Kion volas la kubanoj? Ne nur la ĉesigon de la usona blokado

 62 total views,  1 views today

Ili ankaŭ volas kuracilojn, manĝaĵojn, liberecon kaj demokration

Ĉi tiu artikolo estis anonime verkita de aŭtoro el Kubo, uzanta la fikcian nomon de “Luis Rodriguez”. Ĉiuj menciitaj ligiloj estas en la hispana, krom [eo] kiuj estas en Esperanto.

Kiam multaj ripozis hejme dimanĉe la 11-an de julio, matene okazis amasa protesto en la urbo San Antonio de los Baños, proksime al Havano, por postuli manĝaĵojn, kuracilojn, liberecon kaj aliron al vakcinoj, nuntempe la ĉefaj zorgoj de kubanoj.

Eĉ prezidento Miguel Díaz Canel [eo] mem iris al tiu urbeto por provi pacigi la situacion, ĉar la protestoj disvastiĝis al aliaj partoj de la ĉefurbo kaj la resto de la lando, eventoj kiuj deĉenigis veran socian ribelon kiu surprizis ne nur la reĝimon, sed ankaŭ la internacian komunumon.

Tio estis senprecedenca evento en la historio de Kubo post 62 jaroj de la Revolucio; multaj analizistoj kaj la internacia gazetaro argumentas ke ĝi grave superis la eventojn de Melaconazo de 1994. Por minimumigi la popolan malkontenton kaj ĝian spontanecon, la kuba registaro persistas legitimi la rakonton ke la protestoj estis instigitaj el Usono [eo].

Kvankan veras ke la usonaj sankcioj [eo] pligravigas nian humanitaran krizon, la kuba popolo laciĝis pri la retoriko ke ĉiuj problemoj rilatas al la usona blokado de la insulo. Tamen, la homoj petas nuligon de la blokado por faciligi niajn vivkondiĉojn. Evidentas ke ne estas sole la registaro kiu ne scias efike solvi la sennombrajn akumuliĝintajn problemojn kiuj katalizis la protestojn de la 11-a de julio en Kubo: estus bedaŭrinda eraro maoigi la efikon ankaŭ de la blokado kaj la rimedoj de la registaro de Donald Trump.  Mi ĉiam kontraŭis la usonan blokadon de la insulo, kiu kaŭzis al la kuba popolo tro multe da suferoj, aparte de tio ke la registaro historie kulpigis Usonon pri ĉiuj malbonoj de Kubo.

La aferoj multe ŝanĝiĝis komence de 2000, kiam Kubo komencis montri pli grandan politikan kaj ekonomian stabilecon pro geopolitika strategia afero: la alveno al potenco de la iama prezidento Hugo Chávez en Venezuelo [eo], strategi-politika aliancano de Fidel Castro [eo]. Ekde tiam ĝis la ekrego de Nicolás Maduro [eo], Venezuelo liveris petrolon al Kubo.

La 17-an de decembro de 2014 okazis alia senprecedenca evento en la historio, kiam la registaroj de Kubo kaj Usono anoncis al la internacia komunumo la decidon restarigi diplomatiajn rilatojn interrompitajn ekde 1961. Kvankam la sankcioj daŭris, ekde tiu momento Kubo spertis senprecedencan kreskon de usonaj turistoj, kiu ekstraordinare profitigis la kuban ekonomion, ne nur la ŝtatan sed ankaŭ la emerĝantan privatan, precipe la malgrandajn restoraciojn (nomatajn en Kubo paladares) kaj ludomojn. Dum ĉi tiu periodo okazis nekutima kresko de la vivnivelo de la kuba popolo. Ĝenerale, la kubaj civitanoj hodiaŭ rememoras tiun situacion kun nostalgio, kiel signon de espero pri pli bona estonteco.

La plimulto de la kubanoj sur la insulo kaj en la usona diasporo ne atendis ke la plej malbona ankoraŭ devis veni: mi celas la alvenon de la nun eksa usona prezidento Donald Trump en la Blankan Domon en 2017, kiu alprenis al si la taskon renversi praktike komplete la politikon de sia antaŭulo rilate al la insulo. La administracio de Trump uzis senprecedencajn rimedojn rilate al Kubo kiuj atingis alarmajn nivelojn, inter kiuj troviĝis la ĉesigo de la sendado de mono tra Western Union, la nuligo de la familia reuniĝa programo, kaj la fermo de la konsulaj servoj de la usona ambasadejo en Havano (post seriozaj akuzoj pri supozataj sonaj atakoj al ĝia diplomatia personaro), inter aliaj rimedoj kaj kompreneble kun pliiĝo de la usonaj sankcioj.

La oficialaj ciferoj de la kuba registaro publikigitaj en la prestiĝa usona eldonaĵo OnCuba News montras ke “la financa kaj komerca embargo kiun Usono trudis al Kubo dum preskaŭ ses jardekoj kaŭzis perdojn de 9 157 milionoj da dolaroj al la insulo inter aprilo 2019 kaj decembro 2020.” Laŭ la kuba-usona akademiano María Isabel Alfonso, kiu pristudas la efikon de la usonaj sankcioj kontraŭ kubaj familioj kaj precipe virinoj, la konsekvencoj estas ankaŭ emociaj kaj psikologiaj.

Kiam ni metas ĉi tiujn datumojn en la kuntekston de la ĉiutaga vivo de la insulo, percepteblas la damaĝa efiko kiun la sankcia politiko de Usono havis sur Kubon dum la lastaj jaroj. Sed estas nediskuteble ke la ĉefa kaŭzo de la malfacilaĵoj kiujn travivas la kuba popolo kuŝas ne en la embargo (kvankam la sankcioj pliigis ilin), sed en la fiasko de la kuba politika modelo, kiu malebligas la disvolviĝon de produktivaj fortoj, esenca antaŭkondiĉo por ke kubanoj atingu pli dignan vivon en demokratio.

Kun la apero de la pandemio KOVIM-19 sur la insulo komence de marto de 2020, la ĉiutaga vivo eĉ pli malboniĝis. En ĉi tiu momento Kubo travivas la plej akran sanan krizon depost la apero de la pandemio, kun mezume pli ol 5000 kazoj (kontraŭ 1.000 en junio). En urboj kiel Matanzas [eo] ekzemple, oni devis venigi kuracistojn de aliaj provincoj, ĉar hospitaloj ne plu havis la kapablon respondi al la kresko de la nombro de infektitaj pacientoj en tiu provinco.

Hodiaŭ mi aŭdacas aserti ke Kubo alfrontas la plej malbonan krizon en sia historio, kiu estas tranformiĝanta je humanitara krizo simila al tiu kiun travivis Venezuelo [eo] en la lastaj jaroj, kun senfinaj atendovicoj por aĉeti la plej bazajn produktojn kiel panon, dum purigaj produktoj kaj pulvora lakto ne haveblas, nek troveblas en ŝtataj butikoj kiuj vendas manĝaĵojn kaj bazajn varojn en fremda valuto. Kio estas pli malbona kaj pli ruiniga estas la alarma manko de medikamentoj, kiu metas la kuban loĝantaron en situacion de vundebleco meze de la pandemio.

Sekve, se la nuna prezidento Joe Biden ne inversigos la politikojn de sia antaŭulo rilate al Kubo laŭeble plej baldaŭ, la konsekvencoj povus esti tragikaj kaj neatendeblaj. Mi ankaŭ postulas ke la kuba registaro estu travidebla en la amaskomunikila traktado de la protestoj, kaj forigu la konfrontan retorikon kiu provokas pli da perforto inter kubanoj. Eĉ se plej multaj kubanoj sur la insulo estas malesperaj pro malriĉeco kaj malfacilaĵoj en la ĉiutaga vivo, ni konservas la esperon vidi la lumon ĉe la fino de ĉi tiu senfina tunelo.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.