? Li certe estos ĝoja vidante, ke tia grava vero malkovriĝas, mi pensas.

HOVSTAD
Ĉu vi permesas, ke mi faros etan noticon en “La Popola Mesaĝo” pri via malkovro?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vere dankon pro tio.

HOVSTAD
Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, certe estas.

SINJORINO STOCKMANN
(revenas) Nun ŝi foriris kun ĝi.

BILLING
Vi fariĝos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
(kontente paŝadas ĉirkaŭen) Ho ĉu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonŝanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen —

BILLING
Hovstad, ĉu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann?

HOVSTAD
Tiun ideon mi ĉiuokaze subtenos.

BILLING
Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.

DOKTORO STOCKMANN
Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenaĵon; mi ne akceptos iujn aranĝojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos ĝin. Katrine, mi diras al vi, — mi ne akceptos ĝin.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi faras ĝuste, Tomas.

PETRA
(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!

HOVSTAD kaj BILLING
Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.

HORSTER
(tuŝetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur feliĉon el tio ĉi.

DOKTORO STOCKMANN
Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ĝoja —; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskiĝurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!

(Li kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉirkaŭ la kolo kaj turniĝadas kun ŝi. Sinjorino Stockmann krias kaj kontraŭbatalas. Ridado, aplaŭdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn ĉe la pordo.)

DUA AKTO

(La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas fermita. Antaŭtagmeze.)

SINJORINO STOCKMANN
(Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.) Ĉu vi estas hejme, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
(interne) Jes, mi ĵus revenis. (venas) Ĉu estas io?

SINJORINO STOCKMANN
Letero de via frato. (donas ĝin al li)

DOKTORO STOCKMANN
Aha, ni rigardu. (daŭre legas murmurante) Hm —

SINJORINO STOCKMANN
Kion li do diras?

DOKTORO STOCKMANN
(metas la paperojn en la poŝon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze.

SINJORINO STOCKMANN
Do memoru, ke vi tiam estu hejme.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn.

SINJORINO STOCKMANN
Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon.

DOKTORO STOCKMANN
Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen —; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo.

SINJORINO STOCKMANN
Sed sciu, Tomas, — vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.

MALJUNA MORTEN KIIL
(enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze) Ĉu estas — estas vero?

SINJORINO STOCKMANN
(al li renkonte) Patro, — ĉu estas vi!

DOKTORO STOCKMANN
Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!

SINJORINO STOCKMANN
Ho, sed envenu do.

MORTEN KIIL
Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN
Kio estas vero?

MORTEN KIIL
Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero?

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble estas vero. Sed kiel vi sciiĝis pri tio?

MORTEN KIIL
(envenas) Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo —

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ŝi faris?

MORTEN KIIL
Jes ja; kaj ŝi rakontis —. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas.

DOKTORO STOCKMANN
Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon!

MORTEN KIIL
Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, ĉu?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo —?

MORTEN KIIL
(baraktas kun la ridado) Feliĉo por la urbo?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe —

MORTEN KIIL
(kiel antaŭe) Ja ja ja! — Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenaĵon pri via propra samsanga frato.

DOKTORO STOCKMANN
Arlekenaĵon!

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara patro —

MORTEN KIIL
(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn?

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, infuzorioj.

MORTEN KIIL
Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.

DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj.

MORTEN KIIL
Sed neniu povas vidi ilin, — ĉu ne estas tiel?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, vidi ilin oni ne povas.

MORTEN KIIL
(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi ĝis nun aŭdis pri vi.

DOKTORO STOCKMANN
Kiel? Kio?

MORTEN KIIL
Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ni vidos.

MORTEN KIIL
Ĉu vi imagas lin tiel freneza?

DOKTORO STOCKMANN
Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.

MORTEN KIIL
La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN
Sed bopatro —

MORTEN KIIL
Nur arlekenaĵon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, tio estas ja ĝentila.

MORTEN KIIL
Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.

(Redaktoro Hovstad venas de la antaŭĉambro.)

HOVSTAD
Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu —

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne. Envenu; envenu.

MORTEN KIIL
(denove klukridas) Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas?

HOVSTAD
Kion vi aludas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble, li partoprenas.

MORTEN KIIL
Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN
Ho ne; restu iomete, bopatro.

MORTEN KIIL
Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio.

(Li eliras; Sinjorino Stockmann akompanas lin eksteren.)

DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Imagu, — la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi pri la akvoliverejo.

HOVSTAD
Ĉu estis tiu afero —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ vi venas?

HOVSTAD
Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
Tiom longe kiom vi deziras, kara.

HOVSTAD
Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto?

DOKTORO STOCKMANN
Ankoraŭ ne. Li venos post iom.

HOVSTAD
Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere.

DOKTORO STOCKMANN
Nu ja?

HOVSTAD
Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kiel —? Ni eksidu, kara. — Tie en la sofon.

(Hovstad eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de la tablo.)

DOKTORO STOCKMANN
Nu? Vi do opinias —?

HOVSTAD
Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo.

HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia marĉo.

DOKTORO STOCKMANN
Kiu marĉo tiu do estus?

HOVSTAD
La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante.

DOKTORO STOCKMANN
Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?

HOVSTAD
Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas.

HOVSTAD
Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.

HOVSTAD
Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie ĝi nun kuŝas?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, tio kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun pliboniĝos.

HOVSTAD
Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate?

DOKTORO STOCKMANN
Glate aŭ ne glate, — farenda ĝi tamen estas.

HOVSTAD
Jes, se la gazetaro prenos la taskon.

DOKTORO STOCKMANN
Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato —

HOVSTAD
Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon.

DOKTORO STOCKMANN
En la gazeto?

HOVSTAD
Jes. Kiam mi transprenis “La Popolan Mesaĝon”, mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon.

DOKTORO STOCKMANN
Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ ruinigis la gazeton.

HOVSTAD
Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn.

DOKTORO STOCKMANN
Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon.

HOVSTAD
Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi kiel ĉiaspecajn superstiĉojn.

DOKTORO STOCKMANN
Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas superstiĉo, do forigu ĝin!

HOVSTAD
La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn konsiderojn.

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble. (forte) Jes, sed — Jes, sed —!

HOVSTAD
Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj.

DOKTORO STOCKMANN
Sed kara, — kiu pensas tiel?

HOVSTAD
Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. Tio estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon —

DOKTORO STOCKMANN
Tion mi bonege komprenas —

HOVSTAD
Jes, — kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, — ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen —

DOKTORO STOCKMANN
Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen — diable —! (Iu frapas.) Envenu!

(Presisto Aslaksen ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.)

ASLAKSEN
(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel aŭdaca —

DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras) Jen, jen, — presisto Aslaksen!

ASLAKSEN
Jes, ĝuste, sinjoro doktoro.

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu min vi serĉas, Aslaksen?

ASLAKSEN
Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la doktoro mem —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, per kio mi servu?

ASLAKSEN
Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, por la banejo.

ASLAKSEN
Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el ĉiuj fortoj.

HOVSTAD
(al la doktoro) Jen vi vidas!

DOKTORO STOCKMANN
Mi kore dankas vin pro tio! Sed —

ASLAKSEN
Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, — kiam ni vere volas. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero —

ASLAKSEN
Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru iometan manifestacion.

HOVSTAD
Ĝuste tio, jes.

DOKTORO STOCKMANN
Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?

ASLAKSEN
Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, — laŭ mia opinio.

DOKTORO STOCKMANN
Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj —

DOKTORO STOCKMANN
Jes —?

ASLAKSEN
— kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, — ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble.

ASLAKSEN
Nu, — sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, — iun potencon, — se mi mem tion diru.

DOKTORO STOCKMANN
Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Jes, jes — tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone.

DOKTORO STOCKMANN
Manifeston, vi diras?

ASLAKSEN
Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri tio, neniu povos ofendiĝi, mi pensas?

HOVSTAD
Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus —

ASLAKSEN
Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj.

DOKTORO STOCKMANN
(agitas lian manon) Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel ĝoja, — tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? Ĉu!

ASLAKSEN
Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?

ASLAKSEN
Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem.

ASLAKSEN
La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin —

HOVSTAD
Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen.

ASLAKSEN
Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. — Nu ja, mi diru adiaŭ al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via flanko, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaŭ, adiaŭ!

ASLAKSEN
Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD
Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi.

ASLAKSEN
Bone, bone.

(Li salutas kaj eliras; doktoro Stockmann sekvas lin eksteren en la antaŭĉambron.)

HOVSTAD
(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco?

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen?

HOVSTAD
Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo — tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi.

HOVSTAD
Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo.

DOKTORO STOCKMANN
Mi komplete samopinias kun vi.

HOVSTAD
Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato devas esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn.

DOKTORO STOCKMANN
Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato.

HOVSTAD
Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antaŭenigi la aferon —

DOKTORO STOCKMANN
Ho, kiel vi povas imagi tion?

HOVSTAD
Estas imageble. Kaj tiam —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiam mi promesas al vi —; aŭdu, — tiam vi povos presigi mian artikolon, — enpreni ĝin tuta kaj kompleta.

HOVSTAD
Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite?

DOKTORO STOCKMANN
(prezentas al li la manuskripton) Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste.

HOVSTAD
Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, — vere glate!

HOVSTAD
Hm, — ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la manĝoĉambron) Katrine —! Nu, Petra, ĉu vi venis hejmen?

PETRA
(envenas) Jes, mi ĵus venis de la lernejo.

SINJORINO STOCKMANN
(venas) Ĉu li ankoraŭ ne venis?

DOKTORO STOCKMANN
Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se fariĝos necese.

SINJORINO STOCKMANN
Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata?

DOKTORO STOCKMANN
Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu — mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.

SINJORINO STOCKMANN
Nu? Kaj kion li volis?

DOKTORO STOCKMANN
Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, — ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi?

SINJORINO STOCKMANN
Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi?

DOKTORO STOCKMANN
La kompaktan plimulton.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj!

PETRA
Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!

SINJORINO STOCKMANN
Oni sonorigas.

DOKTORO STOCKMANN
Do ni certe havas lin. — — (Oni frapas.) Bonvole envenu!

LA MAGISTRANTO
(venas de la antaŭĉambro) Bonan matenon.

DOKTORO STOCKMANN
Bonvenon, Petro!

SINJORINO STOCKMANN
Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?

LA MAGISTRANTO
Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraŭ post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi legis ĝin?

LA MAGISTRANTO
Jes, mi faris.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?

LA MAGISTRANTO
(kun rigardo flanken) Hm —

SINJORINO STOCKMANN
Venu, Petra. (Ŝi kaj Petra iras en la ĉambron maldekstre.)

LA MAGISTRANTO
(post ioma paŭzo) Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ mia dorso?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi —

LA MAGISTRANTO
Kaj nun vi opinias, ke vi scias?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.

LA MAGISTRANTO
Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron kvazaŭ oficialan dokumenton?

DOKTORO STOCKMANN
Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe.

LA MAGISTRANTO
Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, — venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!

LA MAGISTRANTO
Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.

LA MAGISTRANTO
Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi menciis — tiel duone ŝerce — tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco.

DOKTORO STOCKMANN
Iam en la estonteco!

LA MAGISTRANTO
Li ridetis de mia supozata ekstravaganco — kompreneble. Ĉu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu fariĝus tiom multekoste?

LA MAGISTRANTO
Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman tempospacon de du jaroj.

DOKTORO STOCKMANN
Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?

LA MAGISTRANTO
Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga?

DOKTORO STOCKMANN
Sed, Petro, tia ĝi ja estas.

LA MAGISTRANTO
Kaj ĉio tio nun, — ĝuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.

DOKTORO STOCKMANN
— ruinigus —!

LA MAGISTRANTO
Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.

DOKTORO STOCKMANN
Sed kion vi elpensu, ke oni faru?

LA MAGISTRANTO
El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.

DOKTORO STOCKMANN
Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la somero. Kiam la vetero fariĝos varma.

LA MAGISTRANTO
Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, — li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj sekve —? Kio poste?

LA MAGISTRANTO
La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon!

LA MAGISTRANTO
Ruzaĵon?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, estus ruzaĵo, — trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la publiko, kontraŭ la tuta komunumo!

LA MAGISTRANTO
Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda danĝero.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas tiu, — estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, — ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin?

LA MAGISTRANTO
Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, — kaj el diversaj aliaj kialoj, — estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, — eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala afero.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.

LA MAGISTRANTO
Devas esti kaj estu malhelpota.

DOKTORO STOCKMANN
Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin.

LA MAGISTRANTO
Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en “La Popola Mesaĝo” —?

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon.

LA MAGISTRANTO
(post mallonga paŭzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem?

DOKTORO STOCKMANN
Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?

LA MAGISTRANTO
Por vi kaj por la viaj, jes.

DOKTORO STOCKMANN
Kion diable tio signifas?

LA MAGISTRANTO
Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.

LA MAGISTRANTO
Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis — pro mi mem. Estis ĉiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu? Ĉu nure pro vi mem —!

LA MAGISTRANTO
Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi opinias, ke mi faras?

LA MAGISTRANTO
Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, — tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan broŝuron pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis!

LA MAGISTRANTO
Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi tiel rekte diras!

LA MAGISTRANTO
Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri la registaro, — kritikaĉas ĝin, — pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, — tia trudema homo, kia vi estas.

DOKTORO STOCKMANN
Nu do, — ĉu mi ankaŭ estas trudema?

LA MAGISTRANTO
Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja kuracisto —

DOKTORO STOCKMANN
Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis —

LA MAGISTRANTO
Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi — kaj la aliuloj — prenis la aferon en niajn manojn —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis!

LA MAGISTRANTO
Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; — estas ja via ĉiama kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, — kaj tuj ĉiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, — kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi.

DOKTORO STOCKMANN
Kia postulo estas tiu?

LA MAGISTRANTO
Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn.

DOKTORO STOCKMANN
Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.

LA MAGISTRANTO
Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi.

DOKTORO STOCKMANN
Aha, — do tion vi atendas!

LA MAGISTRANTO
Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion necesan por plibonigi eblajn difektojn.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko —!

LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.

DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Ne rajtas —?

LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, — kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj.

DOKTORO STOCKMANN
Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus —!

LA MAGISTRANTO
La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo!

LA MAGISTRANTO
Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo — Tion ni malpermesas al vi.

DOKTORO STOCKMANN
(krias) Vi malpermesas —; Vi! Tiaj, tiaj —!

LA MAGISTRANTO
Mi malpermesas al vi, — mi, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei.

DOKTORO STOCKMANN
(sin regante) Petro, — se vi ne estus mia frato —

PETRA
(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!

SINJORINO STOCKMANN
(post ŝi) Petra, Petra!

LA MAGISTRANTO
Aha, oni staras gvate.

SINJORINO STOCKMANN
Traaŭdeblas; ni ne povis eviti —

PETRA
Jes, mi staris aŭskultante.

LA MAGISTRANTO
Nu, estas ja bone —

DOKTORO STOCKMANN
(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo —?

LA MAGISTRANTO
Vi mem devigis min paroli en tiu tono.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon?

LA MAGISTRANTO
Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj se mi ne — obeas?

LA MAGISTRANTO
En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.

DOKTORO STOCKMANN
Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi pruvu, ke mi pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari?

LA MAGISTRANTO
En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.

DOKTORO STOCKMANN
Kion —!

PETRA
Patro, — maldungon!

LA MAGISTRANTO
Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi kuraĝus!

LA MAGISTRANTO
Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske.

PETRA
Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro!

SINJORINO STOCKMANN
Silentu do, Petra!

LA MAGISTRANTO
(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio —

DOKTORO STOCKMANN
Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!

LA MAGISTRANTO
— kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas.

DOKTORO STOCKMANN
Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon.

LA MAGISTRANTO
Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de prospero por la urbo.

DOKTORO STOCKMANN
Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika vivo suĉas sian nutron el mensogo!

LA MAGISTRANTO
Fantaziaĵo — aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio.

DOKTORO STOCKMANN
(kontraŭen al li) Kaj jenon vi kuraĝas —

SINJORINO STOCKMANN
(ĵetas sin inter ilin) Tomas!

PETRA
(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!

LA MAGISTRANTO
Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ.

(Li eliras.)

DOKTORO STOCKMANN
(paŝas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas —

PETRA
Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon —!

DOKTORO STOCKMANN
Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ longe, — grinci dentojn, — morde ataki! — Eĉ nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min!

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas mi, kiu pravas!

SINJORINO STOCKMANN
Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon?

PETRA
Sed patrino do, — kiel vi povas paroli tiel?

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj aŭdu, — ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ mi, — kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa potenco, mi opinias!

SINJORINO STOCKMANN
Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas —?

DOKTORO STOCKMANN
Kion mi ne intencas?

SINJORINO STOCKMANN
— kontraŭstari vian fraton.

DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri ĝusteco kaj vero!

PETRA
Jes, pri tio ankaŭ mi demandas?

SINJORINO STOCKMANN
Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.

DOKTORO STOCKMANN
Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, — tion vi faros.

DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, — al la socio. Mi, kiu nomiĝas malamiko de la socio!

SINJORINO STOCKMANN
Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke tio estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?

PETRA
Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. — Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi mem, kaj pri mi —

DOKTORO STOCKMANN
Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian kanajlaron, — ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo?

SINJORINO STOCKMANN
Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos.

DOKTORO STOCKMANN
(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiaĵon tiuj oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. — Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos —

(Ejlif kaj Morten, kun lernolibroj, dume envenis.)

DOKTORO STOCKMANN
La knaboj —! (subite li staras firme kaj sinrege.) Eĉ ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.

(Li iras al sia ĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
(post lin) Tomas, — kion vi volas fari!

DOKTORO STOCKMANN
(ĉe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj.

(Li iras en sian ĉambron)

SINJORINO STOCKMANN
(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn!

PETRA
Patro, li estas brava! Li ne cedas.

(La knaboj mire demandas, kio okazis; Petra signas al ili por silenti.)

TRIA AKTO

(La redaktejo de “La Popola Mesaĝo”. Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)

(Redaktoro Hovstad sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre Billing kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)

BILLING
Nu, jen vere io —!

HOVSTAD
(skribante) Ĉu vi tralegis ĝin?

BILLING
(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.

HOVSTAD
Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra?

BILLING
Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas peze, kiel — mi diru — kiel frapo de hakilkapo.

HOVSTAD
Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.

BILLING
Vere; sed ni daŭre frapos, — frapon post frapo, ĝis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore.

HOVSTAD
(turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta.

BILLING
(mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?

HOVSTAD
Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, —

BILLING
Tio estus diable ĉagrene.

HOVSTAD
Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos ĉiujn etburĝojn sur la nukon, — la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj —

BILLING
Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon —

HOVSTAD
Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj.

BILLING
Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, — mi vidas; ni staras ĵus antaŭ la komenco de revolucio!

(Oni frapas.)

HOVSTAD
(vokas) Envenu!

(Doktoro Stockmann venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD
(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?

DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Tiel do rezultis?

BILLING
Hura!

DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!

BILLING
Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?

BILLING
(vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton!

HOVSTAD
Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?

DOKTORO STOCKMANN
Ho ne, — multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, — ĝuste tiel.

BILLING
Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la tuta domaĉo estas malkonstruita.

ASLAKSEN
(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon?

HOVSTAD
Absolute ne; ne timu.

DOKTORO STOCKMANN
Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktaĵo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD
Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran homon ĉe via flanko.

ASLAKSEN
Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu?

BILLING
Prudentajn kaj malprudentajn, — jes, mi pensas preskaŭ la tutan urbon.

ASLAKSEN
Nu, do ni kuraĝas presi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tion mi opinius.

HOVSTAD
Ni enprenos ĝin morgaŭ frue.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, sinjoro Aslaksen, pri tio mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi pri la manuskripto.

ASLAKSEN
Mi faros.

DOKTORO STOCKMANN
Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. — Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, — ĵetege disigita —

BILLING
Disĵetita, — jes kvazaŭ fulmo!

DOKTORO STOCKMANN
— submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn raĵtojn —

BILLING
Kion! Viajn homajn rajtojn!

DOKTORO STOCKMANN
— oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon —

BILLING
Tio estas, dia morto, tro kruda.

HOVSTAD
Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko.

DOKTORO STOCKMANN
Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en “La Popola Mesaĝo”, kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj laŭvice —

ASLAKSEN
Jes, sed aŭskultu —

BILLING
Hura; ni havos militon, militon!

DOKTORO STOCKMANN
— mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!

ASLAKSEN
Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere —

BILLING
Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton!

DOKTORO STOCKMANN
(same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota —

BILLING
Jen la liberiga vorto!

DOKTORO STOCKMANN
Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en ĉiuj antaŭpostenoj.

BILLING
Aŭdu, aŭdu!

DOKTORO STOCKMANN
Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion kredas?

HOVSTAD
Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi.

ASLAKSEN
Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu danĝera.

DOKTORO STOCKMANN
Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.

HOVSTAD
Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.

ASLAKSEN
Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas.

BILLING
Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!

ASLAKSEN
Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon.

DOKTORO STOCKMANN
(tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; — tio ĉi estas por mi konsolo: — mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon —. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; — kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ!

(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.)

HOVSTAD
Li fariĝos netakseble utila homo por ni.

ASLAKSEN
Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.

HOVSTAD
Hm, dependas de —

BILLING
Vi estas ja damne timema, Aslaksen.

ASLAKSEN
Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu ĉu mi estas timema.

BILLING
Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi.

ASLAKSEN
Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne ĝenas sin pri tio; — ili restas starantaj same firme. Sed la lokaj aŭtoritatuloj, ilin oni povas elĵeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.

HOVSTAD
Sed la civitana edukado pere de memregado, — ĉu vi ne pensas pri ĝi?

ASLAKSEN
Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!

BILLING
Aŭdu, — aŭdu!

ASLAKSEN
(ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto tie sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard.

BILLING
(kraĉas) Fi! Tia dizertulo.

HOVSTAD
Mi ne estas ŝancelisto — kaj neniam fariĝos.

ASLAKSEN
Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.

BILLING
Mi —!

HOVSTAD
Ĉu vi, Billing!

BILLING
Nu ja. — Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn.

ASLAKSEN
Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, — jes, nome al la lokaj.

(Li iras en la presejon.)

BILLING
Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?

HOVSTAD
Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj?

BILLING
Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon.

HOVSTAD
(eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur tiun havus —

BILLING
Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?

HOVSTAD
(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.

BILLING
Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, — “la melon”, kiel homoj nomas lin.

HOVSTAD
(skribante) Ĉu vi scias certe, ke li ion posedas?

BILLING
Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi — almenaŭ la infanojn.

HOVSTAD
(turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur tio?

BILLING
Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.

HOVSTAD
Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; ĉar mi povas certigi vin, — vi ĝin ne ricevos.

BILLING
Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; — oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta.

HOVSTAD
(skribante) Nu ja; nu ja.

BILLING
Nu, — ili baldaŭ aŭdos de mi! — Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj.

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

HOVSTAD
(sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, — ĉu tiel? — (Oni frapas.) Envenu!

(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien?

PETRA
Jes, mi petas pardonon —

HOVSTAD
(antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi.

PETRA
Ne dankon; mi tuj foriros.

HOVSTAD
Ĉu eble estas io de via patro, kio —?

PETRA
Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla rakonto.

HOVSTAD
Kial vi redonas ĝin?

PETRA
Ĉar mi ne volas traduki ĝin.

HOVSTAD
Sed vi ja promesis al mi certe —

PETRA
Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne legis ĝin?

HOVSTAD
Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed —

PETRA
Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Kaj kial ne?

PETRA
Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn.

HOVSTAD
Nu, pro tio —

PETRA
Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej bona por ili, — kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon.

HOVSTAD
Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la homoj volas havi.

PETRA
Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco.

HOVSTAD
Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo — almenaŭ por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; — ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj.

PETRA
Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo.

HOVSTAD
(ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.

PETRA
De Billing!

HOVSTAD
Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.

PETRA
Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj —!

HOVSTAD
Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas.

PETRA
Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo?

HOVSTAD
Nu, pri tio vi devas demandi lin.

PETRA
Neniam mi imagus tion pri Billing.

HOVSTAD
(rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende.

PETRA
Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias —.

HOVSTAD
Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino.

PETRA
Ĉu vi vere tion diras?

HOVSTAD
Foje mi tion pensas.

PETRA
Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj —.

HOVSTAD
Tio ĉi pri via patro, vi aludas?

PETRA
Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taŭgas antaŭ la plimulto.

HOVSTAD
Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian.

PETRA
Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, kuraĝaj opinioj —; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo —

HOVSTAD
Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas —, hm, — mi ne ĝuste scias kiel mi —

PETRA
Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?

HOVSTAD
(pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas.

PETRA
(subite kiel frapita) Tio?

HOVSTAD
Jes, Petra, — fraŭlino Petra.

PETRA
Ĉu estas tio, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?

HOVSTAD
Jes, — ja kompreneble, ankaŭ tio.

PETRA
Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn.

HOVSTAD
Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi —?

PETRA
Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi — neniam!

HOVSTAD
Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun.

PETRA
Kial ne nun?

HOVSTAD
Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.

PETRA
(rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do!

HOVSTAD
Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.

PETRA
Mi scias kion kredi. Adiaŭ.

ASLAKSEN
(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad — (vidas Petra) Aj, domaĝe —

PETRA
Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo)

HOVSTAD
(sekvas ŝin) Sed, fraŭlino —

PETRA
Adiaŭ. (ŝi foriras.)

ASLAKSEN
Sinjoro Hovstad, aŭskultu do!

HOVSTAD
Nu, nu do; kio estas?

ASLAKSEN
La magistranto staras en la presejo.

HOVSTAD
La magistranto, vi diras?

ASLAKSEN
Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, — ne volis esti vidata, vi komprenas.

HOVSTAD
Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem —

(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la magistranton enveni)

HOVSTAD
Staru observante, Aslaksen, ke neniu —

ASLAKSEN
Komprenas — (iras en la presejon)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie.

HOVSTAD
Ne, tion mi vere ne atendis.

LA MAGISTRANTO
(ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere hejmece.

HOVSTAD
Ho —

LA MAGISTRANTO
Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.

HOVSTAD
Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne devas liberigi vin de —? (metas la kepon kaj la bastonon de la magistranto sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi?

LA MAGISTRANTO
(eksidas ĉe la tablo) Dankon.

(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.)

LA MAGISTRANTO
Mi havis — vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, —

LA MAGISTRANTO
Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo.

HOVSTAD
Nu ja; al la doktoro?

LA MAGISTRANTO
Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn.

HOVSTAD
Ho, vere?

LA MAGISTRANTO
Jes, ĉu li ne diris al vi —? Ŝajnas al mi, ke li menciis —

HOVSTAD
Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali —

ASLAKSEN
(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton —

HOVSTAD
(ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro.

ASLAKSEN
(trovas ĝin) Bone.

LA MAGISTRANTO
Sed tie ja ĝuste estas —

ASLAKSEN
Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto.

HOVSTAD
Nu, do estas tiu, pri kiu vi parolas?

LA MAGISTRANTO
Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi?

HOVSTAD
Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe.

LA MAGISTRANTO
Sed vi tamen presigos ĝin?

HOVSTAD
Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi —

ASLAKSEN
Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Kompreneble.

ASLAKSEN
Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.

LA MAGISTRANTO
Tute en ordo.

ASLAKSEN
Kaj tial mi devas — (iras al la presejo)

LA MAGISTRANTO
Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad —

HOVSTAD
Mi petas, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas.

LA MAGISTRANTO
Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.

ASLAKSEN
Nur pleje inter etburĝoj, ja.

LA MAGISTRANTO
La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto — ĉi tie kiel en aliaj lokoj.

ASLAKSEN
Efektive ili ja estas.

LA MAGISTRANTO
Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne?

ASLAKSEN
Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO
Jes, — kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli bonstataj burĝoj, —

ASLAKSEN
Kiel tio?

HOVSTAD
Oferemo?

LA MAGISTRANTO
Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.

ASLAKSEN
Jes, sed sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos fari.

HOVSTAD
La urbo?

ASLAKSEN
Sed mi ne komprenas —. Estas ja la banejo —!

LA MAGISTRANTO
Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj.

ASLAKSEN
Estas ja granda sumo; sed —

LA MAGISTRANTO
Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo —?

ASLAKSEN
Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la etburĝoj!

LA MAGISTRANTO
Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?

ASLAKSEN
Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.

LA MAGISTRANTO
La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli foren ol ili jam faris.

ASLAKSEN
Ĉu certe, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO
Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn.

ASLAKSEN
Sed dia morto kaj plago — pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Jes, tia ĝi efektive estas.

LA MAGISTRANTO
La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj.

HOVSTAD
Fermi? Tute fermi!

ASLAKSEN
Du jarojn!

LA MAGISTRANTO
Jes, tiom longe daŭrus la laboro — minimume.

ASLAKSEN
Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe?

LA MAGISTRANTO
Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo —

ASLAKSEN
Kaj ĉio estas nur imagaĵo?

LA MAGISTRANTO
Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia.

ASLAKSEN
Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann —; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed —

LA MAGISTRANTO
Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato ĉiam estis impeta homo.

ASLAKSEN
Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Sed kiu do povus pensi, ke —?

LA MAGISTRANTO
Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo.

HOVSTAD
Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO
(foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi —

ASLAKSEN
(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!

LA MAGISTRANTO
Kiu? Mia frato?

HOVSTAD
Kie, — kie?

ASLAKSEN
Li iras tra la presejo.

LA MAGISTRANTO
Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas multon priparolendan kun vi.

HOVSTAD
(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.

LA MAGISTRANTO
Sed —?

HOVSTAD
Vi trovos nur Billing.

ASLAKSEN
Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.

LA MAGISTRANTO
Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru.

(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun Aslaksen malfermas kaj fermas post li.)

HOVSTAD
Trovu iun okupon, Aslaksen.

(Li eksidas kaj skribas. Aslaksen foliumas en amaso da gazetoj sur seĝo dekstre.)

DOKTORO STOCKMANN
(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj bastonon)

HOVSTAD
(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
(al Aslaksen) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas.

ASLAKSEN
(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto.

HOVSTAD
Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen?

ASLAKSEN
Jes, mi preskaŭ timas tion.

DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, — la bonfarto de la tuta urbo —; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, — ankoraŭ estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi.

HOVSTAD
Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon —?

DOKTORO STOCKMANN
Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, — ke kiam oni morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo —

HOVSTAD
Jes, sed doktoro —

DOKTORO STOCKMANN
Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, — simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu —; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min —

ASLAKSEN
Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke —; jen kion mi volis diri: Kiam nun tio ĉi venas al ili — precipe al la senhavaj klasoj — kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn —

HOVSTAD
(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi —

DOKTORO STOCKMANN
Aha, — ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian —

HOVSTAD
Kion do?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ion aŭ alian, — standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ subskripcion al honora donaco — aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas?

HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron —

(Sinjorino Stockmann, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.)

SINJORINO STOCKMANN
(vidas la doktoron) Jes, ĝuste!

HOVSTAD
(iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino?

DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.

HOVSTAD
Bonvolu sidi. Aŭ eble —

SINJORINO STOCKMANN
Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj.

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo; tion ni ja bone scias.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon.

DOKTORO STOCKMANN
Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, — ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, — ne havu permeson servi la urbon en kiu li loĝas!

SINJORINO STOCKMANN
Ĉio kun modereco, Tomas!

ASLAKSEN
Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi.

HOVSTAD
Mi ja ne forlogas iun en —

DOKTORO STOCKMANN
Forlogas! Ĉu vi kredas, ke mi lasas min forlogi!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al Hovstad) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian artikolon —

ASLAKSEN
Kio do!

HOVSTAD
Sed aŭdu, sinjoro doktoro —

DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi —! Ho ne, — ili certe gardos sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon malantaŭ vi.

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo, Katrine; — iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon —! (haltas ĉe seĝo) Kio — kio diablo estas jeno?

ASLAKSEN
(rigardas tien) Aj do!

HOVSTAD
(same) Hm —

DOKTORO STOCKMANN
Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo.

(Li prenas zorgeme la kepon de la magistranto per la fingropintoj, kaj suprenlevas ĝin.)

SINJORINO STOCKMANN
La kepo de la magistranto!

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome —

HOVSTAD
Nu jeno do —

DOKTORO STOCKMANN
Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo —. (ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen?

ASLAKSEN
(rapide) Je Dio li kuris, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Kuris de bastono kaj —. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, — tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN
Tomas, — mi petas vin —!

ASLAKSEN
Gardu vin, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
(Li metas la kepon de la magistranto sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.)

(La magistranto envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li Billing.)

LA MAGISTRANTO
Kion tiuj tumultoj signifu?

DOKTORO STOCKMANN
Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en la urbo.

(Li paŝadas tien kaj reen.)

SINJORINO STOCKMANN
(preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do!

LA MAGISTRANTO
(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!

DOKTORO STOCKMANN
(kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, — mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu!

LA MAGISTRANTO
Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo!

DOKTORO STOCKMANN
Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, — maldungos vin de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj —. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en “La Popola Mesaĝo”, kaj presisto Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj —

ASLAKSEN
Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Certe vi faros —

LA MAGISTRANTO
Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado?

HOVSTAD
Ne, sinjoro magistranto.

ASLAKSEN
Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
(ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu?

HOVSTAD
Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ĝin.

BILLING
Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, —

DOKTORO STOCKMANN
Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos viro por defendi ĝin.

HOVSTAD
Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!

ASLAKSEN
Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.

LA MAGISTRANTO
Feliĉe, jes.

ASLAKSEN
Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj aliaj; tiuj regas la gazetojn.

DOKTORO STOCKMANN
(sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi?

ASLAKSEN
Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian artikolon.

DOKTORO STOCKMANN
Nu tiel. —

LA MAGISTRANTO
Mian kepon kaj mian bastonon!

(Doktoro Stockmann demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la tablon kune kun la