Daŭripova nutrado: konversacio kun d-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021

 70 total views,  5 views today

Parto 1 de 2

D-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted faras la ĉefprezenton ĉe Accelerating the End of Hunger and Malnutrition – A Global Event [Akcelado de la fino de malsatego kaj subnutrado – tutmonda evento], la 29-an de novembro 2018 en Bankoko, Tajlando. Foto de Amanda Mustard por FAO / IFPRI ĉe Flickr,  CC BY-NC-ND 2.0.

La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas diverslingvaj kaj estas indikitaj per lingvokodo,
[eo] por Esperanto, [en] por la angla, [fr] por la franca.

La 11-an de majo, d-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, dana nutrosciencisto naskiĝinta en Trinidado kaj Tobago [eo], estis nomumita gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021, kiel agnosko por siaj 40 jaroj da pionira laboro por plibonigi la sanon de homoj en la Tutmonda Sudo [en.wikipedia].

La fondumo, kiu ĉiujare donas la prestiĝan premion, estis fondita en 1986 de d-ro Norman Borlaug, “patro de la Verda Revolucio”, premiito de la Nobel-premio pri paco en 1970.  La Monda Premio pri Nutrado [fr.wikipedia], taksita je 250 000 usonaj dolaroj [ĉ. 212 000 €], estas aljuĝita al individuoj, kiuj trovas manierojn daŭripove plibonigi la nutraĵproviantadon.

D-ro Haraksingh Thilsted estis elektita pro sia “pionira esplorado, kompreno kaj gravaj novigoj por kompreni kaj antaŭenigi la gravecon de akva manĝaĵo”. Kreante “holismajn, manĝosentemajn alirojn al la akvokulturo” kune kun sia reto de internaciaj partneroj, d-ro Haraksingh Thilsted povis plibonigi la dietojn de milionoj da vundeblaj homoj ĉirkaŭ la mondo kaj sekurigi iliajn vivrimedojn per pli rezistaj ekosistemoj.

En la 1980-aj jaroj, la jardeko en kiu fondiĝis la World Food Prize Foundation [Fondumo de la Monda Premio pri Nutrado], d-ro Haraksingh Thilsted, tiutempe laboranta ĉe la Internacia Centro por Diareaj Esploroj kaj Malsanoj en Dako, Bangladeŝo [eo], estis profunde trafita de la granda nombro da infanoj suferantaj de subnutrado. Ŝi decidis klopodi plibonigi la nutran valoron de ilia dieto per nutra sistemo, kiu uzis indiĝenajn fiŝetojn kiel bazan manĝaĵon. Ŝia ideo rapide fariĝis movado: homoj komencis kultivi fiŝetojn loke kaj malmultekoste. Ĉi tio ŝanĝis la dieton kaj vivrimedojn de malriĉaj komunumoj en Azio kaj Afriko, kie nutraĵa nesekureco estis zorgiga.

En ĉi tiu duparta intervjuo (la dua parto legeblas ĉi tie), d-ro Haraksingh Thilsted parolis kun mi retpoŝte pri sia pasio por nutrado kaj la multaj homoj, kiujn ŝi povis helpi.

Janine Mendes-Franco (JMF): Pri kiu parto de via vojaĝo vi plej kontentas, kaj kiun efikon la premio havos sur vian laboron?

Dr. Shakuntala Haraksingh Thilsted (SHT): Being able to work with communities, mothers and children and knowing that my work can have a positive impact on their lives. Working with younger researchers and students and being able to [impart] knowledge to them, which they can carry further in their work and benefit communities. I hope that getting this award will give me a platform to change the way we look at [and] work with food systems—moving the narrative from ‘just feeding’ to ‘nourishing.’ Also, getting this award I hope will inspire young people, [especially] young women, to study science and take up a career in food and nutrition.

D-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted (SHT): Povi labori kun komunumoj, patrinoj kaj infanoj kaj scii, ke mia laboro povas havi pozitivan efikon sur iliajn vivojn. Labori kun pli junaj esploristoj kaj studentoj kaj povi transdoni sciojn, kiuj povas antaŭenigi ilian laboron kaj profitigi komunumojn. Mi esperas, ke ĉi tiu premio donas al mi platformon por ŝanĝi kiel ni rigardas kaj laboras kun nutraĵaj sistemoj, kaj por ŝanĝi la rakonton de “doni kutiman manĝaĵon” al “doni nutran manĝaĵon”. Krome, mi esperas, ke ĉi tiu premio inspiros gejunulojn, precipe virinojn, elekti sciencajn studojn kaj fari karierojn pri nutrado kaj sano.

JMF: Kio igis vin repensi pri kiel amase nutri homojn ?

SHT: Working with severely malnourished children and their mothers [in Bangladesh], I witnessed first-hand the power of diverse, nutritious foods in keeping people well-nourished and healthy. This can be done sustainably, through employing very many pathways […] producing diverse foods; paying attention to quantity as well as quality, nutritional quality and food safety; consuming sufficient [food], not excess; greatly reducing food waste and loss.

SHT:   Laborante kun severe subnutrataj infanoj kaj iliaj patrinoj [en Bangladeŝo], mi vidis rekte la potencon de diversaj kaj nutraj manĝaĵoj por teni homojn bone nutrataj kaj sanaj. Ĉi tio povas esti farata en daŭripova maniero, multmaniere […] per produktado de diversaj nutraĵoj; priatento al kaj la kvanto kaj la kvalito, manĝokvalito kaj nutraĵa sekureco; konsumado de sufiĉe [da manĝaĵoj], ne tro; signifa reduktado de manĝorubo [eo] kaj manĝoperdoj.

D-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021 por sia pionira scienca laboro por fari akvajn nutrosistemojn integra parto de daŭripova agrikulturo, mildigi malsategon, subteni vivrimedojn kaj pliigi ĝeneralan resiliencon [eo]. Foto donita de d-ro Haraksingh Thilsted, uzata kun permeso.

JMF: Kiel viaj karibaj radikoj influis vian pensadon pri la problemo pri nutraĵa sekureco? Kial vi rigardis al la maro dum plej multaj homoj pensas, ke nutraĵoj kreskas surtere?

SHT: Growing up in Trinidad and in a home in which my grandmother ruled the kitchen, I did not think of the issue of some people facing food insecurity. My grandmother instilled in us the value of healthy food for good brain—[including] fish—and for being strong. Working in Bangladesh, the most nutritious food in the diet, small fish, comes from water. The sea is not the only source of aquatic foods. Inland waters—lakes, rivers, seasonal water bodies, floodplains—are extremely important sources of diverse aquatic foods [like] animals, plants, seaweed. Two-thirds of the planet is covered by water, so we must make use of this potential for harvesting and growing diverse, nutritious foods, sustainably.

SHT: Kreskante en Trinidado, en domo, kie mia avino respondecis pri la kuirejo, mi ne pensis pri la problemo, ke iuj homoj ne havas nutraĵan sekurecon. Mia avino instruis al ni la valoron de sanaj manĝaĵoj, kiel fiŝoj, por bona cerbo kaj por esti forta. En Bangladeŝo, la plej nutra manĝaĵo en la dieto, fiŝetoj, devenas de la akvo. La maro ne estas la sola fonto de akva nutraĵo. Enlandaj akvoj – riveroj, laŭsezonaj akvoamasoj, inundareoj – estas tre gravaj fontoj de diversaj specoj de akva nutrado kiel akvaj organismoj kiel bestoj, plantoj kaj algoj. Du trionoj de la planedo konsistas el akvo. Do ni devas utiligi ĉi tiun potencialon por daŭripove rikolti kaj kultivi diversajn kaj nutrajn manĝaĵojn.

JMF: Ĉu gravas, ke vi estas ina sciencisto, la unua virino de azia deveno kaj la unua el Karibio, kiu ricevis ĉi tiun premion?

SHT: Yes; it matters to show to young people, from all backgrounds and countries, that there are opportunities. Studying hard, working hard, and learning from/listening to others are good habits to develop. I do hope that getting this award will show young women that a career in food and nutrition can be exciting and rewarding.

SHT:  Jes, gravas montri al gejunuloj el diversaj medioj kaj el ĉiuj landoj, ke ekzistas ŝancoj. Lerni forte kaj labori forte kaj lerni aŭskultante aliajn estas bonaj kutimoj, kiujn oni povas disvolvi. Mi esperas, ke mia ricevo de ĉi tiu premio montras al junaj virinoj, ke karieroj en la nutraĵa kaj nutra industrioj povas esti ekscitaj kaj rekompencaj.

JMF: Ĉu vi povas klarigi la diferencon inter doni manĝaĵojn kaj nutri, kaj kion tio signifas por daŭripova nutraĵa sekureco?

SHT: In the past […] famine and food shortage [were] many times not related to a lack of food, but to power, distribution, trade, war, water scarcity, and pests. People were taken up with not being hungry, filling their stomachs. So just ‘quantity’ was the goal; now we know that we [must] think of nutritional quality and food safety. Today, many people are eating too much of staple foods—rice, wheat, maize, oil, meats—with […] very little fruits, vegetables and aquatic foods [which are] the source of vitamins, minerals and essential fatty acids. So people can be overweight and at the same time be suffering from ‘hidden hunger’: lack of vitamins and minerals. A well-nourished woman gives birth to a well-nourished child who grows up to do well in school, work well, is healthy, and thereby contributes to national development, inter-generationally.

SHT: En la pasinteco, malsatego kaj manko de manĝaĵoj ofte ne rilatis al nesufiĉo de manĝaĵoj, sed al povo, distribuo, komerco, milito, akvomankoj kaj plagoj. La homoj certigis ke ili ne malsatu, plenigante siajn stomakojn. La celo estis simple “kvanto”. Ni nun scias, ke ni devas pensi pri manĝaĵa kvalito kaj nutraĵa sekureco. Hodiaŭ multaj homoj manĝas tro da bazaj manĝaĵoj, kiel rizo, tritiko, maizo, oleo, viando, kun […] tro malmultaj fruktoj, legomoj kaj akvaj manĝaĵoj, kiuj estas fonto de vitaminoj, mineraloj kaj esencaj grasacidoj [eo]. Homoj do povas esti superpezaj kaj samtempe suferi de “kaŝita malsato”: manko de vitaminoj kaj mineraloj. Bone nutrata virino naskas bone nutratan infanon, kiu kreskas kaj bone fartas en lernejo, bone laboras.

JMF: Kiam vi unue rimarkis, ke per ĉi tiu ŝanĝo, via laboro ŝanĝis la vivon de homoj?

SHT: In Bangladesh, in the 1990s, mothers [would] tell me about their health and that of their children when they ate small fish and vegetables and fed these foods to their young children. I would hear the same feedback in the other countries where I worked: Cambodia, Nepal, India, Malawi, Zambia.

SHT:  En Bangladeŝo en la 1990-aj jaroj, patrinoj rakontis al mi pri sia sano kaj tiu de siaj infanoj, kiam ili manĝis legomojn kaj malgrandajn fiŝojn, kaj donis ilin al siaj infanoj. Mi aŭdis la samon de virinoj en la aliaj landoj, kie mi laboris: Kamboĝo, Nepalo, Barato, Malavio, Zambio.

En la dua parto, d-ro Haraksingh Thilsted parolas pri plurkulturo en lagetoj, la graveco de biologia diverseco [eo], la efiko de klimata ŝanĝo [eo], kaj la rolo, kiun registaroj kaj fortaj politikaj kadroj ludas en nutraĵa sekureco.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.