Google

[Blog] [MP3 Musica] [MP3 Audiobook] [Letture Creative] [Musica Creativa]

[English] [Francais] [Deutsch] [Espanol] [Portugues] [Danish] [Esperanto] [Norwegian]

[Tagalog] [Bulgarian] [Swedish]

[Punch] [Appunti di informatica libera]


classicistranieri.com - The Mirrored Project Gutenberg eBook of Konstruestro Solness, by Henrik Ibsen

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Konstruestro Solness

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release Date: November 18, 2006 [EBook #19858]

Language: Esperanto

Character set encoding: ISO-8859-1

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KONSTRUESTRO SOLNESS ***




Produced by Andrew Sly





HENRIK IBSEN

KONSTRUESTRO SOLNESS

(Byggmester Solness)

(1892)

Tradukita de Odd Tangerud
1997

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-62-6

KONSTRUESTRO SOLNESS

ROLOJ:

(La litero ø prononciĝas kiel franca eu aŭ germana oe)

(La agado havas lokon en la domo de konstruestro Solness.)

UNUA AKTO

(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.)

(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj. — Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)

KNUT BROVIK
(subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaŭ ne plu eltenos!

KAJA
(iras al li) Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo?

BROVIK
Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.

RAGNAR
(ekstaris kaj proksimiĝas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete dormi —

BROVIK
(senpacience) Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tute sufokiĝu!

KAJA
Sed faru almenaŭ etan promenadon.

RAGNAR
Jes, faru. Mi akompanos vin.

BROVIK
(impete) Mi ne foriros antaŭ ol li venas! Ĉi-vespere mi alparolos lin rekte — (subpreme kolera) al li — la ĉefo.

KAJA
(en timo) Ho ne, onklo, — nepre atendu pri tio!

RAGNAR
Jes, atendu do, patro!

BROVIK
(spiras pene) Hah, — hah —! Mi, mi vere ne havas tempon atendi multe pli longe.

KAJA
(aŭskultante) Tŝ! Jen mi aŭdas lin malsupre sur la ŝtuparo!

(Ĉiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)

(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antaŭĉambra pordo. Li estas iom aĝa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larĝaj refaldaĵoj. Sur la kapo li havas molan, grizan feltĉapon, kaj sub la brako kelkajn paperujojn.)

KONSTRUESTRO SOLNESS
(ĉe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Ĉu ili eliris?

KAJA
(mallaŭte, skuante la kapon) Ne. (Ŝi deprenas la okulŝirmilon.)

(Solness iras antaŭen sur la planko, ĵetas sian ĉapelon sur seĝon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimiĝas al la pupitro. Kaja senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.)

SOLNESS
(laŭte) Kion vi tie enskribas, fraŭlino Fosli?

KAJA
(ekskuiĝas) Ho, estas nur io, kio —

SOLNESS
Vidigu, fraŭlino. (klinas sin super ŝin, pretendante rigardi en la ĉeflibron, kaj flustras) Kaja?

KAJA
(skribante; mallaŭte) Jes?

SOLNESS
Kial vi ĉiam deprenas tiun ŝirmilon, kiam mi venas?

KAJA
(kiel antaŭe) Ĉar mi aspektas malbele kun ĝi.

SOLNESS
(ridetas) Kaj tion do ne volas, Kaja?

KAJA
(ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en viaj okuloj.

SOLNESS
(karesas milde ŝian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja —

KAJA
(klinas la kapon) Tŝ, — ili povas aŭdi vin!

(Solness paŝadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud la pordo de la desegnejo.)

SOLNESS
Ĉu iu venis por konsulti min?

RAGNAR
(ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon ekstere sur Løvstrand.

SOLNESS
(grumblante) Nu ili? Ili devas atendi. Mi ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la planon.

RAGNAR
(pli proksime, iom hezitante) Urĝas por ili ekhavi la desegnaĵojn.

SOLNESS
(kiel antaŭe) Jes, je Dio, — tion volas ja ĉiuj!

BROVIK
(ekrigardas) Ĉar ili forte sopiras transloĝiĝi en propran domon, ili diris.

SOLNESS
Nu ja; jes ja. Tion ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn. Kontentaj pri tia aŭ tia loĝejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru tion al ili, kiam ili revenos.

BROVIK
(puŝas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin surprizite) Al iu alia? Ĉu vi volus fordoni tiun laboron?

SOLNESS
(senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu —. Prefere tio ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Ĉar mi ja apenaŭ konas tiujn homojn!

BROVIK
La homoj estas sufiĉe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la familion. Tre solidaj homoj.

SOLNESS
Ho, solidaj, — solidaj! Ne temas ja pri tio. Je Dio, — ĉu eĉ ne vi komprenas min? (impete) Mi ne volas implikiĝi en io kun tiuj fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!

BROVIK
(ekstaras) Ĉu tio estas via sincera opinio?

SOLNESS
(moroze) Jes, estas. — Definitive. (Li paŝadas antaŭen tra la ĉambro.)

(Brovik interŝanĝas ekrigardon kun Ragnar, kiu faras avertan geston. Poste li iras en la antaŭan ĉambron.)

BROVIK
Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?

SOLNESS
Bone.

BROVIK
(al Kaja) Eniru tien dume, vi.

KAJA
(timeme) Ho, sed onklo —

BROVIK
Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.

(Kaja iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al Solness, kaj fermas la pordon.)

BROVIK
(iom mallaŭte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas pri mi.

SOLNESS
Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.

BROVIK
Pri mi estas baldaŭ finite. La fortoj malkreskas — de tago al tago.

SOLNESS
Sidu iomete.

BROVIK
Dankon, — se mi rajtas?

SOLNESS
(tiras la apogseĝon pli konvena) Jen. Bonvolu. — Nu?

BROVIK
(kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas tio, kio estas la plej premiga. Kio fariĝos el li?

SOLNESS
Via filo, li kompreneble restos ĉi tie ĉe mi tiom longe, kiom li deziras.

BROVIK
Estas ja ĝuste tio, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas — nun ne plu.

SOLNESS
Nu, li havas ja bonajn kondiĉojn, mi opinius. Sed se li postulus pli, mi ne estus malinklina al —

BROVIK
Ne, ne! Tute ne temas pri tio. (senpacience) Sed li devas iam havi okazon labori memstare, ankaŭ li!

SOLNESS
(ne lin rigardante) Ĉu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn necesajn por tio?

BROVIK
Ne, jen la teruraĵo — ke mi komencis dubi pri la knabo. Ĉar vi ja neniam diris eĉ — eĉ unu solan kuraĝigan vorton pri li. Sed tamen ŝajnas al mi, ke nenio alia eblas. Devas esti talentoj en li.

SOLNESS
Nu, sed li ja nenion lernis — tiel funde. Escepte desegni.

BROVIK
(rigardas lin kun kaŝa malamo kaj diras raŭke:) Ankaŭ vi ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis ĉe mi. Sed vi tamen ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj — kaj multajn aliajn.

SOLNESS
Jes, vidu, — fariĝis tiel por mi.

BROVIK
Vi pravas. Ĉio fariĝis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi min iri tombejen — sen vidi por kio Ragnar taŭgas. Kaj mi ankaŭ dezirus vidi ilin geedziĝintaj — antaŭ ol mi forpasos.

SOLNESS
(akre) Ĉu estas ŝi, kiu tion volas?

BROVIK
Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion ĉiun tagon. (pete) Vi devas, — vi devas helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi devas vidi ion, kion la knabo faris. Ĉu vi aŭdas?

SOLNESS
(kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la luno!

BROVIK
Ĝuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.

SOLNESS
(maltrankvila, ekmire) Ĉu li?

BROVIK
Se vi donus vian konsenton.

SOLNESS
Kia laboro estas tiu?

BROVIK
(iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Løvstrand.

SOLNESS
Tiun! Sed ĝin mi ja mem konstruos!

BROVIK
Ho, vi ja ne vere emas.

SOLNESS
(ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuraĝas diri tion?

BROVIK
Vi ja mem ĵus diris.

SOLNESS
Ho, ne atentu kion mi tiel — diras. — Ĉu ili petis al Ragnar konstrui la vilaon?

BROVIK
Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, — nur pro amuziĝo — faris desegnaĵojn kaj kalkulon kaj la kromon —

SOLNESS
Kaj pri la desegnaĵoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loĝos tie?

BROVIK
Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili —

SOLNESS
Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?

BROVIK
Ege plaĉis al ili, kion li prezentis. Ŝajnis al ili ke estas io tute nova. Jen kion ili diris.

SOLNESS
Hoho! Nova! Ne tia eksmoda senvaloraĵo, kian mi kutimas konstrui!

BROVIK
Ŝajnis al ili, ke estas io alia.

SOLNESS
(en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis — dum mi estis for!

BROVIK
Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, ĉu vi estus volema retiri vin —

SOLNESS
(ekkoleras) Retiri min! Mi!

BROVIK
Se vi trovus, ke la desegnaĵoj de Ragnar —

SOLNESS
Mi! Retiri min por via filo!

BROVIK
Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.

SOLNESS
Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, ĉu tiel! Halvard Solness, — li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!

BROVIK
Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola —

SOLNESS
Ho, ne estas tiel ege sufiĉa loko ĉi tie. Nu, pri tio estu kiel estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam libervole. Neniam je mia vivo mi tion faros!

BROVIK
(ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ĝojo? Sen fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Ĉu tion mi faru?

SOLNESS
(duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, — ne plu demandu.

BROVIK
Jes, respondu pri tio. Ĉu mi eliru el la vivo tute mizera?

SOLNESS
(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallaŭta, sed firma voĉo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laŭ eblecoj scias kaj povas.

BROVIK
Do, tiel estu. (li paŝas trans la plankon)

SOLNESS
(postiras, duone malespera) Mi ja ne povas alie, komprenu! Mi ja estas kia mi estas! Kaj rekrei min mem mi ja ne povas!

BROVIK
Ne, ne, — vi eble ne povas. (ŝancelas kaj haltas apud la sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?

SOLNESS
Bonvolu. (verŝas kaj etendas al li la glason)

BROVIK
Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)

(Solness iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)

SOLNESS
Ragnar, — vi devas akompani vian patron hejmen.

(Ragnar ekstaras rapide. Li kaj Kaja venas en la laborejon.)

RAGNAR
Kio estas, patro?

BROVIK
Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.

RAGNAR
Jes bone. Vestu vin ankaŭ vi, Kaja.

SOLNESS
Fraŭlino Fosli devas resti. Nur momenton. Mi havas leteron skribendan.

BROVIK
(rigardas al Solness) Bonan nokton. Dormu bone — se vi povos.

SOLNESS
Bonan nokton.

(Brovik kaj Ragnar eliras tra la antaŭĉambra pordo. Kaja iras al la pupitro. Solness staras kun klinita kapo dekstre apud la apogseĝo.)

KAJA
(necerta) Ĉu estas letero —?

SOLNESS
(mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas ŝin severe) Kaja!

KAJA
(timeme, mallaŭte) Jes?

SOLNESS
(montras ordone per la fingro al la planko) Venu ĉi tien! Tuj!

KAJA
(hezite) Jes.

SOLNESS
(kiel antaŭe) Pli proksimen!

KAJA
(obeas) Kion vi volas?

SOLNESS
(rigardas ŝin momenton) Ĉu estas vi, kiun mi devas danki por tio ĉi?

KAJA
Ne, ne, tion ne kredu!

SOLNESS
Sed edziniĝi, — tion vi ja nun volas.

KAJA
(mallaŭte) Ragnar kaj mi estas gefianĉoj kvar — kvin jarojn, kaj tial —

SOLNESS
Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Ĉu tiel estas?

KAJA
Ragnar kaj onklo diras, ke mi devas. Kaj tial mi ja devas cedi.

SOLNESS
(pli indulge) Kaja, ĉu vi ne tamen iomete amas Ragnar?

KAJA
Mi foje multe amis Ragnar. — Antaŭ ol mi venis al vi.

SOLNESS
Sed nun ne plu? Tute ne?

KAJA
(pasie, plektas la manojn antaŭ li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos aliulon!

SOLNESS
Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola kun ĉio!

KAJA
Sed ĉu mi ne povus resti ĉe vi, eĉ se Ragnar —?

SOLNESS
(rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.

KAJA
(tordas la manojn) Ho, ŝajnas al mi, ke mi ne povas disiĝi de vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!

SOLNESS
Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edziniĝu al li se vi volas — (ŝanĝas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico ĉe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaŭ vin, kara Kaja.

KAJA
Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranĝiĝi!

SOLNESS
(kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉe la kapo kaj flustras) Ĉar mi ne povas esti sen vi, komprenu. Devas havi vin ĉe mi ĉiun tagon.

KAJA
(nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!

SOLNESS
(kisas ŝian hararon) Kaja, — Kaja!

KAJA
(genuas antaŭ li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble bona!

SOLNESS
(impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab—! Ŝajnas al mi, ke iu venas! (helpas ŝin ekstari. Ŝi ŝancelas al la pupitro.)

(Sinjorino Solness aperas ĉe la pordo dekstre. Ŝi aspektas magre kaj kun ĉagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta voĉo.)

SINJORINO SOLNESS
(ĉe la pordo) Halvard!

SOLNESS
(turnas sin) Ho, ĉu vi, kara —?

SINJORINO SOLNESS
(kun rigardo al Kaja) Mi venas al ĝeno, mi komprenas.

SOLNESS
Tute ne. Fraŭlino Fosli nur skribos ankoraŭ letereton.

SINJORINO SOLNESS
Jes, tion mi vidas.

SOLNESS
Kion vi do volas de mi, Aline?

SINJORINO SOLNESS
Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulĉambro. Ĉu eble ankaŭ vi envenos, Halvard?

SOLNESS
(rigardas ŝin suspekteme) Hm, — ĉu la doktoro nepre volas paroli kun mi?

SINJORINO SOLNESS
Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras saluti vin samtempe.

SOLNESS
(ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete atendi.

SINJORINO SOLNESS
Kaj vi do venos al li iom poste?

SOLNESS
Eble poste, — poste, kara. Post iom.

SINJORINO SOLNESS
(kun denova rigardo al Kaja) Nu, ne forgesu do, Halvard. (retiras sin kaj fermas la pordon post si)

KAJA
(mallaŭte) Ho Dio, ho Dio, — la sinjorino certe pensas ion malbonan pri mi!

SOLNESS
Tute ne. Almenaŭ ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi nun foriru, Kaja.

KAJA
Jes, jes, nun mi devas foriri.

SOLNESS
(severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Ĉu vi aŭdas?

KAJA
Ho, se vere dependus nur de mi

SOLNESS
Mi volas havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaŭ!

KAJA
(timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianĉecon.

SOLNESS
(ekscite) Rompi la fianĉecon! Ĉu vi estas freneza! Vi volas rompi —?

KAJA
(malespere) Jes, prefere tion. Ĉar mi devas, — mi devas resti ĉe vi! Ne povas foriri de vi! Estas tiel — tiel tute neeble!

SOLNESS
(ekflamiĝas) Sed, je diablo, — kaj Ragnar! Estas ja ĝuste Ragnar kiun mi —

KAJA
(rigardas lin per timigitaj okuloj) Ĉu estas precipe pro Ragnar, ke — ke vi —?

SOLNESS
(regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj mallaŭte) Kompreneble estas vi, kiun mi deziras havi. Unue vi, Kaja. Sed ĝuste tial vi devas persvadi ankaŭ Ragnar, ke li restu en la okupo. Nu, nu, — iru nun hejmen.

KAJA
Jes, jes, bonan nokton do.

SOLNESS
Bonan nokton. (kiam ŝi estas elironta) Aŭskultu! Ĉu la desegnaĵoj de Ragnar estas tie ene?

KAJA
Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.

SOLNESS
Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi ilin.

KAJA
(ĝoja) Ho jes, faru tion!

SOLNESS
Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!

(Kaja rapidas en la desegnejon, serĉas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas ĝin.)

KAJA
Jen ĉiuj desegnaĵoj.

SOLNESS
Metu ilin tien sur la tablon.

KAJA
(demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj ĝentile pri mi.

SOLNESS
Ho, tion mi ja ĉiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas dekstren) Do foriru!

(Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal venas tra la pordo dekstre. Li estas iom aĝa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizaĝo, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)

SINJORINO SOLNESS
(ankoraŭ ĉe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la doktoron.

SOLNESS
Nu, do venu ĉi tien.

SINJORINO SOLNESS
(al Kaja, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron, fraŭlino?

KAJA
(konfuzita) La leteron —?

SOLNESS
Jes, estis mallonga.

SINJORINO SOLNESS
Certe estis tre mallonga.

SOLNESS
Vi povas foriri, fraŭlino Fosli. Kaj revenu ĝustatempe morgaŭ.

KAJA
Mi faros. — Bonan nokton, sinjorino. (Ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)

SINJORINO SOLNESS
Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraŭlinon.

SOLNESS
Jes, efektive. Ŝi estas uzebla por io el ĉio, ŝi.

SINJORINO SOLNESS
Laŭŝajne ŝi estas.

DOKTORO HERDAL
Ankaŭ lerta en librotenado, ĉu?

SOLNESS
Nu, — ioman sperton ŝi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj ŝi estas ĝentila kaj bonvolas fari kion ajn.

SINJORINO SOLNESS
Jes tio devas ja esti granda agrableco —

SOLNESS
Tiel estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.

SINJORINO SOLNESS
(milde riproĉe) Ĉu tion vi povas diri, Halvard?

SOLNESS
Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.

SINJORINO SOLNESS
Neniu kaŭzo. — Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon ĉe ni?

DOKTORO HERDAL
Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.

SINJORINO SOLNESS
Tre afable. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)

SOLNESS
Ĉu urĝas, doktoro?

DOKTORO HERDAL
Ne, tute ne.

SOLNESS
Ĉu ni iomete interparolu?

DOKTORO HERDAL
Jes, bonvole.

SOLNESS
Ni eksidu.

(Li montras por la doktoro lokon en la balancseĝo kaj mem eksidas en la apogseĝon)

SOLNESS
(rigardas lin esplore) Diru al mi, — ĉu vi ion rimarkis pri Aline?

DOKTORO HERDAL
Nun, kiam ŝi estis ĉi tie, vi aludas?

SOLNESS
Jes. Rilate al mi. Ĉu vi ion rimarkis?

DOKTORO HERDAL
(ridetas) Jes, je diablo, — ne estis eviteble rimarki, ke via edzino, — hm —

SOLNESS
Nu?

DOKTORO HERDAL
— ke via edzino ne aparte ŝatas tiun fraŭlinon Fosli.

SOLNESS
Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.

DOKTORO HERDAL
Kaj tio ja ne estas stranga.

SOLNESS
Kio?

DOKTORO HERDAL
Ke ŝi ne precipe ŝatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian virinon ĉe vi.

SOLNESS
Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaŭ Aline. Sed tiu afero, — ĝi ne povas esti alia.

DOKTORO HERDAL
Ĉu vi ne povas dungi oficiston?

SOLNESS
La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, — per tio mi ne povas kontentiĝi.

DOKTORO HERDAL
Sed ĉar via edzino —? Tiel malforta, kia ŝi estas —. Ĉar ŝi ne eltenas vidi tion ĉi?

SOLNESS
Jes, je Dio, devas esti kiel estas — mi dirus. Mi devas reteni Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ĝuste ŝin.

DOKTORO HERDAL
Neniun alian?

SOLNESS
(mallonge) Ne, neniun alian.

DOKTORO HERDAL
(tiras la seĝon pli proksimen) Aŭskultu nun, kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido.

SOLNESS
Jes, bonvolu.

DOKTORO HERDAL
La virinoj, vidu, — en certaj aferoj ili havas damnite bonan spurflaron —

SOLNESS
Ili ja havas. Certe. Sed —?

DOKTORO HERDAL
Nu. Do, aŭskultu. Ĉar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja Fosli —?

SOLNESS
Jes, kio do?

DOKTORO HERDAL
— ĉu ŝi ne havas ian — ian etan kaŭzon por tiu senvola maltoleremo?

SOLNESS
(rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!

DOKTORO HERDAL
Ne ofendiĝu. Sed ĉu ŝi ne havas?

SOLNESS
(mallonge kaj decide) Ne.

DOKTORO HERDAL
Tute neniun kaŭzon do?

SOLNESS
Neniun alian kaŭzon ol sian propran suspektemon.

DOKTORO HERDAL
Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.

SOLNESS
Jes, mi konis.

DOKTORO HERDAL
Kaj ankaŭ trovas kelkajn el ili allogaj.

SOLNESS
Ho jes, ankaŭ tio.

DOKTORO HERDAL
Sed en tio ĉi pri fraŭlino Fosli —? Do ne estas iu tiaĵo en tiu ĉi rilato?

SOLNESS
Ne. Nenio — de mia flanko.

DOKTORO HERDAL
Sed de ŝia?

SOLNESS
Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.

DOKTORO HERDAL
Ni eliris de la spurflaro de via edzino.

SOLNESS
Ni ja faris. Kaj pri tio — (malaltigas la voĉon) La spurflaro de Aline, kiel vi diras, — ĝi en certa maniero eltenis la provon, ĝi.

DOKTORO HERDAL
Nu, — jen jen!

SOLNESS
(eksidas) Doktoro Herdal, — mi nun rakontos al vi pri stranga okazaĵo. Se vi do volas aŭskulti.

DOKTORO HERDAL
Mi volonte aŭskultas strangajn rakontojn.

SOLNESS
Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en mian servon, — kiam ege malprogresis por la maljunulo.

DOKTORO HERDAL
Pri tio mi estas ja informita, jes.

SOLNESS
Ĉar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, ambaŭ siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianĉiĝi. Sekve, kompreneble, li volis edziĝi, — kaj komenci konstrui mem. Ĉar tiel ja pensas ili ĉiuj, la junuloj.

DOKTORO HERDAL
(ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas kuniĝi.

SOLNESS
Nu. Sed pri tio mi ja ne povis esti kontenta. Ĉar mi ja mem bezonis Ragnar. Kaj ankaŭ la maljunulon. Li estas ja tre lerta por kalkuli porteblecon kaj volumon — kaj ĉiajn tiajn diablaĵojn, li.

DOKTORO HERDAL
Nu ja, ankaŭ tio ja apartenas al la metio.

SOLNESS
Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio malhelpis tion.

DOKTORO HERDAL
Sed li ja tamen restis ĉe vi.

SOLNESS
Jes, aŭdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon kun misio. Ŝi neniam antaŭe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili ĉarmiĝis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi ŝin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaŭ li.

DOKTORO HERDAL
Estis ja komprenebla penso.

SOLNESS
Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris ŝin rigardante — kaj ege deziris havi ŝin ĉi tie. Mi iomete afable parolis kun ŝi, — tiel pri sensignifaĵoj. Kaj poste ŝi foriris.

DOKTORO HERDAL
Nu?

SOLNESS
Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis irintaj hejmen, ŝi revenis al mi kaj kondutis kvazaŭ mi estus farinta interkonsenton kun ŝi.

DOKTORO HERDAL
Interkonsenton? Pri kio?

SOLNESS
Ĝuste pri tio, kion kaŝe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne menciis eĉ per unu sola vorto.

DOKTORO HERDAL
Tre strange.

SOLNESS
Jes, ĉu ne? Kaj nun ŝi volis scii kion ŝi devus fari ĉi tie. Ĉu ŝi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.

DOKTORO HERDAL
Ĉu vi ne opinias, ke ŝi tion faris por povi esti kune kun sia amanto?

SOLNESS
Ankaŭ mi havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De li ŝi kvazaŭ tute forglitis, — kiam ŝi estis establita ĉe mi.

DOKTORO HERDAL
Forglitis al vi do?

SOLNESS
Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke ŝi sentas mian rigardon al si de malantaŭe. Ŝi tremas, eĉ se mi nur proksimiĝas al ŝi. Kion vi pensas pri tio?

DOKTORO HERDAL
Hm, — estas ja klarigeble.

SOLNESS
Nu, sed jen tio alia? Ke ŝi kredis ke mi estis dirinta al ŝi tion, kion mi nur volis kaj deziris — tiel silente. Interne. Por mi mem. Kion vi diras pri tio? Ĉu vi povas klarigi al mi tiaĵon, doktoro Herdal?

DOKTORO HERDAL
Ne, pri tiaĵoj mi ne okupas min.

SOLNESS
Tion mi antaŭsentus. Tial ĝis nun mi ne volis paroli pri tio. — Sed estas diable embarase laŭlonge, komprenu. Jen mi devas ĉiun tagon ŝajnigi kvazaŭ mi —. Kaj estas ja bedaŭrinde por ŝi, la kompatindulino. (impete) Sed mi ne povas ion alian! Ĉar se ŝi forkuros de mi, — ankaŭ Ragnar foriros.

DOKTORO HERDAL
Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio ĉi?

SOLNESS
Ne.

DOKTORO HERDAL
Sed, je Dio, kial vi ne faras?

SOLNESS
(fiksrigardas lin kaj diras mallaŭte) Ĉar ŝajnas al mi ke estas kvazaŭ — kvazaŭ ia bonfara memturmentado por mi en tio, ke Aline rajtas esti maljusta al mi.

DOKTORO HERDAL
(agitas la kapon) El tio ĉi mi komprenas eĉ ne dian vorteron.

SOLNESS
Jen vidu, — estas ja kvazaŭ iu partopago por senlima, senmezura ŝuldo —

DOKTORO HERDAL
Al via edzino?

SOLNESS
Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom pli libere momenton, komprenu.

DOKTORO HERDAL
Je Dio, ĉu mi vorton komprenas —

SOLNESS
(interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, — do ni ne plu parolu pri tio.

(Li paŝadas sur la planko, revenas kaj haltas ĉe la tablo.)

SOLNESS
(rigardas la doktoron kun ŝercema rideto) Certe ŝajnas al vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?

DOKTORO HERDAL
(iom ĉagrenita) Igis vin rakonti? Ankaŭ el tio mi nenion komprenas, sinjoro Solness.

SOLNESS
Ho, diru nur tute malkaŝe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!

DOKTORO HERDAL
Kion vi rimarkis?

SOLNESS
(mallaŭte, malrapide) Ke vi afablas ĉi tie tenante okulon sur min.

DOKTORO HERDAL
Ĉu mi! Diable, kial mi tion farus?

SOLNESS
Ĉar vi kredas, ke mi — (ekscite) Nu, je diablo, — vi kredas la samon pri mi kiel Aline!

DOKTORO HERDAL
Kaj kion do ŝi kredas pri vi?

SOLNESS
(denove sinrega) Ŝi komencas kredi, ke mi estas tiel — tiel — malsana.

DOKTORO HERDAL
Malsana! Vi! Pri tio ŝi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do estus al vi, kara?

SOLNESS
(klinas sin sur la seĝdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi estas freneza. Jen kion ŝi kredas.

DOKTORO HERDAL
(ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness —!

SOLNESS
Jes, je mia eterna savo —! Tiel estas. Kaj tion ŝi ankaŭ kredigis al vi! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, — mi klare rimarkas tion el via sinteno. Ĉar tiel facile ne estas ruzi kontraŭ mi, vi sciu.

DOKTORO HERDAL
(rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness — neniam tian penson mi ekhavis.

SOLNESS
(kun malkredema rideto) Ĉu? Vere ne, ĉu?

DOKTORO HERDAL
Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus ĵuri.

SOLNESS
Nu, pri tio vi prefere rezignus. Ĉar iamaniere, vidu, ŝi — ŝi eble havus kaŭzon por kredi ion tian.

DOKTORO HERDAL
Ne, nun mi vere devas diri —!

SOLNESS
(interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, — ni tion ĉi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke ĉiu tenas sin al la sia. (ŝanĝas al silenta gajeco) Sed aŭskultu nun, doktoro — hm —

DOKTORO HERDAL
Jes?

SOLNESS
Ĉar vi tamen ne kredas, ke mi estas — tiel — malsana — aŭ freneza — kaj tiel plu —

DOKTORO HERDAL
Kion do, vi aludas?

SOLNESS
Tial vi certe imagas, ke mi estas treege feliĉa viro?

DOKTORO HERDAL
Ĉu tio do estus nura imago?

SOLNESS
(ridas) Ne, ne, — komprenu min! Je Dio! Imagu, — esti konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!

DOKTORO HERDAL
Jes, mi devas konfesi, ke al mi ŝajnas kvazaŭ la feliĉo sekvis vin en vere nekredebla grado.

SOLNESS
(subpremas sombran rideton) Ĝi faris. Mi ne povas plendi pri tio.

DOKTORO HERDAL
Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj tio estis ja granda bonŝanco.

SOLNESS
(serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru tion.

DOKTORO HERDAL
Jes, por ŝi tio certe estis peza aflikto.

SOLNESS
Ĝis hodiaŭ ŝi ne liberiĝis el ĝi. Eĉ ne post tiuj dek du — dek tri jaroj.

DOKTORO HERDAL
Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por ŝi.

SOLNESS
Io kun la alia.

DOKTORO HERDAL
Sed vi, — vi mem, — vi progresis pro tio. Komencis kiel malriĉa knabo el la kamparo, — kaj staras nun kiel la unua en via branĉo. Ho jes, sinjoro Solness, vi ja vere estis bonŝanca.

SOLNESS
(ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja ĝuste tio, kion mi tiel forte timas.

DOKTORO HERDAL
Timas? Ĉar la sukceso sekvas vin?

SOLNESS
Frue kaj malfrue mi timas, — timas. Ĉar iam la ŝanĝiĝo ja venos, komprenu.

DOKTORO HERDAL
Babilaĵo! De kie venus la ŝanĝiĝo?

SOLNESS
(firme kaj certe) Venos de la junularo.

DOKTORO HERDAL
Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, — Vi staras ja nun tiel solide ĉi tie, kiel neniam antaŭe.

SOLNESS
La ŝanĝiĝo venos. Mi antaŭsentas. Kaj mi vidas ĝin proksimiĝi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj ĉiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon — spacon — spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon —

DOKTORO HERDAL
(ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?

SOLNESS
Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.

(Iu frapas la maldekstran pordon.)

SOLNESS
(skuiĝas) Kio estas? Ĉu vi aŭdis??

DOKTORO HERDAL
Iu frapis.

SOLNESS
(laŭte) Envenu!

(Hilde Wangel envenas tra la antaŭĉambra pordo. Ŝi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristĉapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.)

HILDE WANGEL
(iras kun brilantaj, ĝojaj okuloj al Solness) Bonan vesperon!

SOLNESS
(rigardas ŝin necerte) Bonan vesperon —

HILDE
(ridas) Aspekte vi ne rekonas min!

SOLNESS
Ne, vere mi devas diri, ke — tiel en la momento —

DOKTORO HERDAL
(proksimiĝas) Sed mi rekonas vin, fraŭlino —

HILDE
(kontente) Ho, ĉu estas vi, kiu —!

DOKTORO HERDAL
Jes, certe estas mi. (al Solness) Ni renkontiĝis ĉi-somere supre en montodometo. (al Hilde) Kio do okazis pri la aliaj virinoj?

HILDE
Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.

DOKTORO HERDAL
Certe ne plaĉis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.

HILDE
Ne, certe ili tion ne ŝatis.

DOKTORO HERDAL
(minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni.

HILDE
Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante ŝtrumpojn kune kun tiuj virinoj.

DOKTORO HERDAL
(ridas) Mi tute samopinias kun vi!

SOLNESS
Ĉu vi venis al la urbo nun-vespere?

HILDE
Jes, mi ĵus venis.

DOKTORO HERDAL
Tute sola, fraŭlino Wangel?

HILDE
Jes!

SOLNESS
Wangel? Ĉu vi nomiĝas Wangel?

HILDE
(rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja tiel nomiĝas.

SOLNESS
Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?

HILDE
(kiel antaŭe) Jes, kies filino mi alie estus?

SOLNESS
Nu, ni do renkontiĝis tie. La someron, kiam mi konstruis turon sur la malnova preĝejo.

HILDE
(pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis.

SOLNESS
Nu, estas longe de tiam.

HILDE
(rigardas lin firme) Estas nun precize tiuj dek jaroj de tiam.

SOLNESS
Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.

HILDE
(pase rimarkante) Tamen dek du — dek tri jarojn.

DOKTORO HERDAL
Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas ĉi tiun urbon, fraŭlino Wangel?

HILDE
Jes, vere estas.

SOLNESS
Kaj vi eble neniun konas ĉi tie?

HILDE
Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.

SOLNESS
Nu, ankaŭ ŝin vi konas?

HILDE
Nur iomete. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio —

SOLNESS
Nu tie.

HILDE
Ŝi diris, ke mi venu viziti ŝin, se mi venus ĉi tien en la urbon. (ridetas) Cetere inviti ne estus necese.

SOLNESS
Kaj ŝi neniam tion priparolis —

(Hilde metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj metas ĝin kaj la plejdon sur la sofon. Doktoro Herdal volas helpi ŝin. Solness staras ŝin rigardante.)

HILDE
(iras al li) Nu, do mi petas permeson resti ĉi tie ĉi tiun nokton.

SOLNESS
Tio certe bone eblas.

HILDE
Ĉar mi ne havas aliajn vestaĵojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas. Jes, kaj kompleton de subvestaĵoj en la dorsosako. Sed tiu bezonas lavadon. Ĉar ĝi estas tre malpura.

SOLNESS
Ho jes, tio eblas. Mi nur informu mian edzinon —

DOKTORO HERDAL
Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.

SOLNESS
Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.

DOKTORO HERDAL
(ŝerce, kun ekrigardo al Hilde) Jes, pri tio vi povas ĵuri! (ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!

SOLNESS
Kiel?

DOKTORO HERDAL
La junuloj tamen venis frapante vian pordon.

SOLNESS
(vivigita) Jes, sed tamen alimaniere.

DOKTORO HERDAL
Jes. Sendube!

(Li eliras tra la antaŭĉambra pordo. Solness malfermas la pordon dekstre, kaj vokas en la apudan ĉambron.)

SOLNESS
Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraŭlino Wangel, kiun vi konas.

SINJORINO SOLNESS
(aperas ĉe la pordo) Kiu estas, vi diras? (ekvidas Hilde) Ho, ĉu estas vi? (alproksimiĝas kaj etendas manon) Vi do tamen venis al la urbo.

SOLNESS
Fraŭlino Wangel ĵus alvenis. Kaj ŝi petas resti ĉi tie la nokton.

SINJORINO SOLNESS
Ĉe ni? Jes kompreneble.

SOLNESS
Por ordigi siajn vestaĵojn, vidu.

SINJORINO SOLNESS
Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do postvenos?

HILDE
Mi ne havas valizon.

SINJORINO SOLNESS
Nu, tio ordiĝos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentiĝi ĉi tie ĉe mia edzo. Kaj mi prizorgos ĉambron agrablan por vi.

SOLNESS
Ĉu ni ne povas preni unu el la infanĉambretoj? Ĉar ili ja staras tute pretaj.

SINJORINO SOLNESS
Ho jes. Tie ni havas pli ol sufiĉe da loko. (al Hilde) Eksidu nun kaj iomete ripozu. (Ŝi eliras dekstren)

(Hilde, kun la manoj sur la dorso, paŝadas en la ĉambro kaj ekrigardas ion aŭ alian. Solness staras antaŭ la tablo, ankaŭ li kun la manoj surdorse, kaj ŝin sekvante per la okuloj.)

HILDE
(haltas kaj rigardas lin) Ĉu vi havas plurajn infanĉambretojn?

SOLNESS
Estas tri infanĉambretoj en la domo.

HILDE
Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, ĉu?

SOLNESS
Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun vi ja povas esti infano ĉi tie.

HILDE
Ĉi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel ŝtono.

SOLNESS
Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.

HILDE
Ho ne! Sed tamen —. Ĉar estas terure bonege kuŝi tiel sonĝante.

SOLNESS
Vi ofte sonĝas nokte, ĉu?

HILDE
Ho jes! Preskaŭ ĉiam.

SOLNESS
Pri kio vi pleje sonĝas?

HILDE
Tion mi ne diras ĉi-vespere. Alian fojon — eble.

(Ŝi denove paŝadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.)

SOLNESS
(iras pli proksimen) Ĉu vi ion serĉas?

HILDE
Ne, mi nur staras rigardante tion ĉi. (turnas sin) Eble mi ne rajtas?

SOLNESS
Jes, bonvolu.

HILDE
Ĉu estas vi, kiu skribas en tiun grandan protokolon?

SOLNESS
Ne, tion faras la librotenistino.

HILDE
Virino?

SOLNESS
(ridetas) Jes, kompreneble.

HILDE
Tia, kian vi tenas ĉe vi tie ĉi?

SOLNESS
Jes.

HILDE
Ĉu ŝi estas edziniĝinta?

SOLNESS
Ŝi estas fraŭlino.

HILDE
Nu tiel.

SOLNESS
Sed ŝi eble baldaŭ edziniĝos.

HILDE
Estas bone por ŝi, tio.

SOLNESS
Sed ne precipe bone por mi. Ĉar tiam mi havos neniun por helpi min.

HILDE
Ĉu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same taŭga?

SOLNESS
Eble vi volus resti ĉi tie kaj — kaj skribi en la protokolon?

HILDE
(rigardas lin de supre malsupren) Nu, tion vi kredus! Ne dankon, — tio ne okazu.

(Ŝi denove paŝadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancseĝon. Ankaŭ Solness iras al la tablo.)

HILDE
(kvazaŭ daŭrigante) — ĉar ĉi tie certe estas aliaj eblecoj por okupiĝi ol tiaĵoj. (rigardas lin ridete) Ĉu ne ankaŭ vi tion opinias?

SOLNESS
Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin per bezonaĵoj.

HILDE
(ŝerce) Ne, tion mi ne intencas!

SOLNESS
Ĉu?

HILDE
Jes, ĉar mi jam plene elspezis mian monon.

SOLNESS
(ridas) Do, nek valizo kaj nek mono!

HILDE
Nenio el ambaŭ. Sed ĉit, — ne gravas nun.

SOLNESS
Jen, pro tio mi ŝatas vin!

HILDE
Nur pro tio?

SOLNESS
Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogseĝon) Ĉu via patro ankoraŭ vivas?

HILDE
Jes, patro vivas.

SOLNESS
Kaj nun vi eble intencas studi ĉi tie?

HILDE
Ne, pri tio mi ne ekpensis.

SOLNESS
Sed vi do restos ĉi tie dum ioma tempo, mi pensas?

HILDE
Laŭ la okazaĵoj.

(Ŝi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Ŝi deprenas sian ĉapelon, kaj metas ĝin antaŭ sin sur la tablon.)

HILDE
Konstruestro Solness?

SOLNESS
Jes?

HILDE
Vi estas tre forgesema, ĉu?

SOLNESS
Forgesema? Ne, ne laŭ mia scio.

HILDE
Sed ĉu vi nepre ne volas paroli kun mi pri tio tie norde?

SOLNESS
(ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe direnda, mi pensas.

HILDE
(rigardas lin riproĉe) Kial vi nun sidas tie dirante tiaĵon!

SOLNESS
Nu, do vi parolu al mi pri tio.

HILDE
Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenaĵo en la urbo.

SOLNESS
Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.

HILDE
(ridetas) Ĉu ne? Estas afable de vi, tio!

SOLNESS
Afable?

HILDE
Estis muziko en la preĝeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni ĉiuj portis flagojn.

SOLNESS
Ho jes, la flagojn, — tiujn mi ja efektive memoras!

HILDE
Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.

SOLNESS
(mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Ĉar estis malnova kutimo.

HILDE
Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu se li falus! Li, — la konstruestro mem!

SOLNESS
(kvazaŭ deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Ĉar unu el tiuj blanke vestitaj diablidoj, — ŝi kondutis tiel freneze kaj kriis supren al mi —

HILDE
(brile ĝoje) “Hura por konstruestro Solness”! Jes!

SOLNESS
— kaj svingadis tiel per la flago, ke mi — ke mi preskaŭ kapturniĝis rigardante.

HILDE
(pli mallaŭte, serioze) Tiu diablido, — tiu estis mi.

SOLNESS
(fiksas rigide la okulojn sur ŝin) Pri tio mi nun certas. Devas esti vi.

HILDE
(denove vigla) Ĉar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, ke troviĝas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre ĉe la plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptiĝis de vertiĝo! Tio estis ja la pli — pli — vertiĝanta imago.

SOLNESS
Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertiĝis —?

HILDE
(repuŝante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Ĉar alie vi ne estus povinta stari tie supre kantanta.

SOLNESS
(rigardas ŝin mire) Kantanta? Ĉu mi kantis?

HILDE
Jes, vi efektive faris.

SOLNESS
(agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.

HILDE
Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.

SOLNESS
(penseme) Estas iom stranga, — tio ĉi.

HILDE
(silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaŭte) Sed jen, — poste, — tiam sekvis la ĝusta.

SOLNESS
La ĝusta?

HILDE
(brile vigle) Jes, pri tio mi ja ne bezonas memorigi vin?

SOLNESS
Ho jes, memorigu min iomete ankaŭ pri tio.

HILDE
Ĉu vi ne povas memori, ke oni aranĝis grandan bankedon por vi en la klubo?

SOLNESS
Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Ĉar la sekvan matenon mi forvojaĝis.

HILDE
Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la vespermanĝo.

SOLNESS
Tute ĝuste, fraŭlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras ĉi tiujn bagatelaĵojn.

HILDE
Bagatelaĵojn! Ho, vi parolas! Ĉu eble estis bagatelaĵo ankaŭ tio, ke mi estis sola en la ĉambro, kiam vi venis?

SOLNESS
Vi do vere estis?

HILDE
(ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido.

SOLNESS
Ne, tion mi eble ne faris.

HILDE
Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas kvazaŭ eta princino.

SOLNESS
Vi certe tiel aspektis, fraŭlino Wangel. Kaj krome — kiom mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon —

HILDE
Kaj vi diris, ke kiam mi fariĝos granda, mi estos via princino.

SOLNESS
(ridas iomete) Jen, jen, — ĉu ankaŭ tion mi diris?

HILDE
Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi diris ke vi revenos post dek jaroj, — kiel trolo, — por forrabi min. Al Hispanio aŭ ien. Kaj tie vi aĉetus reĝlandon por mi, vi promesis.

SOLNESS
(kiel antaŭe) Jes, post bona tagmanĝo oni ne precize nombras la monerojn. Sed ĉu mi vere diris ĉion tion?

HILDE
(ridas silente) Jes. Kaj vi ankaŭ diris la nomon de tiu reĝlando.

SOLNESS
Nu?

HILDE
Ĝi nomiĝus Oranĝosinio, vi diris.

SOLNESS
Nu, estas ja apetitodona nomo.

HILDE
Ne, al mi ĝi tute ne plaĉis. Ĉar aspekte vi mokis min.

SOLNESS
Sed tio certe ne estis mia intenco.

HILDE
Ne, tion oni ja ne kredus. Laŭ tio, kion vi faris poste —

SOLNESS
Kion mi do poste faris?

HILDE
Jes, mankis nur ke vi ankaŭ tion forgesis! Ĉar tiaĵon oni devas ja memori, mi opinias.

SOLNESS
Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble —. Nu?

HILDE
(fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro Solness.

SOLNESS
(gapante ekstaras de la seĝo) Ĉu faris mi!

HILDE
Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaŭ manoj kaj klinis min malantaŭen kaj kisis min. Multajn fojojn.

SOLNESS
Ho, sed kara, bona fraŭlino Wangel —!

HILDE
(ekstaras) Vi do ne volas tion nei?

SOLNESS
Jes, tion mi vere neas!

HILDE
(rigardas lin malestime) Nu tiel.

(Ŝi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie ŝi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga paŭzo.)

SOLNESS
(iras singardeme al ŝi malantaŭe) Fraŭlino Wangel —?

HILDE
(silentas kaj ne movas sin)

SOLNESS
Ne staru tie kiel ŝtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi sonĝis. (metas la manon sur ŝian brakon) Aŭskultu nun —

HILDE
(faras senpaciencan movon per la brako)

SOLNESS
(kvazaŭ penso eklumas en li) Aŭ —! Atendu! — Kaŝas sin io pli profunda sube, vidu!

HILDE
(ne movas sin)

SOLNESS
(mallaŭte sed intense) Mi eble estis pensinta tion ĉi. Mi eble volis tion. Deziris tion. Emis fari tion. Kaj —. Ĉu ne povus esti tiel?

HILDE
(daŭre silentas)

SOLNESS
(senpacience) Nu ja, jes, je diablo, — do mi faris!

HILDE
(iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas?

SOLNESS
Jes, ĉion kion vi volas.

HILDE
Ke vi ĉirkaŭbrakis min?

SOLNESS
Jes jes!

HILDE
Kaj klinis min malantaŭen?

SOLNESS
Tre profunde malantaŭen.

HILDE
Kaj kisis min?

SOLNESS
Jes, mi faris.

HILDE
Multajn fojojn?

SOLNESS
Tiom da fojoj kiom vi volas.

HILDE
(rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ĝojan esprimon) Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!

SOLNESS
(ekridetas) Jes, imagu nur, — ke mi povis forgesi tion.

HILDE
(denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom multajn dum via vivo, mi kredas.

SOLNESS
Ne, tion vi do ne kredu pri mi.

(Hilde eksidas en la apogseĝon. Solness staras sin apogante al la balancseĝo.)

SOLNESS
(rigardas ŝin esplore) Fraŭlino Wangel?

HILDE
Jes?

SOLNESS
Kiel do estis? Kio do okazis poste, — tio inter ni du?

HILDE
Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Ĉar venis ja la aliaj gastoj, kaj — iŝ!

SOLNESS
Jes ĝuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaŭ tion forgesi.

HILDE
Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiaĵon oni ne forgesas, mi scias.

SOLNESS
Ne. Aspektus ja tiel.

HILDE
(denove vigla, rigardas lin) Aŭ eble vi ankaŭ forgesis kiun tagon tio okazis?

SOLNESS
Kiun tagon —?

HILDE
Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru tuj!

SOLNESS
Hm, — la ĝustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis antaŭ dek jaroj. Tiel dum la aŭtuno.

HILDE
(kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antaŭ dek jaroj. La 19an de Septembro.

SOLNESS
Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ tion vi memoras, vi! (haltas) Sed aŭdu —! Jes, — hodiaŭ estas ankaŭ la 19a de Septembro.

HILDE
Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi promesis al mi.

SOLNESS
Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?

HILDE
Mi opinias, ke tio ne estas io timiga.

SOLNESS
Nu, moketis vin do.

HILDE
Ĉu estis nur tio, kion vi volis? Moki min?

SOLNESS
Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ĝuste memoras. Sed io tia certe estis. Ĉar vi estis ja nur infano tiam.

HILDE
Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian vi opinias.

SOLNESS
(rigardas ŝin esplore) Ĉu vi vere tute serioze pensis, ke mi revenus?

HILDE
(kaŝas duone ŝercan rideton) Jes vere! Tion mi atendis de vi.

SOLNESS
Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?

HILDE
Ĝuste kiel trolo, jes.

SOLNESS
Kaj fari vin princino?

HILDE
Tion vi ja promesis.

SOLNESS
Kaj ankaŭ donaci al vi reĝlandon?

HILDE
(rigardas al la plafono) Kial ne? Ĉar ne devus ja nepre esti ia tia ordinara, reala reĝlando.

SOLNESS
Sed iu alia, same bona?

HILDE
Jes, almenaŭ same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis konstrui la plej altajn preĝejturojn en la mondo, vi ja certe ankaŭ povus trovi eblecon por iu reĝlando, — mi pensis.

SOLNESS
(skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraŭlino Wangel.

HILDE
Ĉu ne? Ŝajnas al mi tre simple.

SOLNESS
Ne, mi tute ne komprenas ĉu vi vere imagas, kion vi diras. Aŭ ĉu vi nur sidas tie ŝercante —

HILDE
(ridetas) Eble mokas? Ankaŭ mi?

SOLNESS
Jes ĝuste. Mokas. Nin ambaŭ. (ekrigardas ŝin) Ĉu vi longe scias, ke mi estas edziĝinta?

HILDE
Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri tio?

SOLNESS
(pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas ŝin serioze kaj diras mallaŭte) Kial vi venis?

HILDE
Ĉar mi volas havi mian reĝlandon. Forpasis la interkonsentita tempo.

SOLNESS
(ridas senvole) Vi estas ŝercemulino!

HILDE
(gaje) Prezentu mian reĝlandon, konstruestro! (frapas per la fingro) La reĝlandon sur la tablon!

SOLNESS
(ŝovas la balancseĝon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, — kial vi venis? Kion vi intencas fari ĉi tie?

HILDE
Ho, unue mi volas ĉirkaŭiri kaj rigardi ĉion, kion vi konstruis.

SOLNESS
Do vi havas sufiĉe por ĉirkaŭkuri.

HILDE
Jes, vi ja konstruis ege multe.

SOLNESS
Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.

HILDE
Ankaŭ multajn preĝejturojn? Tiajn ege altajn?

SOLNESS
Ne. Nun mi ne plu konstruas preĝejturojn. Kaj ankaŭ ne preĝejojn.

HILDE
Kion vi do nun konstruas?

SOLNESS
Hejmojn por homoj.

HILDE
(penseme) Ĉu vi ne povus fari ion, — ion similan al preĝejturoj ankaŭ sur tiuj hejmoj?

SOLNESS
(miras) Kion vi aludas per tio?

HILDE
Mi aludas ion, — ion montranta — kvazaŭ libere supren. Kun la ventomontrilo vertiĝe tute alte.

SOLNESS
(pripensas) Strange ke vi tion diras. Ĉar estas ja tio, kion mi pleje ŝatus fari.

HILDE
(senpacience) Sed kial vi tion ne faras?

SOLNESS
(agitas la kapon) Ne, ĉar la homoj ne volas ĝin havi!

HILDE
Imagu, — ke ili ne volas!

SOLNESS
(pli facile) Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute proksime.

HILDE
Por vi mem?

SOLNESS
Jes. Ĝi preskaŭ finiĝis. Kaj sur ĝi estas turo.

HILDE
Alta turo?

SOLNESS
Jes.

HILDE
Tre alta?

SOLNESS
Homoj certe diros, ke ĝi estas tro alta. Almenaŭ por hejmo.

HILDE
Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaŭ matene.

SOLNESS
(sidas la mentonon apogitan sur la mano ŝin rigardante) Diru al mi, fraŭlino Wangel, — kiel vi nomiĝas? Baptonome, mi volas diri.

HILDE
Mi nomiĝas Hilde.

SOLNESS
(kiel antaŭe) Hilde? Ĉu?

HILDE
Ĉu vi tion ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi malbonkondutis.

SOLNESS
Ĉu ankaŭ tion mi faris?

HILDE
Sed tiam vi diris eta Hilde. Kaj tion mi ne ŝatis.

SOLNESS
Ĉu tion vi ne ŝatis, fraŭlino Hilde?

HILDE
Ne. Ne je tiu okazo. — Cetere — “princino Hilde” — Tio aspektos tre bone, mi opinias.

SOLNESS
Nu jes. Princino Hilde el — el —. Kiel do tiu reĝlando nomiĝus?

HILDE
Iŝŝ do! Mi ne volas aŭdi pli pri tiu stulta reĝlando. Mi volas havi iun tute alian, mi!

SOLNESS
(klinas sin malantaŭen en la seĝo, kaj daŭre rigardas ŝin) Ĉu ne estas strange —? Ju pli mi pensas pri tio nun, — estas por mi kvazaŭ mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por — hm —

HILDE
Por kio?

SOLNESS
Por memori ion — ion travivitan, kion aspekte mi forgesis. Sed neniam mi kaptis tion, kio ĝi estus.

HILDE
Vi devus fari nodon sur vian poŝtukon, konstruestro.

SOLNESS
Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.

HILDE
Nu ja, troviĝas ankaŭ tiaj troloj en la mondo.

SOLNESS
(ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun.

HILDE
(rigardas lin profunde) Ĉu estis bone?

SOLNESS
Ĉar mi sidis ĉi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al ĉio. (pli malrapide) Mi diru al vi, — mi komenciĝis fariĝi timema, — ege timema pro la junuloj.

HILDE
(blovas) Pa, — la junuloj, ĉu ili estas timigaj!

SOLNESS
Jes, ĝuste ili. Tial mi ŝlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu, ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!

HILDE
Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.

SOLNESS
Malfermi?

HILDE
Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.

SOLNESS
Ne, ne, ne! La junuloj, vidu — ili estas la venĝo. Ili venas fronte de la nova tempo. Kvazaŭ sub nova standardo.

HILDE
(ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko ĉe la buŝo) Ĉu vi povas uzi min por io, konstruestro?

SOLNESS
Jes, mi ja povas nun! Ĉar ŝajnas al mi ke ankaŭ vi venas — kvazaŭ sub nova standardo. Junulo kontraŭ junuloj do —!

(Doktoro Herdal envenas tra la antaŭĉambra pordo)

DOKTORO HERDAL
Nu, — ĉu vi daŭre sidas ĉi tie, vi kaj la fraŭlino?

SOLNESS
Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.

HILDE
Kaj novaĵojn kaj malnovaĵojn.

DOKTORO HERDAL
Ĉu vere?

HILDE
Ho, estis ege amuze. Ĉar konstruestro Solness — li havas tian bonegan memorkapablon, li. Ĉiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.

(Sinjorino Solness venas tra la pordo dekstre.)

SINJORINO SOLNESS
Nun, fraŭlino Wangel, la ĉambro estas preta por vi.

HILDE
Ho, kiel afabla vi estas al mi!

SOLNESS
(al la sinjorino) La infanĉambro?

SINJORINO SOLNESS
Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, ĉu ne?

SOLNESS
(kapsignas al Hilde) Hilde dormu en la infanĉambro, ŝi.

SINJORINO SOLNESS
(rigardas lin) Hilde?

SOLNESS
Jes, fraŭlino Wangel nomiĝas Hilde. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis infano.

SINJORINO SOLNESS
Ho, ĉu vi faris? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.

(Ŝi prenas la brakon de doktoro Herdal kaj iras dekstren)

(Dume Hilde kolektas siajn pakaĵojn)

HILDE
(mallaŭte kaj rapide al Solness) Ĉu estas vero, kion vi diris? Ĉu vi povas uzi min por io?

SOLNESS
(prenas ŝiajn aĵojn) Vi estas tiu, kiun mi plej kore sopiris.

HILDE
(rigardas lin per ĝoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho vi granda, ĝuinda mondo —!

SOLNESS
(ekscitite) Nu —?

HILDE
Tiel mi ja havas mian reĝlandon!

SOLNESS
(senvole) Hilde —!

HILDE
(denove kun la tremanta tiko ĉe la buŝo) Preskaŭ, — mi dirus.

(Ŝi eliras dekstren. Solness sekvas ŝin.)

DUA AKTO

(Bele meblita, pli malgranda salono ĉe konstruestro Solness. Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda angulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko. Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas frue antaŭtagmeze.)

(Konstruestro Solness sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de Ragnar malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. Sinjorino Solness paŝadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur seĝo apud la spegulo. Solness foje nerimarkite sekvas ŝin per la okuloj. Neniu el ili parolas.)

(Kaja Fosli silente venas tra la pordo maldekstre.)

SOLNESS
(turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, ĉu estas vi?

KAJA
Mi volis nur informi, ke mi venis.

SOLNESS
Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li?

KAJA
Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li volus veni por scii —

SOLNESS
Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ?

KAJA
Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon.

SOLNESS
Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.

KAJA
Jes. (haltas ĉe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li venos?

SOLNESS
Ne, — mi ne scias pri io preciza.

(Kaja eliras maldekstre)

(Solness daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.)

SINJORINO SOLNESS
(ĉe la plantoj) Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos.

SOLNESS
(ekrigardas ŝin) Ankaŭ li? Kiu krom li?

SINJORINO SOLNESS
(ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun ankaŭ li, Halvard. Vi vidos.

SOLNESS
Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni?

SINJORINO SOLNESS
Jes, mi ja devus fari. (Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.)

SOLNESS
(laŭte, super la desegnaĵoj) Ĉu ŝi daŭre dormas?

SINJORINO SOLNESS
(rigardas lin) Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas?

SOLNESS
(indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi.

SINJORINO SOLNESS
Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe.

SOLNESS
Nu, ŝi faris?

SINJORINO SOLNESS
Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn. (Ŝi iras antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.)

SOLNESS
(post mallonga paŭzo) Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto, Aline.

SINJORINO SOLNESS
Jes, efektive.

SOLNESS
Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena.

SINJORINO SOLNESS
Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.

SOLNESS
(fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi tion vidos, Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli facile vivi. — Precipe por vi.

SINJORINO SOLNESS
(ekrigardas lin) De nun?

SOLNESS
Jes, kredu min, Aline —

SINJORINO SOLNESS
Ĉu vi aludas, — ĉar ŝi venis al ni?

SOLNESS
(regas sin) Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la novan domon.

SINJORINO SOLNESS
(prenas la supervestaĵojn) Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam fariĝos pli bone?

SOLNESS
Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ vi tion kredas?

SINJORINO SOLNESS
Mi tute nenion kredas pri la nova domo.

SOLNESS
(malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin. (Li volas helpi ŝin pri la vestaĵoj.)

SINJORINO SOLNESS
(evitante) Funde vi faras tro multe por mi.

SOLNESS
(iom ekscitite) Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne toleras aŭdi tiaĵon de vi!

SINJORINO SOLNESS
Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.

SOLNESS
Sed mi havas opinion mian. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por vi en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, — bone por mi —!

SOLNESS
(vigle) Jes! Jes! Fidu nur tion! Ĉar tie, vidu, — tie estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra —

SINJORINO SOLNESS
Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis — ĉio.

SOLNESS
(mallaŭte) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, tiu.

SINJORINO SOLNESS
(ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, — por mi vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!

SOLNESS
(paŝadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio ĉi.

SINJORINO SOLNESS
Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la temon —

SOLNESS
(abrupte haltas kaj rigardas ŝin) Ĉu mi? Kial mi tion farus? Evitas?

SINJORINO SOLNESS
Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas.

SOLNESS
(kun surprizitaj okuloj) Vin! Ĉu estas vi, — vi mem, pri kiu vi parolas, Aline!

SINJORINO SOLNESS
Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne?

SOLNESS
(nevole al si mem) Ankaŭ tio!

SINJORINO SOLNESS
Ĉar pri la malnova domo, — pri ĝi devis esti kiel estis. Granda Dio, — kiam unue la akcidento okazis, —

SOLNESS
Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras.

SINJORINO SOLNESS
Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas tio! Tio, tio, tio!

SOLNESS
(impete) Pri ĝi ne pensu, Aline!

SINJORINO SOLNESS
Jes, ĝuste pri tio mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi neniam permesiĝas pardoni min mem —!

SOLNESS
(ekkrie) Vin mem —

SINJORINO SOLNESS
Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi. (tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard!

SOLNESS
(mallaŭte, skuita, proksimiĝas) Aline, — promesu al mi, ke vi neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion!

SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn —

SOLNESS
(premas la manojn kaj paŝadas sur la planko) Ho, estas malesperige! Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon!

SINJORINO SOLNESS
Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard.

SOLNESS
Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en tio, ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS
Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome. Jene kiel ĉi tie.

SOLNESS
(impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi!

SINJORINO SOLNESS
Ne, al tio vi devas mem respondi.

SOLNESS
(ekrigardas ŝin suspekteme) Kion vi aludas per tio, Aline?

SINJORINO SOLNESS
Kion mi aludas?

SOLNESS
Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun subpenson.

SINJORINO SOLNESS
Ne, pri tio mi povas certigi vin —

SOLNESS
(proksimiĝas) Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion!

SINJORINO SOLNESS
Sed kio do? Kio?

SOLNESS
(starigas sin antaŭ ŝin) Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?

SINJORINO SOLNESS
Mi, vi diras! Ĉu mi faras!

SOLNESS
(ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan edzon en la domo por kiu peni —

SINJORINO SOLNESS
(timigite) Malsana? Ĉu vi estas malsana, Halvard, —

SOLNESS
(ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al vi plaĉas.

SINJORINO SOLNESS
(palpas por la seĝdorso kaj eksidas) Halvard, — je Dio en la ĉielo —!

SOLNESS
Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri mi.

(Li iras tien kaj reen sur la planko. Sinjorino Solness timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.)

SOLNESS
(trankvile) Funde mankas al mi nenio.

SINJORINO SOLNESS
Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi?

SOLNESS
Estas tio, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura ŝuldoŝarĝo —

SINJORINO SOLNESS
Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard!

SOLNESS
(mallaŭte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi, — al vi, Aline.

SINJORINO SOLNESS
(ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere tuj.

SOLNESS
Sed ne estas iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo kuŝanta sur mi.

SINJORINO SOLNESS
Kulpo al mi?

SOLNESS
Pleje al vi.

SINJORINO SOLNESS
Do vi — tamen estas malsana, Halvard.

SOLNESS
(peze) Do eble estas. Aŭ io tia. (rigardas al la pordo dekstre, kiu malfermiĝas) Nu! Nun lumiĝas.

(Hilde Wangel envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La juprando estas mallevita.)

HILDE
Bonan matenon, konstruestro!

SOLNESS
(kapsignas) Vi dormis bone?

HILDE
Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min — kvazaŭ princino!

SOLNESS
(ridetas iomete) Efektive ĝuinde.

HILDE
Efektive.

SOLNESS
Kaj eble ankaŭ sonĝis?

HILDE
Jes, jes. Sed tio estis terura.

SOLNESS
Ĉu?

HILDE
Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu vi neniam sonĝas ion tian?

SOLNESS
Nu jes, — foje —

HILDE
Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas.

SOLNESS
Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi.

HILDE
Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?

SOLNESS
Jes, tiel alte kiel eblas.

HILDE
Ankaŭ mi faras.

SINJORINO SOLNESS
(prenas la sunŝirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard. (al Hilde) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.

HILDE
(volas ĵeti sin al ŝia kolo) Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla —

SINJORINO SOLNESS
(deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. Kaj tial mi volonte faras.

HILDE
(ĉagrenita, pintigas la buŝon) Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi nun ordigis la vestaĵojn. Aŭ ĉu mi eble ne povas?

SINJORINO SOLNESS
Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.

HILDE
(blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.

SOLNESS
(en kaŝita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke ankaŭ vi estas freneza, vi komprenu.

HILDE
Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo?

SOLNESS
(montras al sia frunto) Jen vi vidas almenaŭ unu tian.

HILDE
Vi, — konstruestro?

SINJORINO SOLNESS
Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard!

SOLNESS
Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion?

HILDE
Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu sola rilato.

SOLNESS
Nu, ĉu vi tion aŭdas, Aline?

SINJORINO SOLNESS
Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel?

HILDE
Ne, tion mi ne diras.

SOLNESS
Ho jes, diru!

HILDE
Ho ne, dankon, — tiel freneza mi ne estas.

SINJORINO SOLNESS
Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros, Halvard.

SOLNESS
Nu, — Ĉu vi tion kredas?

SINJORINO SOLNESS
Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis infano, — vi ja rakontas.

(Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.)

HILDE
(iom poste) Via edzino tute ne ŝatas min, ĉu?

SOLNESS
Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi?

HILDE
Ĉu vi mem tion ne rimarkis?

SOLNESS
(eviteme) Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn.

HILDE
Ĉu ankaŭ tia?

SOLNESS
Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona —

HILDE
(senpacienca) Sed se ŝi tia estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri devo!

SOLNESS
Pri devo?

HILDE
Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar estas ŝia devo, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan vorton!

SOLNESS
Kial ne?

HILDE
Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo — devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas?

SOLNESS
Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio.

HILDE
Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas, — kial ŝi do dirus tiaĵon?

SOLNESS
Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta?

HILDE
Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj kora, vi komprenu.

SOLNESS
(rigardas ŝin) Ĉu estas tiel, ke vi tion preferas?

HILDE
Jes, ĝuste tiel. (paŝadas sur la planko, haltas apud la libroŝranko kaj rigardas la librojn)

HILDE
Vi havas tre multajn librojn.

SOLNESS
Ho, mi ja akiris kelkajn.

HILDE
Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn?

SOLNESS
Pli frue mi provis. Ĉu vi legas?

HILDE
Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la kuntekston.

SOLNESS
Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi.

(Hilde iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas)

HILDE
Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi?

SOLNESS
Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.

HILDE
Unu, kiun vi mem instruis?

SOLNESS
Nu ja, li lernis iom ankaŭ de mi.

HILDE
(eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnaĵon) Ĉu ne?

SOLNESS
Ne malbona. Por mia bezono —

HILDE
Ho jes! Li certe estas ege lerta.

SOLNESS
Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj?

HILDE
Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de vi, tiam —

SOLNESS
Ho, pro tio —. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de mi. Kaj same mallertaj ili estas.

HILDE
(rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, eĉ se mi mortus, mi ne komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.

SOLNESS
Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta?

HILDE
Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj —

SOLNESS
(ekmiras) Nu? Kaj kial ne?

HILDE
(ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Iŝŝ, ne do, konstruestro! Al kio tio celus! Neniu alia ol vi rajtus konstrui. Vi estus la sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias.

SOLNESS
(senpere) Hilde —!

HILDE
Nu?

SOLNESS
Kiel vi venis al tia ideo?

HILDE
Ĉu vi trovas tion ĉi malĝuste pensita de mi?

SOLNESS
Ne, tial ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.

HILDE
Nu kion?

SOLNESS
Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama ideo.

HILDE
Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi.

SOLNESS
(rigardas ŝin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis.

HILDE
Ne, tute ne.

SOLNESS
Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel en unu rilato —?

HILDE
Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.

SOLNESS
Pri kio alia?

HILDE
Povas esti indiferente por vi, konstruestro.

SOLNESS
(paŝadas sur la planko) Jes, jes, — kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi.

HILDE
(proksimiĝas) Kio estas?

SOLNESS
Jen vidu, — tie en la ĝardeno —?

HILDE
Jes?

SOLNESS
(montras eksteren) Ĝuste trans tiu ŝtonejo —?

HILDE
La nova domo vi aludas?

SOLNESS
Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita.

HILDE
Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi.

SOLNESS
La skafaldo ankoraŭ staras.

HILDE
Ĉu tiu estas via nova domo?

SOLNESS
Jes.

HILDE
(rigardas lin) Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en tiu domo?

SOLNESS
Tri, kiel ĉi tie.

HILDE
Kaj neniuj infanoj.

SOLNESS
Eĉ ne venos.

HILDE
(kun duona rido) Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —!

SOLNESS
Ke —?

HILDE
Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza.

SOLNESS
Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis?

HILDE
Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis.

SOLNESS
(mallaŭtigas la voĉon) Ni havis infanojn, — Aline kaj mi.

HILDE
(rigardas lin intense) Ĉu vi —!

SOLNESS
Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj.

HILDE
Dunaskitoj do.

SOLNESS
Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj.

HILDE
(atenteme) Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu havas?

SOLNESS
(en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ apenaŭ tiom longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli!

HILDE
Ĉu tion vi ne povas — eĉ ne kun ŝi?

SOLNESS
Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi volas kaj devas. (peze) Kaj ankaŭ ne pri multaj aliaj aferoj.

HILDE
(mallaŭte) Ĉu nur tion vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min?

SOLNESS
Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu scias — (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj.

(Hilde eksidas en la sofoangulon)

SOLNESS
(tiras seĝon pli proksimen) Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi?

HILDE
Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin.

SOLNESS
(eksidas) Kaj mi ĉion diros al vi.

HILDE
Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj!

SOLNESS
(montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, — kie vi nun vidas la novan domon —

HILDE
Jes?

SOLNESS
— jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon.

HILDE
Ĉu estis turo ankaŭ sur tiu domo?

SOLNESS
Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca interne.

HILDE
Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon?

SOLNESS
Ne. Ĝi forbrulis por ni.

HILDE
Ĉio?

SOLNESS
Jes.

HILDE
Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio?

SOLNESS
Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro —

HILDE
Nu, sed —?

SOLNESS
Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn —

HILDE
La kompatindajn dunaskitojn, jes.

SOLNESS
Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble.

HILDE
Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.

SOLNESS
Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro —

HILDE
(intense) Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis!

SOLNESS
Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo —

HILDE
Nu, sed kio do —?

SOLNESS
La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la etulojn.

HILDE
Tion ili do ne eltenis?

SOLNESS
Jes, ili eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj tiu influis la lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili — ho!

HILDE
Tion ili ne transvivis?

SOLNESS
Ne, tion ili ne transvivis. Estis tio, kio forprenis ilin de ni.

HILDE
Certe estis terure por vi.

SOLNESS
Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo! (abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte konstruis preĝejojn.

HILDE
Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni?

SOLNESS
Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu turo staris finita.

HILDE
Tion ankaŭ mi scias.

SOLNESS
Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn nek preĝejturojn.

HILDE
(kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi.

SOLNESS
Hejmojn por homoj, Hilde.

HILDE
Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.

SOLNESS
Jes, prefere tion. (ŝanĝas al pli facila tono) Jes, vidu, — kiel mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel konstruestro do.

HILDE
Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?

SOLNESS
Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe elpensis mem.

HILDE
Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.

SOLNESS
Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en grundojn por vilaoj. Kaj tie mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem deziris. Kaj sekve iris por mi glate.

HILDE
(rigardas lin esplore) Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna stato.

SOLNESS
(sombre) Feliĉa? Ĉu ankaŭ vi tion diras? Kiel ĉiuj aliaj.

HILDE
Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du infanetoj, vi —

SOLNESS
(malrapide) La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin, Hilde.

HILDE
(iom necerta) Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe poste?

SOLNESS
(rigardas ŝin firme, sen respondi) Feliĉa viro, vi diris —

HILDE
Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen?

SOLNESS
(daŭre rigardas ŝin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm —

HILDE
Nu ja!

SOLNESS
Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis?

HILDE
(pripensas vane) Ne. Kiu penso tiu estus?

SOLNESS
(kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja sento, ke estas ege feliĉa afero tio, ekzisti en la mondo. Kaj precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj malgrandaj rilatoj.

HILDE
(vigle) Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi povas fari tiajn belegajn hejmojn?

SOLNESS
La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por atingi.

HILDE
Sed ĉu trans tio do tute neeblas pasi?

SOLNESS
Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, — por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino.

HILDE
(zorgeme) Sed ĉu vi tion do devis? Por ĉiam, vi diras?

SOLNESS
(kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj babiladas. (elspiras peze) Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne estis pli malmultekoste havebla, Hilde.

HILDE
(kiel antaŭe) Sed ĉu ne eblas, ke tio pliboniĝos?

SOLNESS
Neniam. Neniam. Ankaŭ tio estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta malsano de Aline.

HILDE
(rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi daŭre konstruas tiujn infanĉambretojn.

SOLNESS
(serioze) Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi kvazaŭ allogas kaj vokas vin?

HILDE
(pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Ĉu ankaŭ vi tiel sentas?

SOLNESS
Jes, mi tiel sentas.

HILDE
Do estas — iomete trolo ankaŭ en vi?

SOLNESS
Kial trolo?

HILDE
Kiel vi do volas nomi tiaĵon?

SOLNESS
(ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed ĉu mi ne devas fariĝi trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En ĉio!

HILDE
Kiel?

SOLNESS
(mallaŭte, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en hejmeco, — ankaŭ en grandanimo — (pugnigas la manojn) Ho, ĉu ne estas terure imagi al si —!

HILDE
Kio do estas tiel terura?

SOLNESS
Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu jenon, Hilde! Tiun prezon mia artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam denove!

HILDE
(ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri — pri ŝi.

SOLNESS
Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline — ŝi havis sian vivotaskon, ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian. (la voĉo tremas) Sed ŝia vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, — por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi.

HILDE
Ŝi! Por konstrui?

SOLNESS
(skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri kiuj mi, okupiĝas —

HILDE
Nu, pri kio do?

SOLNESS
(mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj. Tio ĉi estis por kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata — kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj post fajro.

HILDE
Jes, sed tamen se tiel estus —?

SOLNESS
Estas tiel! Estas tiel! Mi scias.

HILDE
Nu, sed vi almenaŭ ne estas kulpa pri tio.

SOLNESS
(fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, tiu estas la granda, terura demando. Tiu estas la dubo, kiu mordadas min — nokton kaj tagon.

HILDE
Tiu ĉi!

SOLNESS
Jes, supozu nun — ke mi kulpus. Iel.

HILDE
Vi! Pri la fajro!

SOLNESS
Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa.

HILDE
(rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja tamen — tamen estas malsana.

SOLNESS
Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en tiu rilato.

(Ragnar Brovik singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.)

(Hilde iras antaŭen sur la planko.)

RAGNAR
(kiam li vidas Hilde) Ho — Pardonu, sinjoro Solness — (Li volas retiri sin.)

SOLNESS
Ne, ne, restu. Por ke estu farite.

RAGNAR
Ho jes, — se tio eblus!

SOLNESS
Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas.

RAGNAR
Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antaŭ ol li —

SOLNESS
(impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj!

RAGNAR
Ĉu vi rigardis ilin?

SOLNESS
Jes, — mi faris.

RAGNAR
Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ mi ne taŭgas?

SOLNESS
(eviteme) Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui.

RAGNAR
Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi promesis al li. — Ĉu mi diru tion al patro — antaŭ ol li mortos.

SOLNESS
(korsuferas) Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne povas alie agi ol mi faras, Ragnar!

RAGNAR
Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn?

SOLNESS
Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo.

RAGNAR
(iras tien) Dankon.

HILDE
(metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.

SOLNESS
Kial?

HILDE
Jes, ĉar ankaŭ mi volas rigardi ilin.

SOLNESS
Sed vi ja — (al Ragnar) Do, lasu ilin kuŝi.

RAGNAR
Bonvole.

SOLNESS
Kaj iru nun hejmen al via patro.

RAGNAR
Jes, mi do faru.

SOLNESS
(kvazaŭ malespere) Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne povas! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne devas!

RAGNAR
Ne, ne. Pardonu — (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la angulo.)

(Hilde eksidas sur seĝon apud la spegulo.)

HILDE
(kolere rigardas al Solness) Jeno estis tre malbona de vi.

SOLNESS
Ĉu ankaŭ vi tion trovas?

HILDE
Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele.

SOLNESS
Ho, vi ne komprenas kiel estas por mi.

HILDE
Tamen —. Vi ne devus esti tia.

SOLNESS
Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur mi kiu rajtus konstrui.

HILDE
Tiaĵon mi povas diri. Sed vi ne devas.

SOLNESS
Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion.

HILDE
Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila.

SOLNESS
Kaj per mia anima paco aldone.

HILDE
(ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! — Kompatinda konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke —

SOLNESS
(kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos komikaĵon.

HILDE
(streĉita, eksidas) Nu jes?

SOLNESS
Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur pri fendeto en kamentubo, komprenu.

HILDE
Nenio alia?

SOLNESS
Ne, ne komence.

(Li translokigas sian seĝon pli proksimen al Hilde kaj eksidas.)

HILDE
(senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!

SOLNESS
Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis. Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por scii, ĉu ĝi daŭre tie estas.

HILDE
Kaj ĝi estis?

SOLNESS
Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi.

HILDE
Kaj vi nenion diris?

SOLNESS
Ne, mi ne faris.

HILDE
Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo?

SOLNESS
Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis. Morgaŭ. Neniam fariĝis.

HILDE
Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!

SOLNESS
Ĉar mi pensadis. (malrapide kaj mallaŭte) Per tiu eta nigra fendo en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro.

HILDE
(rigardas antaŭ si) Certe estis streĉe.

SOLNESS
Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo. Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn —

HILDE
Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon?

SOLNESS
Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi envenus.

HILDE
Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi.

SOLNESS
Ŝi estas. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon.

HILDE
Nur la fumon?

SOLNESS
Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi deziris ke okazu, komprenu.

HILDE
Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus!

SOLNESS
Jes, vi diras, Hilde.

HILDE
Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?

SOLNESS
Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro.

HILDE
Nu kio!

SOLNESS
Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, — en tute alia parto de la domo.

HILDE
Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!

SOLNESS
Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?

HILDE
Jes, se vi nur parolos prudente, —

SOLNESS
Mi provos. (li lokigas sian seĝon pli proksimen)

HILDE
Do, ekparolu, konstruestro.

SOLNESS
(konfidence) Ĉu ne ankaŭ vi tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon deziri ion, avidi ion, voli ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble — ke fine ili devas tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas?

HILDE
(kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se tiel estas, ni iam vidos — ĉu mi apartenas al tiuj selektitaj.

SOLNESS
Ne estas la memo sola, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, — la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas.

HILDE
Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?

SOLNESS
Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.

HILDE
Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus dezirinta?

SOLNESS
Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta tiel oportune por li. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro tio, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion ŝi arde volis.

HILDE
Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial —

SOLNESS
Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis mi! Kaj ili venis kaj cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas tio, kion homoj nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn por kovri mian vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, — neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas.

HILDE
(rigardas lin atente) Vi estas malsana, konstruestro. Tre malsana, mi inklinas kredi.

SOLNESS
Diru freneza. Ĉar tion vi ja pensas.

HILDE
Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.

SOLNESS
Kio do? Eldiru!

HILDE
Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana konscienco.

SOLNESS
Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio?

HILDE
Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.

SOLNESS
(grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas demandi?

HILDE
En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere fortika.

SOLNESS
Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu vi havas fortikan konsciencon?

HILDE
Mi opinias ke jes. Mi ne rimarkis ion alian.

SOLNESS
Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas.

HILDE
(kun trema tirado ĉe la buŝo) Ho, ne estis tiel facile forlasi patron, kiun mi ege amas.

SOLNESS
Ho ĉu! Por monato aŭ du —

HILDE
Mi eble neniam plu revenos hejmen.

SOLNESS
Neniam? Kial vi do forlasis lin?

HILDE
(duone serioze, duone ŝerce) Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek jaroj pasis?

SOLNESS
Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu?

HILDE
(tute serioze) Estis tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi tien. Eĉ logis kaj tiris min.

SOLNESS
(vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas tio, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, — ĉu vole, ĉu senvole.

HILDE
Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro.

SOLNESS
(paŝadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la mondo, kiujn oni ne vidas, Hilde!

HILDE
Ankaŭ diabloj?

SOLNESS
(haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la nigreharaj, kiuj kaptas onin! (paŝadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile!

HILDE
(sekvas lin per la okuloj) Aŭ se oni havus fortan, ege sanan konsciencon. Tian ke oni kuraĝus fari, kion oni plej arde volus.

SOLNESS
(haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same malfortuloj kiel mi en tiu rilato.

HILDE
Povas ja esti.

SOLNESS
(apogas sin al la tablo) En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj malnovaj sagaoj?

HILDE
Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi —

SOLNESS
En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn —

HILDE
Kaj rabis virinojn —

SOLNESS
— kaj tenis ilin ĉe si —

HILDE
— kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj —

SOLNESS
— kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj.

HILDE
(rigardas antaŭen kun duone vualita okulo) Ŝajnas al mi, ke tio estus incite.

SOLNESS
(kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes?

HILDE
Fariĝi rabata.

SOLNESS
(rigardas ŝin momenton) Nu, tiel.

HILDE
(kvazaŭ interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, konstruestro?

SOLNESS
Jes, ĉar tiuj uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde?

HILDE
Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.

SOLNESS
Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere?

HILDE
Kial ne?

SOLNESS
Vivi kune — libervole kun tia perfortulo?

HILDE
Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, —

SOLNESS
Ĉu eblus ami tian ulon?

HILDE
Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.

SOLNESS
(rigardas ŝin penseme) Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu regas tion.

HILDE
(kun duona rido) Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn vi tiel bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.

SOLNESS
(varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi, Hilde.

HILDE
Por mi ili jam elektis. Por ĉiam.

SOLNESS
(rigardas ŝin profunde) Hilde, — vi estas kiel sovaĝa arbarbirdo.

HILDE
Tio ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj.

SOLNESS
Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.

HILDE
Pli ĝuste tio — eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo! Kial mi ne irus rabe, ankaŭ mi? Preni la predon, kiu min logas? Se mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin.

SOLNESS
Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas?

HILDE
Jes, mi ja estas tia stranga birdo.

SOLNESS
Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo.

HILDE
Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? Tiel interne?

SOLNESS
(mallaŭte kaj malrapide) Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion farinta.

HILDE
Kion vi volis pri mi?

SOLNESS
Vi estas la juneco, Hilde.

HILDE
(ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas?

SOLNESS
(kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.

(Hilde ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon de Ragnar.)

HILDE
(etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnaĵoj —

SOLNESS
(abrupte, rifuzante) Formetu tiujn aĵojn! M