En fotoj: ĉilianoj voĉdonis por nova futuro

 22 total views,  1 views today

En historia voĉdonado, ĉilianoj elektas homojn por reverki la konstitucion.

La 16-a de majo 2021, Santiago-de-Ĉilio. Foto farita de la aŭtoro kaj uzata kun permeso.

La 15-an kaj la 16-an de majo 2021 ĉilianoj voĉdonis por siaj reprezentantoj, kiuj reverkos la konstitucion de Ĉilio, kaj helpos al la lando ŝanĝi la antaŭan politikan sistemon, kiu estis formita dum la diktaturo de la pasintaj jardekoj. Civitanoj voĉdonis por la guberniestroj, urbestroj kaj membroj de urbaj konsilioj, kiuj laboras kune kun la urbestroj. Same, unuafoje dum la historio, indiĝenaj ĉilianoj elektis reprezentanton de sia kulturo, por helpi la reverkadon de la konstitucio.

Tiu voĉdonado estis revolucia: danke al demokratia procedo, Ĉilio sukcesis superi politikan krizon. En la jaro 2019 lavango de protestoj skuis la tutan landon, provokante la kolapson de la politika sistemo. Komence, ĉilianoj protestis kontraŭ la altigo de la transportaj tarifoj, sed la malkontento estis pli profunda: en la socio akumuliĝis multaj problemoj diversnivele. Plioftiĝis akuzoj pri la perforto fare de la polico [es].

Post kvar semajnoj de malstabileco [es], la aŭtoritatoj de Ĉilio konvinkiĝis pri la neceso organizi referendumon por la reverkado de la konstitucio. La ideo estis ŝanĝi la regulojn, por malfermi vojon cele al la formado de nova politika sistemo. Laŭ la rezultoj de la referendumo, kiu okazis la 20-an de oktobro 2020, la plejparto de la civitanoj subtenis la kreadon de la nova konstitucio, kiu estos verkita de simplaj civitanoj. La nuntempa konstitucio de 1980 estis verkita dum la ĉilia diktaturo, sub la regado de Augusto Pinochet, periodo de vastaj politika perforto kaj malaperoj [en]. En simplaj vortoj, la nova konstitucio estas simbolo de nova komenco pri kiel regi.

La manifestaciantoj, kiuj freŝdate havis la ŝancon voĉdoni, havas esperojn pri pli bona edukado, sanzorgo, pensioj, kaj pli da genra egaleco, naturmedia daŭripoveco, kaj indiĝena politika partopreno, laŭ esploro de la Universitato de Ĉilio.

Do, meze de majo 2021, ĉilianoj faris plian paŝon en la demokratia procedo, elektante tiujn kiuj transformos la konstitucion de Ĉilio. La violentaj bildoj de 2019 ŝajnas esti delonge pasintaj, dum aperis nova bildo de ĉilianoj direktiĝantaj al la voĉdonejoj por decidi sian estonton, kiel montras aro de fotoj faritaj de la aŭtoro ĉe voĉdonejoj en Santiago-de-Ĉilio, dimanĉe, la 16-an de majo.

Pro KOVIM-19, sanitara protokolo estis realigita. Persono mezuris la korpotemperaturon de la voĉdonantoj kaj donis manpurigilon antaŭ permesi al ili eniri la voĉdonejon. Ĉiuj homoj surhavis maskojn.

On Sunday, May 16, some small queues were formed, trying to keep social distance.

Dimanĉe, la 16-an de majo, kelkaj mallongaj vicoj estis formitaj, por provi teni la socian distanciĝon.

 

En tiu ĉi voĉdonejo, voĉdonantoj unue atendis antaŭ sia indikita voĉdonnumero. La balotoficistoj kontrolis unue ĉu estas sufiĉa socia distanciĝo ene de la voĉdonejo antaŭ alvoki la voĉdonantojn. La seĝoj estis improvizita solvo.

En la voĉdonejoj, la atmosfero estis ege trankvila, kun kelkaj atendovicoj formiĝantaj fojfoje. La homoj estis plejparte silentaj, atendante pacience por voĉdoni kaj reveni hejmen. La partoprenado atingis 43 elcentojn, kio estas malpli ol oni atendis. La rezultoj estis ankaŭ plena surprizo. Ĉiuj amaskomunikilaj antaŭdiroj kaj enketoj malsukcesis. Laŭ ili, oni kredus ke la kandidatoj dekstraj kaj centro-maldekstraj estos gajnantaj. Tio ne okazis.

Junulara partopreno estis granda demando. Ĝis nun ne konatas oficialaj datumoj, sed la analizistoj montras ke la partoprenindicoj estas malaltaj.

Ĉiu voĉdonejo estis sub militista kontrolo. Tio estas normala agadmaniero en Ĉilio. Ne okazis perturboj.

La politika pejzaĝo de Ĉilio estas tradicie dividata en tri politikaj ideologioj: maldekstra, centra kaj dekstra. La tradiciaj partioj prezentis kandidatojn, sed 60 elcentoj de la kandidatoj estis sendependaj, laŭ esploro. Hodiaŭ, la ĉefa politika forto estas la sendependuloj, kun 65 seĝoj (40 elcentoj), sekvataj de la partioj maldekstra, centro-maldekstra kaj dekstra. Alivorte, homoj voĉdonis kontraŭ la politikaj partioj kiuj estris Ĉilion dum jardekoj por verki la konstitucion.

Ĝis nun, oni ne scias ĉu la tuta lando iras maldekstren – la prezidentaj balotadoj de novembro 2021 donos pli da indikoj. Sume, estos pli da sendependuloj, junuloj, virinoj, indiĝenoj kaj progresistoj kiuj ĉefrespondecos pri la konstitucio.

Ekde la komenco de la pandemio, bicikloj estas la preferataj transportiloj en Santiago-de-Ĉilio.

Junulino surhavanta stiligitan maskon.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.