Eŭska separisma grupo ETA ĉesigis bataladon antaŭ 10 jaroj. Ĉu repaciĝo vere okazis?

 12 total views,  1 views today

Tro longan tempon la eŭska socio estis ŝtoniĝinta kaj silenta

Ekrankopio de filmeto de YouTube/BBC montranta membrojn de ETA forlasantajn armilojn en oktobro 2011.

Antaŭ dek jaroj, la 20-an de oktobro la eŭska armita grupo ETA (Euskadi Ta Askatasuna, do Eŭska Lando kaj Libereco) fine deklaris [en] “definitivan ĉesigon de sia armita aktivado”. Tio estas kion la eŭska kaj hispana socioj atendis dum longa tempo.

Ĝi bezonis tempon ĝis 2018 por formale fini sian dissolvon, sed la 20-a de oktobro estas markita en la kalendaro kiel tago de liberigo, speciale por tiuj kies vivoj estis enriskigitaj. Eŭskio fine ricevis ŝancon iĝi libera kaj “normala” socio simila al la aliaj.

Jesús Eguiguren, unu el plejaj aanguloj de la eŭska politiko dum la lastaj jardekoj, ankaŭ spertis malpeziĝon. Kelkajn tagojn post longe atendita deklaro de ETA, responde al demando kion li konsideros normalo, li diris: “Por mi tio signifas liberecon manĝi pintxos [en] en la Malnova Urbo de mia naskiĝurbo Donostia-San Sebastián“. Ĉar pro rektaj minacoj de ETA kaŭzitaj de lia politika opozicio al eŭska sendependeco, la malnova urbeto iĝis evitinda areo por Eguiguren, same kiel por miloj da aliaj homoj.

ETA estis establita en 1959 dum la regado de Franco, kun la celo atingi memregadon kaj sendependecon por Eŭskio. Ekde la fino de la 1960-aj jaroj ETA respondecis pri pli ol 850 mortoj en Eŭskio kaj aliaj partoj de Hispanio. La ciferoj nesufiĉe forte montras disvastiĝintan senton de timo, kaŭzitan de ETA kaj ĝiaj subtenantoj. Dum la lastaj 15 jaroj de sia ekzistado ETA per ĉantaĝo kaj minacoj speciale celis politikistojn, sciencistojn, policistojn, ĵurnalistojn kaj ŝtatoficistojn, kiuj malaprobis ĝian totalisman agendon. Proksimume 3 300 homoj devis vivi kun polica gardo [es].

Eŭskio estas regiono kun forta nacia identeco, dividita inter la nordo de Hispanio kaj la sudokcidento de Francio. Kun iom malpli ol tri milionoj da loĝantoj, estas malfacile ne koni iujn, kiuj pagis altan prezon por esti kiuj ili estas, foje la plej altan prezon — sian vivon. En mia kazo tio inkluzivas samklasanon en bazlernejo, kies patro-policisto estis murdita de la armita grupo; instruistinon en la sama bazlernejo kies edzo-ĵurnalisto estis murdita; patron de kunulo el sporta teamo, kiu devis transloĝiĝi al Madrido post ricevi seriozajn minacojn; unu el miaj universitataj profesoroj kaj mian amikon kaj eksan estron, altan komisiiton de la eŭska parlamento pri homaj rajtoj inter 2004 kaj 2014, Iñigo Lamarca [en], kies nomo aperis en unu de la celolistoj de ETA.

Multo ŝanĝiĝis en Eŭskio en la lastaj 10 jaroj. Nenies vivo estas enriskigita rezulte de lia politiko kaj tio ne signifas malnoblecon. Miaj genevoj 11-jaraĝaj estas feliĉe nesciantaj pri la etoso de malaltintensa perforto, kiu regis en la socio antaŭ jardeko.

La eŭska socio plu ellaboras publikan memoron pri tiu ĉi tempo. Viktimoj de perforto fare de ETA ricevis agnoskon de publikaj institucioj, sed socia agnosko okazas oble malpli rapide kaj pli timide. En urbetoj kaj komunumoj kie eŭska sendependeco estis la preferata politika elekto, suspektitaj membroj de ETA ofte estis konsiderataj herooj. Samtempe kredindaj raportoj pri polica torturado estis sisteme rifuzataj de la hispana registaro, makulante la publikan bildon de la ŝtato kaj ĝiaj institucioj. Malgraŭ multaj raportoj de sendependaj enketantoj kaj internaciaj institucioj pri homaj rajtoj, la oficiala linio estis kaj plejparte plu estas, ke la akuzoj pri torturoj fare de polico, estis simple mensogo disvastigita de teroristoj — membroj de ETA.

Hispanaj publikaj aŭtoritatoj kaj granda plimulto de la hispana socio devos trapasi longan vojon al agnosko ke torturoj kaj fitraktado estis bedaŭrinda parto de la kontraŭterorisma strategio dum la 1980-aj, 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. Kiel mi klarigis en mia nova libro Spain and its Achilles’ Heels: The Strong Foundations of a Country’s Weaknesses (Hispanio kaj ĝiaj Aĥilaj tendenoj: la fortaj fundamentoj de landa malforteco), tiuj ĉi praktikoj detruis la kredon al la polico kiel komplete demokratia institucio kaj faris la vivon eĉ pli komplika por la oficiroj, kiuj respektis la leĝojn.

Dum la 2000-aj jaroj ETA estis pelita de polico je angulo, sed la malkresko de popola subteno estis ĉefa kialo pro kiu la grupo haltigis sian perforton propravole en 2011. En antaŭaj jardekoj ETA profitis de longa periodo de silento fare de grandaj partoj de la eŭska socio, kiu kredis ke ilia diskreteco ebligos al ili esti for de la atento de ETA kaj ĝiaj denuncantoj. Necesas noti elstarajn esceptojn, inkluzive la kazon de Gesto Por la Paz” [es] (Gesto por Paco), organizaĵo kiu aranĝis silentajn manifestaciojn la sekvan tagon post ĉiu murdo ĉiusemajne dum 25 jaroj ekde 1986. Tio estis modesta gesto, kiu tamen postulis grandan kvanton da braveco.

Kun tempopaso la eŭska socio fortigis sin mem por montri klare ke ETA ne reprezentas ĝin. La sociologia statistika enketado en Eŭskio montris ke malpli ol 25% de la loĝantaro refutis ETA en 1981, sed tiu nombro kreskis ĝis 60% en 2000 kaj restis ĉe tiu nivelo por pli ol 10 jaroj, dum ideologia subteno de ETA estis minimuma dum la 2000-aj (ĉirkaŭ 1-3%).

Eŭskio grave ŝanĝiĝis kaj pliboniĝis en nova etoso de trankvilo, paco kaj remalkovrita libereco. Pli da tempo necesas tamen por fortigi pontojn kaj iri decideme al repaciĝo [en]. Policistoj, korpogardistoj, ĵurnalistoj kaj politikistoj estis maljuste murditaj kaj por longa tempo la eŭska socio restas ŝtoniĝinta.

En ŝanĝiĝanta publika percepto en Hispanio, nova filmo povas potenciale fari ŝanĝojn: Maixabel [jutuba filmeto] prezentas dramon surbaze de la vera historio pri Maixabel Lasa, brava aktivulino por paco, memoro kaj repaciĝo, kies edzo estis murdita de ETA en 2000. Antaŭ kelkaj jaroj Maixabel renkontiĝis vizaĝ-al-vizaĝe kun la viro, kiu murdis ŝian edzon. La murdisto distancigis sin de ETA en komplika procezo de penitenco [eo].

Atesto de Maixabel Lasa estas unu el manpleno de konversacioj okazintaj dum la lasta jardeko inter viktimoj de ETA kaj pentantaj ETA-membroj. Plejparto de tiuj ĉi renkontiĝoj okazis private, sed iuj el la partoprenintoj rakontas pri siaj spertoj en lernejoj kaj esprimas siajn emociojn ĉe aliaj publikaj eventoj.

Aliaj eventoj kunigis viktimojn de ETA, viktimojn de GAL [es] (ŝtate subtenita terorismo en la 1980-aj) kaj viktimojn de policaj torturoj. Ankaŭ por-sendependecaj politikistoj pardonpetas pri la damaĝo, kiun kaŭzis ilia jardekojn longa komplica silentado.

Plurflanka, inkluziviga kaj respektema traktado de la pasinteco bezonas tempon kaj Eŭskio nur lastatempe liberiĝis de la ETA-jugo. Historia memoro estas forta memorigo ke libereco ne povas esti ricevita senpage.

Kiel foje diris al mi panjo dum ni interparolis pri eŭskaj paco kaj repaciĝo, estas ŝoke kiom rapide oni alkutimiĝas al normalo, kiam homoj ne estas murdataj pro siaj ideoj.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.