La malfacila situacio de la afganaj virinoj en la nova talibana reĝimo

 1 total views,  1 views today

Afganaj virinoj estis tre tuŝitaj de jardekoj da milito

“Ni afganoj volas diri al la mondo ke ili lasis nin izolitaj, al la lupoj en nia lando. Mi ne komprenas Usonon pro malfari kaj nun refari Talibanon en Afganio [eo], kies mandato plej influos la vivojn de virinoj, kiuj denove detruiĝos. Mi sentas grandegan timon pro afganaj artistoj, kantistoj, komercistoj kiuj ĉesigus siajn agadojn kiel antaŭe en la talibana registaro en la 1990-aj jaroj”, diris Mahbooda Seraj, eminenta aktivisto pri homaj rajtoj el Afganio en lastatempa dialogo kun TRT World.

En aŭgusto 2021, estis kaoso kiam Talibano ekregis grandan parton de la teritorio en Afganio, kaj Kabulo estis unu el la lastaj urboj falintaj, la 15-an de aŭgusto. Prezidanto Aŝraf Ghani fuĝis al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [eo] post subskribo de transdona interkonsento kun la fratoj Mullah Ghani.

Nun kiam Talibano havas plenan kontrolon, afganaj civitanoj restas en timo kaj necerteco, ĉar diplomatoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj fuĝas de Afganio.

Afganoj, lacaj de militoj, revivas la jaron 1994, kiam la talibananoj sturmis la tiaman afganan gvidanton, doktoron Naĝib, kaj prenis kontrolon de Kabulo perforte. Ili establis islaman reĝlandon estratan de mulao Omar.

La abrupta retiriĝo de Usono kaj la malsukcesa triopo de intertraktado en Doho [eo] rezultigis pli da perforto sur la tero, kio memorigis afganojn pri tio kion ili suferis 25 jarojn antaŭe: ili perdis sian tutan socian strukturon kaj sanan infrastrukturon, virinoj estis senigitaj de ĉiuj rajtoj kaj la eduka sistemo estis fermita komplete.

Rezulte, multaj forlasas Afganion timante tion kio venos. Unu tia persono estas Gull Muhammad.

Gull fuĝis kun sia familio la 7-an de aŭgusto de Spin Boldak, la limo kun Pakistano [eo]. Li diras ke ne multe sencis resti kiam la talibanaj batalantoj alvenis en la urbon. Li tre bone memoras la antaŭan talibanan reĝimon, kiam virinoj fariĝis sklavoj, estis devigitaj edziĝi kun talibanaj soldatoj kaj adulti.

“Mi vidis virojn kun turbanoj sur la kapo kaj fusiloj en la mano sur Honda-motorcikloj meze de la nokto ĉantantaj ‘Allah-u-Akbar’ kaj enirantaj Spin Boldak. Tio estas kiam mi decidis trovi pli sekuran lokon por mia familio. Mi eniris Pakistanon, tra la landlima pordo de Ĉaman. La loĝantoj de Spin Boldak sciis ke ili ne plu estos sekuraj se ili restos por loĝi en la regiono, timante ke la talibananoj havas similajn intencojn kiel antaŭe”, klarigas Gull en intervjuo kun Tutmondaj Voĉoj [eo].

Gull envojaĝis Pakistanon kun sia edzino kaj kvin infanoj, kaj la edzinoj de siaj fratoj kaj iliaj tri filoj. Tie ili ricevis helpon de viro nomata Baĥtijar, kiu posedas motorciklan ekspoziciejon. Gull klarigis ke la virinoj havis juvelaĵojn kaj ŝtofojn per kiuj la familio intencas vivi en Pakistano. “Nun mi iros al Kveta, la ĉefurbo de Baluĉistano [eo], kaj poste la Karaĉio [eo], kie mi planas resti kun mia filino, kiu loĝas tie kun sia edzo”, klarigis Gull, kiu paŭzis kun sia familio pro la varmego ene de la ekspoziciejo.

Baĥtijar helpis Gull-on, donis al li motorizitan veturilon kiu kondukis la familion de Gull al Kveta. “La paŝtuna familio alvenis malespera, ili serĉis sekurecon. Mi donis al la familio manĝaĵon kaj rifuĝon”, diris Baĥtijar al Tutmondaj Voĉoj.

La familio de Gull estas unu el la multaj kies alvenon en Pakistano kaj en aliaj najbaraj landoj oni antaŭvidas, se la dialogo inter Talibano, la registaro kaj talibanaj gvidantoj en Doho ne atingos pacan interkonsenton por la lando.

La malfacilaĵoj de afganaj virinoj

Unu el la grupoj plej trafitaj de jardekoj da milito estas afganaj virinoj, kiuj nun alfrontas severan novan realecon. Kun Talibano, atendas ilin la timo perdi sian vivmanieron kaj sian aliron al edukado, krom la tuta malobservo de fundamentaj rajtoj.

En februaro 2020, multe antaŭ la nuna krizo, virina gazetara konferenco okazis en Kabulo. Inter la gastoj estis parlamentano Faŭzia Koofi, Mari Akrami, plenuma direktorino de la Afgana Virina Reto, kaj Palvaŝa Hassan, de la Afgana Virina Eduka Centro.

En la gazetara konferenco, la virinoj postulis “tujan, konstantan kaj senkondiĉan batalhalton”, kaj ĉesigon de civilaj mortoj, laŭcelaj mortigoj, seksa sklaveco de virinoj kaj la praktikado de devigaj geedzecoj kun talibanaj batalantoj.

Virinoj ankaŭ postulis genran egalecon en la pacaj intertraktadoj, kaj rimarkigis ke se ili ne havos ĝin, okazos gravaj regresoj en la liberecoj de virinoj kaj knabinoj, precipe se Talibano regos la landon sen ajna kontrolo.

En tiu gazetara konferenco, Palvaŝa Hassan diris: “[Talibano] lernis nenion de la pasinteco, kaj ili estas pli brutalaj kaj defiaj ol antaŭe. Ili scias nenion pri administrado de lando, kio estas inkluziva Afganio, aŭ kion valoras la partoprenon de virinoj en nacia konstruado. En iuj regionoj kiuj jam estas sub talibana kontrolo knabinoj ne povas iri al lernejo post la pubereco, kio kontraŭas la afganan Konstitucion. Raportoj aperas ke Talibano eldonas dekretojn, ke virinoj ne laboru, ne ricevu edukadon, ne forlasu hejmon sen mahram [vira parenco, kiel frato, patro aŭ edzo]”.

Afganaj civilaj gvidantoj batalas alian malfacilan militon. Ili portas la pezon de terorista perforto, kaj afganaj knabinoj kaj virinoj plej suferis dum la tuta konflikto. Laŭ raporto de Helpa Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Afganio, ili konsistigas 46% de civilaj viktimoj kaj restas ekstreme vundeblaj en la estonteco. Laŭ la Afgania Departemento pri Sekureco kaj Defendo, almenaŭ 20 internaciaj militaj grupoj funkcias en Afganio, el kiuj plej multaj atakos multajn molajn celojn por akiri teritorion.

En la lasta jaro, okazis serio da laŭcelaj mortigoj de virinaj ĵurnalistoj, defendantoj de homaj rajtoj kaj virinoj laborantaj ĉe la Supera Kortumo. Parlamentano kaj intertraktanto Faŭzia Koofi estis pafita en la brako en 2020, sed ŝi postvivis la atakon kaj revenis al la pacaj intertraktoj en Doho kiel unu el la malmultaj virinoj kiuj partoprenis. Ŝia ekzemplo ilustras la kuraĝon kun kiu afganaj virinoj batalis por siaj rajtoj en ĉi tiu malfacila fazo.

Kaj malgraŭ siaj malesperigaj perspektivoj, ili spitas kaj rifuzas silenti.

La mondo devas rekoni la meriton de tiuj voĉoj, kiuj parolas laŭte en unu el la plej malfacilaj situacioj en la mondo.

Estas 2021, kaj estas tempo vidi afganajn virinojn eksplicite en la ŝoforseĝo en la pacaj intertraktoj, kiel rekompencon pro ĉio kion ili suferis en ĉi tiuj jaroj kaj ĉar ili estas decidemaj kaj kuraĝaj gvidantoj antaŭ necerta estonteco.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.