Make us Happy! Subscribe our YouTube Channel. We don't accept donations, and this is the best way to sustain our work.
Scarica subito gratis il file PDF del testo della trasmissione
PopAds.net - The Best Popunder Adnetwork

bookmark_borderDum la celebrado de Eid ul-Fitr, enrigardo en la islaman ĉeeston en Karibio

Eid estas islama celebrado de kuniĝo

Poŝtmarko montras moskeon en Trinidado kaj Tobago [eo], kun la bildo de Reĝino Elizabeto la 2-a. Foto de Mark Morgan en Flickr, CC BY 2.0.

Ekde memorantoj de Korano (hafiz) de Barbado kaj religiaj radioprogramoj de Gujano [eo], al subĉielaj, socie distancataj kursoj pri la araba en Trinidado kaj Tobago, islamanoj kaj iliaj religiaj praktikoj estis parto de la regiona pejzaĝo ekde kiam la unuaj kontraktligitaj laboristoj estis alportitaj de Barato [eo] antaŭ preskaŭ 200 jaroj – kaj eĉ pli frue.

Unu el la plej gravaj islamaj praktikoj estas la sankta monato de Ramadano [eo[. Por la preskaŭ duonmiliono da islamanoj disigitaj en la kariba insularo, kiuj preĝas en pli ol 400 masjids (moskeoj), Ramadano estas markita ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro de fastado, preĝado, engaĝado kun aliaj komunumoj, kaj memorado pri la konekto kun la tutmonda islamanaro.

La celebrado de Eid ul-Fitr okazis en 2021 la 13-an de majo, markante la finon de la tradicia monato de kontemplado por praktikantoj de islamo. Dum kelkaj nuntempaj islamanoj uzas teknologion por antaŭdiri la ascendon de la nova, kreskanta luno, kiu markas la komencon de Ramadano, multaj en Karibio [eo] ankoraŭ sekvas la tradicion rigardi la ĉielon por serĉi la kreskantan lunon, ofte sidante surplaĝe kaj atendante, ke la brilanta suno sinku en la maron.

Tiu ĉi estas la dua jaro en kiu Ramadano okazas hejme pro la limigoj asociataj al la pandemio KOVIM-19, sed islamanoj iĝis kreemaj, farante Zoom-iftarojn (manĝojn per kiuj finiĝas la fastado), retajn preĝojn, kaj azanapojn (alvokojn al preĝo). Rilate la serĉadon de la nova luno, kiu anoncas la tempon por Eid, ĝi denove okazis en balkonoj aŭ ĝardenoj anstataŭ en publikaj lokoj.

Kvankam plejparte kristanaj, Trinidado kaj Tobago, Gujano kaj Surinamo [eo] tamen estas la solaj nacioj en la okcidenta hemisfero kiuj havis nacian festotagon por la celebrado de Eid ul-Fitr. Pro la plurkultura kompono de la regiono – kaj islamaj komunumaj tradicioj – homoj de aliaj religioj aliĝis al la celebradoj de Eid, vizitante domojn de amikoj aŭ najbaroj islamaj por saluti ilin kaj kunporti donacojn, kaj ankaŭ por kundividi manĝaĵojn speciale preparitajn por ĉi tiu tago.

Islama historio en la regiono

Islamo en Karibio komenciĝis serioze per la alveno de diversaj ondoj de kontraktitaj laboristoj de Sudazio, ekde 1838 post la fino de la afrika sklaveco en la britaj Okcidentaj Indioj. Troviĝis multaj islamanoj inter la laboristoj, kiuj estis plejparte hinduoj.

La kontraktitaj laboristoj devenis de la nordaj barataj provincoj Utar-Pradeŝo kaj Biharo [eo]. Signife pli etaj grupoj venis de la regiono Sindo [eo] de Pakistano, Panĝabo, Kaŝmiro [eo] kaj la tiel nomata Nordokcidenta Limo, ĉi-lastaj konsistante el politikaj aktivistoj, akademiuloj, kaj liberecbatalantoj kiuj estis konsiderataj minaco al la Brita imperio. Ili konservis ligojn al sia devenlando, kaj pro tio multaj religiaj estroj venis el Pakistano kaj konservis la urduan kiel preferatan religian lingvon. La plej populara moskeo de Trinidado, la memorejo Jinnah, ekzempligas ĉi tiun fortan konekton.

Tamen, ekzistas alia flanko de la monero. En studaĵo, Raymond Chickrie, citante gujanan islaman profesoron loĝantan en Novjorko, priskribas kiel multaj en Gujano kaj Surinamo eĉ ne rimarkis ke la urdua kaj la araba estas du malsamaj lingvoj:

The Arabic here is different than that which I was teaching at the madrasa in Guyana. I remember the Arabic alphabet being alif, be, pe, se, jim che, he… zabar’, and `pesh.

La araba tie ĉi ne estas la sama lingvo kiun mi instruis en la lernejo de Gujano. Mi memoras ke la araba alfabeto estas alif, be, pe, se, jim che, he… zabar’ kaj `pesh.

En la araba, ne ekzistas “pe”, “che”, “zabar” kaj “pesh”.

Hodiaŭ, la plej granda koncentriĝo de islamanoj en la regiono – ĉirkaŭ 100-120 000 – troveblas en Surinamo. Ĉar nuntempaj komunumoj trovas konsolon en kundividitaj praktikoj kaj celebradoj, diversaj islamaj sektoj formis fortajn ligojn pretervidante siajn kulturajn diferencojn favore al la komunaĵoj de siaj religiaj praktikoj.

Kolumbo kaj la unuaj islamanoj

La unuaj islamanoj de la regiono, tamen, ne estis sudaziaj. Kristoforo Kolumbo, kun siaj unuaj leŭtenantoj de Maroko kaj Hispanio, komence kunportis islamanojn al Amerikoj – en ĉenoj.

Senigitaj de sia identeco kaj religiaj kutimoj, sklavigitaj homoj de Okcidentafriko – ĉefe mandinkoj kaj fulanoj [eo], kun minoritato de moriskoj [eo] el Hispanio kaj Nordafriko – ne povis konservi siajn islamajn radikojn. La moderna generacio, tamen, iĝis pli kaj pli konscia pri islamo, kaj troviĝas inter la plej granda nombro de konvertitoj.

Historiistoj eĉ kreditis la spertajn atingojn de la islamanoj – komercistajn mapojn kaj navigaciajn informojn – por la sukceso de Kolumbo en la atingo de la “Nova Mondo”. Ankaŭ ekzistas multaj pridisputitaj studoj kiuj sugestas, ke la islama ĉeesto en Ameriko antaŭas al Kolumbo je pluraj jarcentoj.

Tensio kaj reinvento

La regiono estas ankaŭ spertinta malkonkordon. En la 1960-aj jaroj, la ligoj kun la araba mondo estis fortigitaj per edukaj oportunoj proponitaj de Libio kaj Egiptio, kiuj allogis multajn junulojn dezirantajn daŭrigi siajn studojn. Tiuj kiuj revenis hejmen estis forte influitaj de vahabismo [eo], pli ol de la hindo-iranaj influoj komence praktikataj en la regiono. Kiel rezulto, la praktikoj de la minoritato ŝijaisma [eo] lante malaperis, same kiel specifaj praktikoj sunaismaj [eo] asociitaj al ŝijaismo.

Ekde tiam, kiel fonto de la plej alta nombro de eksterlandaj batalantoj de la Islama Ŝtato (ISIS) laŭkape en Okcidento, Trinidado kaj Tobago estis nomata “terorisma zono”, ludanta signifan rolon en la disvolviĝo de la kaliflando. Sed la insulo sentis ĝiajn tremojn ĉirkaŭ jardekon antaŭ la fondiĝo de ISIS dum puĉoklopodo de 1990 gvidata de Jamaat al Muslimeen, loka islama grupo.

Dum la jaroj, pro migrado de multaj el la regiono, ĉefe al Usono, Britio, Francio kaj Nederlando, novaj generacioj de karibaj islamanoj naskiĝas kaj kreskas en la diasporo. Tio kreis specon de religia hibrido: ili praktikas islamon malsame, kun miksaĵo de malsamaj etnoj kaj religiaj asocioj kiu kelkfoje defias tradiciajn alirojn.

Afifa Khatoun, 21-jaraĝa, kiu devenas de Surinamo sed nun loĝas en Nederlando, diris al Global Voices:

I have no connection with Suriname at all. If I want to do something religious, it will be with my Moroccan and Afghan friends. I am sometimes even ashamed if they ask me about the Caribbean and how we can be Muslims there with all the partying going on.

Mi havas neniun konekton kun Surinamo. Se mi volas fari ion religian, tio estas kun miaj marokaj kaj afganaj amikoj. Kelkfoje mi eĉ hontas se ili demandas min pri Karibio kaj kiel ni povas esti islamanoj kun la ĉioma festado kiu okazas tie.

Sarah Imani, 19-jaraĝa, kies familio havas radikojn en Trinidado kaj Tobago sed kiu naskiĝis kaj kreskis en Britio, aldonis:

My grandmother tells me sometimes how she celebrated Eid back home with her Christian girlfriends. My friends here think I am crazy if I tell them to bring some food to the church or invite people from other religions.

Mia avino fojfoje rakontas al mi pri kiel ŝi festis Eid-on hejme kun siaj kristanaj amikinoj. Miaj amikoj ĉi tie pensas ke mi estas freneza se mi petas ilin kunporti manĝaĵon al la preĝejo, aŭ se mi invitas homojn de aliaj religioj.

Malgraŭ kelkaj defioj, Karibio estas certe regiono de religia toleremo. La praktikado de islamo, bone akceptata de la socio, estas florinta. Surinamo, ekzemple, havas sinagogon, kristanan preĝejon kaj moskeon en la sama strato, kaj estas konate ke la praktikantoj de ĉiuj tri religioj celebras religiajn festojn kune. Eĉ dum pandemio, la spirito de paco kaj de kuneco de Eid estas io kio ne estu forgesita.

bookmark_borderImagante la arkitekturan alfabeton de Karibio

Kunfandigo de regionaj arkitekturo kaj lingvo rezultas en kariba tekst-arto

La ABCDE-oj de la kariba arkitektura alfabeto, de artisto Nicholas Huggins. Bildoj de Instagram uzataj kun permeso.

Trinidada [eo] artisto kaj grafikisto Nicholas Huggins ĵus finis interesan eksperimenton. Ekzistas ĉiujara reta projekto nomata 36 Tagoj de Litertipo, kiu “invitas dezajnistojn, ilustristojn kaj grafikistojn esprimi sian apartan interpretadon de la literoj kaj nombroj de la latina alfabeto” dum 36 sinsekvaj tagoj. Observinte la proponojn dum la pasintaj jaroj, Huggins decidis akcepti la defion farante ion alian – kreon de arkitektura alfabeto de Karibio.

En retpoŝta intervjuo, Huggins konfesis ke ĉar estis “iom timige krei ion novan ĉiutage dum 36 tagoj”, li volis aldoni pliajn parametrojn al sia interpreto de la literoj: “Tiel mi ekhavis la ideon provi krei ilin konforme al lokaj arkitekturaj formoj.”

La rezulto estas serio kiu kaptas la popolan lingvon de kariba arkitekturo, samkiel ĝian viglan spiriton kaj historion, procezo kiu komenciĝis per observado. “Mi havas kolekton da fotoj en mia telefono faritaj kiam mi estas haltigita ĉe ruĝaj trafiklumoj, aŭ kiam mi promenas,” diras Huggins, “kaj tio estas la bazo el kiu mi tiras iujn elementojn. Foje mi eble estas veturanta aŭ estas sen mia telefono, do se mi vidas ion, mi faras mensan bildon de tio kion mi vidis, uzas diversajn teknikojn por helpi min memori, kaj kiam mi estas hejme mi faras skizon de kio ajn ĝi estis.”

Artisto Nicholas Huggins laboranta pri la kariba alfabeta serio per sia iPad. Foto de Huggins, uzata kun permeso.

Por ĉi tiu projekto li desegnis ĉiujn literojn en sia skizolibro, kaj kiam li iĝis kontenta, li uzis la programon Procreate por ilustri la finajn pecojn. Stile li celis modernan estetikon, kvankam iuj el la bildoj omaĝas lokajn konstruaĵojn de kultura heredaĵo, kies arkitekturaj stiloj tendencas al baronia stilo* kiel ĉe la kastelo de Stollmeyer, aŭ al angla-barata stilo kiel ĉe la loĝejo de la romkatolika ĉefepiskopo.

[*Baronia stilo estas arkitektura stilo de la 19-a jarcento kiu revivigis la formojn kaj ornamaĵojn de historia arkitekturo de Skotlando de la fino de la mezepoko kaj de la frua moderna epoko.]

Huggins intence intermetis tiajn famajn lokojn situantajn ĉirkaŭ la Queen's Park Savannah [Savana Parko  de la Reĝino], kiuj estas parto de la fama Magnificent Seven de Trinidado, kun pli kutimaj konstruaĵoj, kiuj pli alparolas regionan dezajno-estetikon. “Tiel,” li diras, “homoj povas imagi siajn proprajn spertojn kaj ligi la ilustraĵojn al siaj propraj memoroj pri Trinidado kaj Tobago [eo] kaj la pli larĝa Karibio.”

Dum iuj literoj organike lasis sin esti transformitaj en arkitekturan formon, Huggins tamen devis puŝi siajn kreivajn limojn por igi la pli malfacilajn literojn ŝajni kredindaj, kiel ekzemple lia bildigo de la Eric Williams Financial Complex en Trinidado kaj Tobago, hejmo de la centra banko kaj ame nomata la Ĝemelaj Turoj, por reprezenti la literon X.

Kurioze, la desegno ankaŭ povas esti interpretata kiel pendoponto aŭ eĉ Bailey-ponto, sufiĉe oftaj vidindaĵoj tra la tuta regiono.

Alia malfacila litero estis Z. “Mi tute ne sciis kion fari,” Huggins klarigas, “ĝis tiu mateno kiam mi veturis kaj preterpasis distrejon, kaj la formo de la pavilono tuj montriĝis al mi kiel Z… ĝis tiu tempo en la projekto, ĉiu veturado igis min rigardi konstruaĵojn kiel eblajn literformojn.”

La skizo ankaŭ multe aspektas kiel detalo de la stadiono Hasely Crawford en Port of Spain [eo].

Huggins diras ke la plej malfacila litero por pripensi ideon estis V, kvankam “la plej multaj el tiuj literoj ĉe la fino de la alfabeto prezentis unikajn defiojn.”

Dum la interpreto de Huggins de la ŝtuparoj tipe vidataj ekstere de hejmoj en centra kaj suda Trinidado, multaj ofte konstruitaj sur stilzoj, tuj elvokas kariban estetikon, lia plej ŝatata estas hazarda elekto inter A, J aŭ N.

La litero A estis evidente la unua kiun Huggins faris por la 36-taga defio, kaj li diras ke la koncepto ekaperis en lia cerbo kiel “vere pura ideo” postulanta neniun tempon por elcerbumi.

J estas signifoplena por li, ĉar ĝi memorigas lin pri lia najbara fruktobudo, kaj li pasigis multan tempon pri N – eble ĉar ĝi estas la komenca litero de lia persona nomo, li agnoskas – provante igi la detalojn aspekti ĝuste, aparte ĉar la Boissiere House en adaptita secesia stilo [eo], kiun ĝi reprezentas, estas konsiderata ikona arkitekturo de kultura heredaĵo.

Kiel unueca serio, la kariba arkitektura alfabeto impresas kiel kunfandigo de regionaj arkitekturo kaj lingvo. “En mia laboro,” Huggins klarigas, “mi konstante provas difini aŭ eltrovi kariban estetikon. Mi provas fari ĝin per mia ilustrado kaj ankaŭ per mia grafikdezajna praktikado:

Caribbean architecture is something that is so unique and maybe something that is taken for granted by the average person. Even if you just look at the colours we see on a daily basis, which are all choices made by each individual homeowner, it creates a mishmash of bright colours that dot our cities and towns; and of course we are fortunate that this is against a backdrop of blues and greens.

La kariba arkitekturo estas io kio estas tre unika kaj eble io kio estas rigardata kiel evidenta fare de la averaĝa homo. Eĉ se vi nur rigardas la kolorojn kiujn ni vidas ĉiutage, ĉiuj el kiuj estas elektoj faritaj de ĉiu individua domposedanto, ĝi kreas miksaĵon de helaj koloroj kiuj punktas niajn urbojn kaj urbetojn; kaj kompreneble ni bonŝancas ke tio ĉi estas kontraŭ fono de bluaj kaj verdaj koloroj.

Alivorte, ĝi estas aŭtentike kariba. Rigardu la tutan serion ĉe Instagram aŭ Facebook.





I nostri audiolibri su Audible