Fondaĵo Vikimedio
El Vikipedio

La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas la tegmenta organizaĵo de Vikipedio kaj ties frataj projektoj: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia komunejo, Vikifontaro, Vikispecoj kaj Vikinovaĵoj. Tiuj projektoj estas funkciigitaj de la softvaro MediaWiki.
Enhavo |
[redakti] Celo kaj historio
Fondaĵo Vikimedio estas ne-profitdona organizaĵo, kiu ekzistas jure laŭ la leĝoj de la usona ŝtato Florido. La celo estas subteni Liberan Scion.
Ĝia oficiala fondiĝo estis anoncita la 20-an de junio 2003 de Jimmy Wales, kunfondinto de Vikipedio. Wales kaj lia firmao Bomis transdonis al Vikimedio ĉiujn rajtojn lige al Vikipedio kaj ties frataj projektoj, tio estas rajtoj je nomoj kaj retejoj, kaj la servilojn (komputilegojn) ĝis tiam aĉetitajn.
[redakti] Strukturo
La Foundation ne havas membron (en la senco de membro-asocio) nek kapitalon (en la senco de fondaĵo en Eŭropo). Ĝi havas Board of Trustees, kio estas speco de estraro. La unuaj membroj de de tiu estraro estis nomumitaj de Jimmy Wales, poste elektiĝis novaj estraranoj: la plimulton elektas la anoj de la Vikimedio-projektoj, la reston alelektas la ceteraj estraranoj.
La unua prezidanto de la estraro estis Jimmy Wales mem. Ekde 2007 la prezidantino estas la franca esploristino Florence Nibart-Devouard.
[redakti] Respondecoj kaj naciaj organizaĵoj
Je la 13-a de junio 2004 fondiĝis en Berlino la komunutila asocio Wikimedia Deutschland, la unua landa asocio kiu subtenas la Vikimedio-projektojn. Poste fondiĝis tiaj organizaĵoj ankaŭ i.a. en Francio, Honkongo kaj Argentino. Fondaĵo Vikimedio permesis al tiuj asocioj uzi la emblemojn de Vikimedio kaj ties projektoj, sed cetere la interrilatoj estas nur amikecaj. Temas do ne pli aliĝintaj asocioj en la senco de la landaj Esperanto-asocioj aliĝintaj al UEA.
Fondaĵo Vikimedio estas la jura kaj teknika prizorganto de la Vikimedio-projektoj. Tamen, pri la enhavoj respondecas la aŭtoroj. Tio signifas ke ekzemple Wikimedia Deutschland ne respondecas pri la enhavoj en la germanlingva Vikipedio.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Retligiloj
![]() |
Projektoj de la Fondaĵo Vikimedio |
---|---|
Vikilibroj • Wikijunior • Vikiversitato • Vikimedia komunejo • Vikivortaro • Vikinovaĵoj • Vikipedio • Vikicitaro • Vikifontaro • Vikispecioj • Vikimedia inkubejo • Meta-Wiki |