La Nova Konstitucio de Ĉilio ofertas unikan ŝancon repripensi la rajtojn de laboristoj en la cifereca epoko

 34 total views,  1 views today

Estas tempo aktualigi la rajtojn de laboristoj en cifera epoko

‘Telelaboro’ per oi-oi ilustraĵoj [eo], uzata je ĝia permeso.

Ekde la komenco de la diktaturo de Augusto Pinochet en 1973, la viv- kaj laborkondiĉoj de ĉiliaj laboristoj estis trafitaj. La reĝimo de Pinochet reduktis la grandecon de la ŝtato, forigis sociajn protektojn kaj tute liberigis la ekonomion. Ĉi tiuj politikoj komence kaŭzis bonŝancon por la ĉilia ekonomio kaj ricevis laŭdojn de la ĉefaj internaciaj financaj organizaĵoj, inkluzive de la IMF (Internacia Mona Fonduso) [eo] kaj la Monda Banko [eo]. Tamen, la reformoj de Pinochet lasis la ĉilian loĝantaron sen sociaj protektoj kaj kun sufiĉe reduktita potenco aserti siajn bezonojn sur la politika scenejo. Ili laboris pli longajn horojn pro malpli da salajro kaj en pli malbonaj kondiĉoj.

Tiurilate, malmulte ŝanĝiĝis kun la restarigo de demokratio en 1990.

Ĉi tiu situacio eksplodis en oktobro 2019 post preskaŭ 50 jaroj da subpremado de laboristoj. Post serio da protestoj tra la lando kontraŭ la reĝimo de la nuna prezidanto, Sebastián Piñera, la ĉilia popolo voĉdonis por plene potencigi sin kaj reverki sian Konstitucion de nulo. De tiam, ondo de politika kaj filozofia inspiro invadis la nacion ĉirkaŭ unusola (kaj kompleksa) demando: “Kion ni ŝanĝas?”.

Kiel filozofo kaj komputikisto, mi kredas ke la baldaŭa konstitucia reformo en Ĉilio [eo] reprezentas bonegan ŝancon trakti fundamentan sed samtempe subtaksitan temon kiun alfrontas laboristoj en nia nova cifereca epoko.

La rapida evoluo de teknologiaj solvoj en la lastaj du jardekoj grave influis laborkondiĉojn tra la mondo. Ofte, la avantaĝoj de ĉi tiuj teknologiaj solvoj signifas pli grandan efikecon kaj produktivecon. Tamen, kiam teknologiaj solvoj estas efektivigitaj en nekontrolitaj medioj (kiel okazis en la tute malfermita ekonomio de Ĉilio), ili ankaŭ estas minaco de hiper-aŭtomatigo kaj malkontentaj laboristoj.

Al la demando: Kion ni ŝanĝas?, kiel en multaj landoj, la nuna pozicio de Ĉilio rilate la rajtojn de laboristoj baziĝas sur artikolo 23 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj [eo]:

“Ĉiu persono havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco”.

La nuna interpreto de ĉi tiu frazo mankas al nia teknologie progresinta mondo, kiel indikas magazenoj, grandaj kompanioj bazitaj je apoj [aplikaĵoj] kaj virtuala laboro.

Ni sugestas ke la frazo “justaj kaj kontentigaj kondiĉoj” de la Universala Deklaro Pri Homaj Rajtoj riĉiĝu en la nova Konstitucio de Ĉilio por egaleco kaj kontento en fizikaj kaj ciferecaj labormedioj.

Kvankam la fina celo estus kontroli ĉi tiun ŝanĝon en la Konstitucio, la progresema konstitucia modernigo de Ĉilio reprezentas unuan ŝancon por reformado. Ni esperas dialogi pri kiel plej bone protekti la rajtojn de laboristoj en la cifereca epoko. Kun ĉi tiu reformo, Ĉilio havas ŝancon fariĝi monda gvidanto.

Kvankam la defioj de cifereca laboro ofte estas specifaj por ĉiu laboro, ni kredas ke ekzistas almenaŭ tri grandaj malavantaĝoj kiuj tipe estiĝas de cifereca laboro.

Hiper-aŭtomatigo rabas laboristojn ilian liberecon ĉe laboro

Kun kreskanta aŭtomatigo en magazenoj, ekzemple, estas korelativa malkresko en dungita bonfarto, pro pliigita postulo je produktiveco kaj la nekapablo de dungitoj kritike interveni en sia laborfluo sen sankcioj.

Ekzemple, kiam Amazon-magazenaj laboristoj ne prenas specifan nombron da mendoj determinitaj de aŭtomata komputila programo, ili povas esti aŭtomate maldungitaj. La atendata produktiva premo devigas magazenajn laboristojn sekvi ordonojn senerare: ili fariĝas la brakoj kaj kruroj de ekstera artefarita inteligenteco. La efiko de ĉi tiu premo kaj aŭtomatigo sur laboristoj estas nediskutebla. Inter 2013 kaj 2018, tra 46 magazenoj de Amazon, okazis 189 memmortigaj krizaj eventoj, konsistantaj el “provoj, pensoj kaj aliaj mensaj epizodoj“. Ĉi tiu statistiko ne inkluzivas similajn eventojn kiuj okazis ekster la laborejo.

Ni kredas ke agi libere estas homa rajto, kaj kvankam ni ĉiuj devas adapti niajn individuajn liberecojn al la bezonoj de niaj dungantoj dum la labortago, ĉi tiu rajto neniam devas esti malobservita.

Sendependaj laboristoj estas izolitaj kaj streĉitaj

‘Vizia Teknologio’ de Storyset laŭ Freepik-permesilo.

Laboristoj dungitaj per platformoj bazitaj sur aplikaĵoj kiel Uber, Taskrabbit, Rappi, Fiverr [eo], ktp. estas administrataj per siaj korespondantaj softvaroj [eo]. Anstataŭ la ordonoj venantaj de homa kontrolisto aŭ distribuataj de teamo, ĝi estas cifereca anstataŭanto kiu sendas kaj ordigas la taskojn: programaron kaj ĝian algoritmon.

Anstataŭ labori kiel teamo, sendependaj profesiuloj malproksimiĝas de siaj kolegoj. Ofte, sendependaj kolegoj reprezentas konkurencon kaj malpliigon de la valoro de siaj entreprenoj. Ju pli multaj homoj ofertas la saman servon, des pli malalta estos ĝia valoro, kaŭzante “vetkuron ĝis la fundo” pro malpli da ofertoj je eĉ pli malaltaj prezoj.

Tiel, krom la streĉo de malsekureco en laboro, kutime malaltaj salajroj kaj minacoj al la mensa sano, laboro pere de aplikaĵoj ankaŭ minacas laboristojn kun ĝeneraligita izolado de siaj kolegoj per stigmatizado kaj instigo al konkurado inter kunlaborantoj.

Nova aro de “justaj kaj favoraj laborkondiĉoj” por laboristoj

‘Plenaj paŝoj’ de Storyset, laŭ Freepik-permesilo.

Ĝis nun, laboristoj rajtas al seĝo por eviti stari dum horoj, al sekurecaj rimedoj kiam laboro prezentas la eblon de fizika damaĝo kaj al normoj en konstruaĵoj kiel hejtado, taŭga ventolado, lumigado kaj aliaj. Ĉiuj ĉi tiuj antaŭzorgoj estas prenitaj por ke la fizikaj kondiĉoj en la laboro restu justaj kaj kontentigaj por la laboristoj. Nun, kiam la laborspaco estas virtuala, aperas novaj zorgoj kiuj diferencas de la fizikaj.

Pli grave, virtualaj laborejoj, kiuj venis por resti, ne havas ilojn nek similajn sociajn protektojn. Instruistoj estas paradigma ekzemplo de la pliiĝo de ĝeneraligitaj problemoj ligitaj al virtuala laboro. La energio por instrui, kiu ofte estis la rezulto de rekta homa engaĝiĝo kaj interagado kun studentoj kaj kolegoj, ne plu eblas kiel antaŭe.

Tutmonde, inkluzive en Ĉilio, deprimo kaj la ĝenerala malbonigo de bonfarto kreskas ekde la kvarantenoj [eo] kaŭzitaj de KOVIM-19 kiel konsekvenco de socia izolado. Ĉi tio precipe veras ĉe laboristoj kun malpli da enspezoj kiel la instruistoj.

En ĉi tiu spirito, mi kredas ke la rajtoj de laboristoj estas homaj rajtoj kaj estas tempo aktualigi la rajtojn de laboristoj al la cifereca epoko.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.