Make us Happy! Subscribe our YouTube Channel. We don't accept donations, and this is the best way to sustain our work.
Scarica subito gratis il file PDF del testo della trasmissione
PopAds.net - The Best Popunder Adnetwork

bookmark_borderLa diplomatia lukto pri la nomo de Tajvano dum la Olimpiko

Ĉinio havas povon por bloki partoprenon de tajvanaj atletoj

Retumantoj redaktis la flagon de la Ĉina Tajpeja Olimpika Komitato, kiu havas prunusan floron, je nacia flago de Tajvano. Ekrankopio el la Jutuba kanalo KT story.

La Olimpiko en Tokio de la jaro 2020 estis fruktodona por Tajvano, kies atletoj gajnis 10 medalojn, inkluzive orajn medalojn. Tamen kiam tajvanaj ormedalgajnintoj ekstaris sur la podio por ricevi siajn premiojn, ili estis akompanataj ne de la tajvana nacia flago, sed anstataŭe de la flago de la Ĉina Tajpeja Olimpika Komitato, kiu havas prunusan floron.

La tajvana teamo povas uzi nur tiun ĉi flagon dum la Olimpikaj Ludoj, ĉar la Internacia Olimpika Komitato (IOK) kaj la Unuiĝintaj Nacioj daŭre rifuzas permesi al Tajvano uzi ĝian oficialan nomon, kiu estas la Respubliko Ĉinio, aŭ ĝian komune uzatan nomon, kiu estas Tajvano, en internacia nivelo, pro la longdaŭra konflikto inter Ĉinio kaj Tajvano.

Tajvano estas fakte memstara ŝtato ekde 1949, kiam la Kuomintango (KMT), ankaŭ konata kiel la Ĉina Nacia Partio, estis venkita dum la Ĉina Enlanda Milito. Membroj de KMT fuĝis al Ĉinio kaj rekreis Respublikon Ĉinion sur la insulo. Tamen Ĉinio insistas ke ĝi havas suverenecon super Tajvano.

Respubliko Ĉinio aŭ Tajvano partoprenas la Olimpikajn Ludojn ekde 1932. Tamen ĝi bojkotis la Ludojn en 1976 kaj 1980, kiam la gastigantaj nacioj rifuzis permesi al la atletoj konkuri sub la nomo Respubliko Ĉinio.

La lando revenis al la Olimpikoj nur en 1984, post kiam en 1981 en Laŭzano (Lausanne) inter la Tajvana Olimpika Komitato kaj la Internacia Olimpika Komitato estis subskribita interkonsento.

La montrado de la tajvana nacia flago dum la Olimpikoj ĉiam estis delikata problemo. Dum la Olimpiko en Londono en 2012 multaj indignis post kiam la tajvana nacia flago estis forigita de la Londona Olimpika Komitato de strata reklamo.

Multaj tajvanaj atletoj diras ke tiu ĉi traktado estas humiliga kaj deprima. En 2018 Chi Cheng, iama ormedalgajninto de Olimpiko pri vojkampa atletiko, ekgvidis la organizaĵon “Kampanjo de tajvana teamo por la Olimpiko de 2020 en Tokio” por peti referendumon pri ŝanĝo de ĝia nomo de “Ĉina Tajpejo” al “Tajvano” en ĉiuj internaciaj sportaj konkuroj, inkluzive la Olimpikon de 2020 en Tokio.

Tiu ĉi referendumo okazis en novembro 2018. Tamen en julio 2018 la Orientazia Olimpika Komitato nuligis la rajton de Tajvano gastigi en 2019 la Orientaziajn Junularajn Ludojn kaj proparolanto de la ĉina Oficejo pri Aferoj de Tajvano diris ke tiu ĉi nuligo okazis responde al la referendumo. Je la sama monato, IOK sendis leteron al la tajvana registaro, avertante ĝin ke ĝi riskos sian eblecon partopreni la Olimpikon se ĝi ŝanĝos sian nomon.

Sur fono de internacia premo, 45,2% de la voĉdonintoj subtenis kaj 54,8% voĉdonis kontraŭ la referendumo pri la nomŝanĝo.

Tamen la problemo rilate nomon de Tajvano en internaciaj sportaj eventoj ne estas ankoraŭ solvita. Chi Cheng planis aranĝi la referendumon denove antaŭ la Olimpiko en Parizo en 2024.

Kvankam Tajvano ne povis oficiale ŝanĝi la nomon de sia teamo en la Olimpiko en Tokio,  la anoncistoj de la Tokiaj Olimpikaj Ludoj en la japana referencis la teamon “Tajvano” anstataŭ “Ĉina Tajpejo”, kiam la atletoj eniris la Olimpikan stadionon dum la malferma ceremonio. Multaj civitanoj de Tajvano dankis Japanion en sociaj retoj por ĝia rekono. Claire Wang, parlamentano el Tajvano, substrekis la momenton en sia Fejsbuk-paĝo:

剛看完東京奧運進場儀式,實在是好感動!

聽說日本NHK 在播報時,是用「台湾(タイワン)」來介紹我們。

真心希望有朝一日,我們能真正以台灣之名登場!

Mi ĵus spektis la malferman ceremonion kaj mi estis tiom kortuŝita! Mi aŭdis ke NHK prezentis nin kiel “Tajvanon” en japana elsendo. Mi vere esperas ke iutage ni povos uzi nian propran nomon, Tajvanon, por partopreni la Olimpikon.

Tamen tajvana diplomato Jhy-wey Shieh atentigis ke la internacia alvoko por nomŝanĝo ne estas praktika por Tajvano pro politika dinamiko ene de IOK:

我可以告訴各位,以中國的勢力,他們真的是作得到以「台灣官方主導正名公投」為由達到讓台灣選手不能參賽的目的!

台灣/Taiwan要正名,沒錯,但是可以自己作的事,為什麼要冒險交給反對者參與決定?國際奧委會是中國的場子,不是台灣人的

Mi povas diri al vi ke Ĉinio efektive havas la povon (en IOK) por malhelpi al tajvanaj atletoj partopreni la Ludojn, akuzinte la tajvanan registaron pri aranĝo de la referendumo. Estas vere ke Tajvano devus uzi la propran nomon de la lando. Tamen kial ni devas riski transdoni la decidon al nia oponanto? IOK estas ludejo de Ĉinio, ne de Tajvano.

Tamen Lee Yian, ĵurnalisto el Initium, ĉina enketa retejo, atentigis en Fejsbuko ke dum Tajvano konsentis partopreni la Olimpikon sub la nomo “Ĉina Tajpejo”, la ĉina registaro estonte povos provi ŝanĝi la nomon de “Ĉina Tajpejo” al “Ĉinio Tajpejo”:

今日你在中國官媒《新華網》輸入「中華台北」,已經搜尋不到任何詞條和報導了;在這屆東京奧運裡,中國也已經幾乎都是用「中國台灣」來稱呼台灣代表隊了。

Hodiaŭ se oni serĉas la terminon “Ĉina Tajpejo” en la ĉina amaskomunikilo Xinhua, oni povas trovi neniujn menciojn; Ĉinio uzas la terminon “Ĉinio Tajpejo” por referenci al la tajvanaj atletoj dum la Olimpiko en Tokio.

La termino “Ĉina Tajpejo” estas pli ambigua, ĉar “Ĉina” referencas al la lingvo aŭ la etneco de la han-ĉinoj. Aliflanke, “Ĉinio Tajpejo” sugestos ke Tajvano estas urbo ene de la Popola Respubliko Ĉinio, same kiel “Ĉinio Honkongo”. La ŝanĝo de terminoj povus plu subfosi la statuson de Tajvano kiel sendependa kaj aŭtonoma ŝtato.

Lee klarigis ke ekde 2016 Xinhua anoncis gvidlinion pri “Malpermesitaj kaj tiklaj terminoj en novaĵraportaĵoj” (《新聞信息報道中的禁用詞和慎用詞》) kaj en la sekcio rilate al “Internaciaj organizaĵoj kaj Neregistaraj organizaĵoj pri internaciaj ekonomio, negoco kaj komerco, kulturo kaj sporto”, pro kio reprezentantoj de Tajvano devas esti nomitaj kiel tiuj de “Ĉinio Tajvano” aŭ de “Ĉinio Tajpejo”. Novaĵaj amaskomunikiloj bezonas permeson de la Ministerio pri eksteraj aferoj aŭ de la Oficejo pri Aferoj de Tajvano por uzi la titolon “Ĉina Tajpejo” en siaj raportaĵoj.

Reunuiĝo de Tajvano kun Ĉinio iĝis ŝlosila komponanto de granda ĉina politika projekto de “rejuniĝo” sub la gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping. En 2019 Xi klarigis ke la reunuiĝo kun Tajvano spegulos politikan modelon de Honkongo “Unu lando, du sistemoj”. La oficiala uzado de “Ĉinio Tajpejo” laŭas al politikaj ambicioj de Pekino.

Lee opinias ke la nomo de Tajvano dum Olimpikoj kaj aliaj internaciaj eventoj plu restos politika batalejo.

bookmark_borderIndiĝenoj aliĝas al la nacia lukto en striko de Kolombio

La indiĝena gardo protektas protestantojn kreante humanitarajn koridorojn.

Claudia Pai kaj aliaj virinoj Awá partoprenantaj en la manifestacioj de Minga en Kolombio. Foto de Clever Bolaños, uzata kun permeso.

Ekde la unua tago de la nacia striko en Kolombio, indiĝenoj aliĝis al la lukto por justeco, egaleco kaj sano, baziĝante sur sia historia sperto de rezisto kontraŭ diskriminado kaj maljusta traktado. Ekde la tempo de la alveno de la eŭropaj konkerantoj en Latinamerikon en 1492 kaj la naskiĝo de la Kolombia Respubliko antaŭ 200 jaroj, indiĝenoj defiis la registarojn kiuj minacas ilian suverenecon kaj rajtojn je memdeterminado, kiel agnoskite de Unuiĝintaj Nacioj.

La nacia striko en Kolombio estis unue organizita la 28-an de aprilo 2021, kontraŭ  la leĝprojektoj pri reformoj rilate al impostoj kaj sano, sed ĝi evoluis al socia movado alvokante al subteno en la tuta lando. Kvankam la registaro retiris la proponon pri reformo rilate al la impostoj, popola indigno daŭris kontraŭ malriĉeco, korupto kaj perforto truditaj de la ŝtato.

Juan Orlando Moriano, konsilisto Awá. Foto de Willinton Rodríguez, uzata kun permeso.

Diana Jembuel, indiĝena ĵurnalisto de la popolo Misak, klarigis al Global Voices kial ŝia popolo subtenis la strikon:

Besides the refusal of the tax and health reform, there is another critical issue: the return of aerial spraying with glyphosate, which impacts crops, land, water resources, and people’s health; in addition to the murder of indigenous leaders.

Krom la rifuzo de la reformo pri impostoj kaj sano, ekzistas alia kritika afero: la reveno de la ŝprucado per glifosato [eo], kiu efikas sur rikoltojn, teron, akvofontojn kaj homan sanon; aldone al la murdo de indiĝenaj estroj.

En aprilo 2021, la kolombia registaro permesis al Monsanto la glifosatan ŝprucadon sur neleĝaj kampoj de kokao post kiam la herbicido estis malpermesata ekde 2015 pro sia eventuala kancerogena efiko. La Eŭropa Parlamento konfirmis ke tiu reguligo “efikos grave sur ekosistemojn, biodiversecon kaj komunumajn rajtojn” kaj ke tiu “decido okazas en la kunteksto de kreskanta perforto kontraŭ indiĝenaj kaj afro-kolombiaj populacioj kaj defendantoj”.

La statistikoj pri perforto estas malkuraĝigaj. Pasintjare, Indepaz, la Instituto de studoj por paco kaj disvolviĝo, raportis pri la murdo de 269 indiĝenaj estroj de 2016 ĝis junio 2020. Ĉi-jare, 20 el la 60 sociaj estroj murditaj devenis de indiĝenaj komunumoj.

Indiĝenaj estroj estas murdataj, interalie, pro la defendado de sia praula tero, kiun ili nomas Patrino Tero, kontraŭ koloniistoj kaj pro la oponado de la ĉeesto de multnaciaj korporacioj kaj drogŝakristoj en sia teritorio kiuj profitas de la naturaj resursoj. 

La 12-an de majo, anoj de Misak, Kokonuco kaj aliaj indiĝenoj kaj kolombianoj marŝis en Popayán je la sono de la muziko:

Indiĝenaj gardistoj protektas la vivojn de la protestantoj

Dum la unua semajno de majo, humanitara koridoro estis kreita en Kalio por transdoni manĝaĵon kaj medicinajn provizojn post kiam la movado de varoj estis interrompita de la protestoj. La 11-an kaj la 12-an de majo, alia koridoro estis kreita en Popayán por liveri brulaĵon aldone al aliaj bazaj varoj. Tie ĉi, indiĝenoj ludis kernan rolon kreante la humanitarajn koridorojn kun la helpo de la indiĝena gardo, nearmitaj indiĝenaj viroj, virinoj kaj infanoj kiuj kontrolas kaj protektas siajn praulajn terojn en kunordigo kun siaj tradiciaj aŭtoritatoj kaj komunumoj.

Dum la striko, la celo de la indiĝena gardisto estas protekti la protestantojn en diversaj lokoj. Unue, tio okazis en Kalio, kie junuloj protestis, kaj nun en Popayán.

Indiĝena gardisto Awá. Foto de Clever Bolaños, uzata kun permeso.

Jhoe Sauca, la leĝa reprezentanto de la popolo Kokonuco, kiu estas parto de la Indiĝena Regiona Konsilio de Kaŭko (CRIC), diris al Global Voices kial ili aliĝis al aliaj protestantoj: “por plifortigi la lukton”. Sauca daŭrigis:

Based on our experience, we help organize and offer mediation with our Indigenous guard, who organized the humanitarian corridors in Cali and Cauca to provide food and fuel despite the attacks against them on Sunday 9 [of May], when at least nine people were injured.

Surbaze de nia sperto, ni helpas organizi kaj provizi peradon kun nia indiĝena gardo, kiu organizis la humanitarajn koridorojn en Kalio kaj Kaŭko por havigi manĝaĵon kaj brulaĵon malgraŭ la atakoj kontraŭ ili dimanĉon la 9-an [de majo], kiam almenaŭ naŭ homoj estis vunditaj.

Dume, en la sudokcidenta parto de la lando, en la provinco Nariño, indiĝenaj viroj kaj virinoj protestas surstrate. Unu el ili estas Juan Moriano, indiĝena konsilanto, komunuma estro de la Awá-popolo kaj ankaŭ indiĝena gardisto.

Juan Moriano diris al Global Voices ke ili deklaris sin mem en Minga, kiu referencas al kolektiva komunuma praktiko por subteni diversajn sociajn celojn: 

Our Indigenous guard is here to defend the life and collective interests, and also to inspire young Indigenous people to keep this peaceful practice of protection. On April 28, when the National strike started, we declared ourselves in Minga with the purpose of unifying  forces demanding the Iván Duque's government to stop aerial spraying with glyphosate, the health reform, and to fulfill its obligations emanating from the Peace Agreement signed in 2016.

Nia indiĝena gardo estas tie ĉi por defendi la vivon kaj la kolektivajn interesojn kaj ankaŭ por inspiri junajn indiĝenojn konservi tiun pacan praktikon de protektado. La 28-an de aprilo, kiam la nacia striko ekis, ni deklaris nin mem en Minga kun la celo unuigi fortojn kiuj estis petantaj la registaron de Iván Duque ĉesigi la aeran ŝprucigon per glifosato, fari sanreformon kaj plenumi siajn devojn laŭ la Pactraktato subskribita en 2016.

La Awá-indiĝenoj daŭre protestadis surstrate en Nariño kontraŭ la murdo de sia popolo, kun nombro de murditoj supozata je 42, kaj ankaŭ kontraŭ la malaperoj kaj la deviga delokigo de centoj da anoj de Awá for de ilia tero.

Claudia Pai, konsilisto por familioj kaj virinoj en la ĉefa organizaĵo de Awá, la Indiĝena Unuiĝo de la Popolo Awá (Unipa), diris ke estas grave defendi siajn rajtojn en la multkultura kolombia ŝtato, kie la rajto je vivo, digno kaj teritorio devus domini.

There is still cultural racism and even more [discrimination] towards women. For this reason, it is relevant to make visible our rights, and adhere to the Minga protecting our great territory, Katsa Su.

Ankoraŭ ekzistas kultura rasismo kaj eĉ pli da [diskriminacio] kontraŭ virinoj. Pro tiu kialo, estas trafe videbligi niajn rajtojn, kaj aliĝi al la Minga kiu protektas nian grandan teritorion, Katsa Su.

Dum tio okazas en Nariño, María Montano, misaka vicreganto de rezervejo en Morales en Norda Kaŭko, rakontis al Global Voices ke la malmuntado de la monumentoj de konkerantoj estas plia ago de rezisto, ĉar la koloniistoj plenumis la neniigon de la indiĝena popolo.

Faligo de monumento honore al Sebastián de Belalcazar en Kalio la 28-an de aprilo. Foto de AIS0 Communications, uzata kun permeso.

Pasintjare, la misaka popolo faligis la monumenton konstruitan honore al la konkeranto Sebastián de Belalcazar en Popayán, la ĉefurbo de Kaŭko [eo], provinco forte trafita de perforto kontraŭ indiĝenaj estroj. Dum la nuna striko, la misakoj forigis du pliajn: la statuon de Belalcazar en la sudokcidenta urbo de Kalio kaj la statuon de Gonzalo Jimenez de Quesada, la fondinto de Bogoto, la ĉefurbo de Kolombio.

Dum multaj homoj komprenas la bezonon reverki historiajn rakontojn el la perspektivo de historie subpremitaj popoloj, aliaj kolombianoj nomis tiujn agojn vandalismo.

María Montano respondis al tiu kritiko:

We are not vandals, Sebastián de Belalcazar was a rapist, a murder… Conquerors stole our land. It is why theMovement of Indigenous Authorities of South-West Cauca reject these monuments. We demand the rights of the Indigenous to be respected.

Ni ne estas vandaloj, Sebastián de Belalcazar estis seksperfortanto, murdisto… Konkerantoj ŝtelis nian landon. Pro tio la Movado de Indiĝenaj Aŭtoritatoj de la Sudokcidenta Kaŭko malaprobas tiujn monumentojn. Ni petas ke la rajtoj de la indiĝenoj estu respektataj.





PopAds.net - The Best Popunder Adnetwork I nostri audiolibri su Audible