Dum la celebrado de Eid ul-Fitr, enrigardo en la islaman ĉeeston en Karibio

 55 total views,  1 views today

Eid estas islama celebrado de kuniĝo

Poŝtmarko montras moskeon en Trinidado kaj Tobago [eo], kun la bildo de Reĝino Elizabeto la 2-a. Foto de Mark Morgan en Flickr, CC BY 2.0.

Ekde memorantoj de Korano (hafiz) de Barbado kaj religiaj radioprogramoj de Gujano [eo], al subĉielaj, socie distancataj kursoj pri la araba en Trinidado kaj Tobago, islamanoj kaj iliaj religiaj praktikoj estis parto de la regiona pejzaĝo ekde kiam la unuaj kontraktligitaj laboristoj estis alportitaj de Barato [eo] antaŭ preskaŭ 200 jaroj – kaj eĉ pli frue.

Unu el la plej gravaj islamaj praktikoj estas la sankta monato de Ramadano [eo[. Por la preskaŭ duonmiliono da islamanoj disigitaj en la kariba insularo, kiuj preĝas en pli ol 400 masjids (moskeoj), Ramadano estas markita ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro de fastado, preĝado, engaĝado kun aliaj komunumoj, kaj memorado pri la konekto kun la tutmonda islamanaro.

La celebrado de Eid ul-Fitr okazis en 2021 la 13-an de majo, markante la finon de la tradicia monato de kontemplado por praktikantoj de islamo. Dum kelkaj nuntempaj islamanoj uzas teknologion por antaŭdiri la ascendon de la nova, kreskanta luno, kiu markas la komencon de Ramadano, multaj en Karibio [eo] ankoraŭ sekvas la tradicion rigardi la ĉielon por serĉi la kreskantan lunon, ofte sidante surplaĝe kaj atendante, ke la brilanta suno sinku en la maron.

Tiu ĉi estas la dua jaro en kiu Ramadano okazas hejme pro la limigoj asociataj al la pandemio KOVIM-19, sed islamanoj iĝis kreemaj, farante Zoom-iftarojn (manĝojn per kiuj finiĝas la fastado), retajn preĝojn, kaj azanapojn (alvokojn al preĝo). Rilate la serĉadon de la nova luno, kiu anoncas la tempon por Eid, ĝi denove okazis en balkonoj aŭ ĝardenoj anstataŭ en publikaj lokoj.

Kvankam plejparte kristanaj, Trinidado kaj Tobago, Gujano kaj Surinamo [eo] tamen estas la solaj nacioj en la okcidenta hemisfero kiuj havis nacian festotagon por la celebrado de Eid ul-Fitr. Pro la plurkultura kompono de la regiono – kaj islamaj komunumaj tradicioj – homoj de aliaj religioj aliĝis al la celebradoj de Eid, vizitante domojn de amikoj aŭ najbaroj islamaj por saluti ilin kaj kunporti donacojn, kaj ankaŭ por kundividi manĝaĵojn speciale preparitajn por ĉi tiu tago.

Islama historio en la regiono

Islamo en Karibio komenciĝis serioze per la alveno de diversaj ondoj de kontraktitaj laboristoj de Sudazio, ekde 1838 post la fino de la afrika sklaveco en la britaj Okcidentaj Indioj. Troviĝis multaj islamanoj inter la laboristoj, kiuj estis plejparte hinduoj.

La kontraktitaj laboristoj devenis de la nordaj barataj provincoj Utar-Pradeŝo kaj Biharo [eo]. Signife pli etaj grupoj venis de la regiono Sindo [eo] de Pakistano, Panĝabo, Kaŝmiro [eo] kaj la tiel nomata Nordokcidenta Limo, ĉi-lastaj konsistante el politikaj aktivistoj, akademiuloj, kaj liberecbatalantoj kiuj estis konsiderataj minaco al la Brita imperio. Ili konservis ligojn al sia devenlando, kaj pro tio multaj religiaj estroj venis el Pakistano kaj konservis la urduan kiel preferatan religian lingvon. La plej populara moskeo de Trinidado, la memorejo Jinnah, ekzempligas ĉi tiun fortan konekton.

Tamen, ekzistas alia flanko de la monero. En studaĵo, Raymond Chickrie, citante gujanan islaman profesoron loĝantan en Novjorko, priskribas kiel multaj en Gujano kaj Surinamo eĉ ne rimarkis ke la urdua kaj la araba estas du malsamaj lingvoj:

The Arabic here is different than that which I was teaching at the madrasa in Guyana. I remember the Arabic alphabet being alif, be, pe, se, jim che, he… zabar’, and `pesh.

La araba tie ĉi ne estas la sama lingvo kiun mi instruis en la lernejo de Gujano. Mi memoras ke la araba alfabeto estas alif, be, pe, se, jim che, he… zabar’ kaj `pesh.

En la araba, ne ekzistas “pe”, “che”, “zabar” kaj “pesh”.

Hodiaŭ, la plej granda koncentriĝo de islamanoj en la regiono – ĉirkaŭ 100-120 000 – troveblas en Surinamo. Ĉar nuntempaj komunumoj trovas konsolon en kundividitaj praktikoj kaj celebradoj, diversaj islamaj sektoj formis fortajn ligojn pretervidante siajn kulturajn diferencojn favore al la komunaĵoj de siaj religiaj praktikoj.

Kolumbo kaj la unuaj islamanoj

La unuaj islamanoj de la regiono, tamen, ne estis sudaziaj. Kristoforo Kolumbo, kun siaj unuaj leŭtenantoj de Maroko kaj Hispanio, komence kunportis islamanojn al Amerikoj – en ĉenoj.

Senigitaj de sia identeco kaj religiaj kutimoj, sklavigitaj homoj de Okcidentafriko – ĉefe mandinkoj kaj fulanoj [eo], kun minoritato de moriskoj [eo] el Hispanio kaj Nordafriko – ne povis konservi siajn islamajn radikojn. La moderna generacio, tamen, iĝis pli kaj pli konscia pri islamo, kaj troviĝas inter la plej granda nombro de konvertitoj.

Historiistoj eĉ kreditis la spertajn atingojn de la islamanoj – komercistajn mapojn kaj navigaciajn informojn – por la sukceso de Kolumbo en la atingo de la “Nova Mondo”. Ankaŭ ekzistas multaj pridisputitaj studoj kiuj sugestas, ke la islama ĉeesto en Ameriko antaŭas al Kolumbo je pluraj jarcentoj.

Tensio kaj reinvento

La regiono estas ankaŭ spertinta malkonkordon. En la 1960-aj jaroj, la ligoj kun la araba mondo estis fortigitaj per edukaj oportunoj proponitaj de Libio kaj Egiptio, kiuj allogis multajn junulojn dezirantajn daŭrigi siajn studojn. Tiuj kiuj revenis hejmen estis forte influitaj de vahabismo [eo], pli ol de la hindo-iranaj influoj komence praktikataj en la regiono. Kiel rezulto, la praktikoj de la minoritato ŝijaisma [eo] lante malaperis, same kiel specifaj praktikoj sunaismaj [eo] asociitaj al ŝijaismo.

Ekde tiam, kiel fonto de la plej alta nombro de eksterlandaj batalantoj de la Islama Ŝtato (ISIS) laŭkape en Okcidento, Trinidado kaj Tobago estis nomata “terorisma zono”, ludanta signifan rolon en la disvolviĝo de la kaliflando. Sed la insulo sentis ĝiajn tremojn ĉirkaŭ jardekon antaŭ la fondiĝo de ISIS dum puĉoklopodo de 1990 gvidata de Jamaat al Muslimeen, loka islama grupo.

Dum la jaroj, pro migrado de multaj el la regiono, ĉefe al Usono, Britio, Francio kaj Nederlando, novaj generacioj de karibaj islamanoj naskiĝas kaj kreskas en la diasporo. Tio kreis specon de religia hibrido: ili praktikas islamon malsame, kun miksaĵo de malsamaj etnoj kaj religiaj asocioj kiu kelkfoje defias tradiciajn alirojn.

Afifa Khatoun, 21-jaraĝa, kiu devenas de Surinamo sed nun loĝas en Nederlando, diris al Global Voices:

I have no connection with Suriname at all. If I want to do something religious, it will be with my Moroccan and Afghan friends. I am sometimes even ashamed if they ask me about the Caribbean and how we can be Muslims there with all the partying going on.

Mi havas neniun konekton kun Surinamo. Se mi volas fari ion religian, tio estas kun miaj marokaj kaj afganaj amikoj. Kelkfoje mi eĉ hontas se ili demandas min pri Karibio kaj kiel ni povas esti islamanoj kun la ĉioma festado kiu okazas tie.

Sarah Imani, 19-jaraĝa, kies familio havas radikojn en Trinidado kaj Tobago sed kiu naskiĝis kaj kreskis en Britio, aldonis:

My grandmother tells me sometimes how she celebrated Eid back home with her Christian girlfriends. My friends here think I am crazy if I tell them to bring some food to the church or invite people from other religions.

Mia avino fojfoje rakontas al mi pri kiel ŝi festis Eid-on hejme kun siaj kristanaj amikinoj. Miaj amikoj ĉi tie pensas ke mi estas freneza se mi petas ilin kunporti manĝaĵon al la preĝejo, aŭ se mi invitas homojn de aliaj religioj.

Malgraŭ kelkaj defioj, Karibio estas certe regiono de religia toleremo. La praktikado de islamo, bone akceptata de la socio, estas florinta. Surinamo, ekzemple, havas sinagogon, kristanan preĝejon kaj moskeon en la sama strato, kaj estas konate ke la praktikantoj de ĉiuj tri religioj celebras religiajn festojn kune. Eĉ dum pandemio, la spirito de paco kaj de kuneco de Eid estas io kio ne estu forgesita.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.