Aktualaĵoj
El Vikipedio
Tempo: 22:58 UTC | Dato: mardo, la 21-a de novembro, 2006
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2006 tagoj |
Jen la aktualaĵoj, kiuj nun aperas sur la ĉefpaĝo:
Arkivo de aktualaĵoj el ĉi tiu rubriko |
Jen la arkivo de aktualaĵoj, kiuj aperis sur la ĉefpaĝo:
[redaktu] Mardo, 14-a de novembro 2006
- Brita naftoesplora firmao trovas tergason ĉe la hungara vilaĝo Penészlek.
- Kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili elpaŝas kiel honora gasto en Eŭropa parlamento. Oni atendis de li komentojn pri la lastaj okazaĵoj en Kartvelio kaj ĉirkaŭ ĝi. Kartvelio planas iam aliĝi al EU kaj NATO.
[redaktu] Lundo, 13-a de novembro 2006
- Laŭ la diskonigitaj anticipaj rezultoj, dum la referendumo en Sud-Osetio 99% de la voĉdonintoj voĉdonis por sendependiĝo de la respubliko. Al la elektejoj venis 52030 personoj (95,5% de la loĝantoj, kiuj havas voĉdonrajton). Eksterlandaj spektantoj el 11 ŝtatoj ne trovis misojn en la voĉdonprocezo.
[redaktu] Dimanĉo, 12-a de novembro 2006
- En memproklamita ŝtato Sud-Osetio okazas referendumo pri sendependiĝo kaj prezidentaj elektoj. Je 16:00 voĉdonis du trionoj de voĉdonantoj.
[redaktu] Vendredo, 10-a de novembro 2006
- Iĝis konate, ke NATO planas pligrandigi elspezojn por spiona agado ĉe la limoj de Rusio. Interalie temas pri investo de 3,3 miliardoj da dolaroj en sistemon AGS. La planojn diskutos reprezentantoj de la membroŝtatoj dum sia kunveno en Rigo.
- Kartvela ministro de defendo Irakli Orkuaŝvili estas eksigita. De nun li estros la ministerion pri ekonomia evoluo. La antaŭan postenon de Okruaŝvili okupos David Kezeraŝvili, antaŭe estrinta financan policon. Okruaŝvili famiĝis kiel militema politikisto, promesinta "renkonti la novan 2007-an jaron en Cĥinvalo".
[redaktu] Ĵaŭdo, 9-a de novembro 2006
- Mortis Markus Wolf, spionorganiza gvidanto de GDR.
- En Kirgizio pro la premo de opozicio prezidento Kurmanbek Bakijev akceptis novan konstitucion, kiu limigas potencon de prezidento kaj pligrandigas influon de la parlamento.
[redaktu] Mardo, 7-a de novembro 2006
- En Usono okazas parta reelekto de senatanoj, kongresanoj. Formiĝas demokrata plimulto en la kongreso, elektiĝis unua muslimo por la kongreso, Keith Ellison. Donald Rumsfeld retiriĝas.
- Demokratoj ankaŭ akiras plimulton en la kongreso kun Joe Lieberman kaj la unua socialisto de la Usona Kongreso ekde ties historio: Bernie Sanders.
[redaktu] Dimanĉo, 5-a de novembro 2006
- La Plejalta Iraka Kriminala Tribunalo kondamnis Saddam Hussein-on al mortpuno (du tagojn antaŭ la balotoj en Usono) je krimo atenci 148 vilaĝanojn de Dujail. Juraj defendantoj de Saddam tuj apelaciis pri la decido.
- Prezidenta balotado en Nikaragvo. La eksa prezidento, sandinisto Daniel Ortega, akiras plejmulton, laŭ la lastaj prognozoj.
- Pro malbona vetero 93 loĝlokoj de okcidenta Ukrainio restis sen elektro.
[redaktu] Sabato, 4-a de novembro 2006
- En Krasnojarsk mortis elstara evenka verkisto, aktivulo de Asocio de Indiĝenaj Minoritataj Popoloj de rusia nordo Alitet Nemtuŝkin.
[redaktu] Merkredo, 1-a de novembro 2006
- Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio anoncis rekomenci la ses-partiajn interparolojn por solvi problemon de nukleaj armiloj de Nord-Koreio.
[redaktu] Arkivo de Aktualaĵoj
redaktu
2006 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2005 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2004 tageventoj