Verda spektolisto: filmetoj el Azio pri naturprotektado

 210 total views,  1 views today

Filmetoj kaj dokumentarioj pri naturprotektaj klopodoj en la regiono

Minado en Nueva Vizcaya, Filipinoj. Kadro de la filmo „Dagami Daytoy“ (Jen nia lando). Fonto: Cinemata

Tiu ĉi spektolisto venas de Cinemata [en], platformo pri sociaj kaj naturprotektaj filmoj pri Azio-Pacifiko. Ĝi estas projekto de EngageMedia [en], neprofitcela organizaĵo pri amaskomunikado, teknologio kaj kulturo. Redaktita kaj republikigita laŭ interkonsento pri enhav-kunhavigo kun Global Voices.

Celebrante la Mondan tagon de medio la 5-an de junio EngageMedia kunordigis spektoliston de dokumentfilmoj kaj filmetoj pri kiel komunumoj tra la Pacifik-Azia regiono klopodas konservi kaj defendi siajn lokojn kontraŭ media degradado, industriigo kaj klimatŝanĝo. Tiuj filmetoj ĉe Cinemata, miksaĵo de novaj eldonoj kaj verkoj el la arkivoj, gvidos nin de [provinco] Nova Biskajo (filmo „Dagami Daytoy“) en Filipinoj kaj provinco Nam Định [provinco en la Delto de la Ruĝa Rivero] en Vjetnamio (filmo „Another Exodus“), al Saravako en Malajzio (filmo „Melikin“) kaj Taunĝi en Mjanmao (filmo „Plastic Outlive Us“).

En la spektolisto estas premiitaj filmoj, inter ili „Dagami Daytoy“ (gajnis en 2020 premion de Gawad Cultural Center of the Philippines Para sa Alternatibong Pelikula at Video), „Anak Pokok“ (Films for the Forest, SXSW Community Screening) kaj „Kaise Jeebo Re!“ (venkinto de la Internacia Dokumenta Filmfestivalo de Amsterdamo, 1997).

Filipinoj: Dagami Daytoy (Jen nia lando)

En „Jen nia lando“ filipina filmoproduktisto Noni Abao rakontas, kiel lokaj indiĝenoj de Nova Biskajo (Nueva Vizcaya), en nordo de Filipinoj, kontraŭstaras jarojn da degradado de la vivmedio alvokante fermon [en] de OceanaGold, kiu estas unu el la plej grandaj produktantoj de kupro kaj oro en la mondo. Tiu ĉi dokumenta filmo gajnis la ĉefan premion de Gawad Cultural Center of the Philippines Para sa Alternatibong Pelikula at Video en 2020 kaj ricevis la duan lokon en la konkurso Yale Environment 360 Video Contest (2020). Ekde kiam Abao finis filmadon, dekoj da aktivuloj, kiuj partoprenis blokadon de la vojoj, estis arestitaj post konfliktoj kun polico kaj reprezentantoj de la minista kompanio.

`

Malajzio: Doa Seorang Nelayan (Preĝoj de fiŝkaptisto)

Zakaria Ismail kredas, ke lia dia alvoko estas defendi la ĉebordajn fiŝkaptistojn de ter-akira projekto en suda Penang. La projekto kovros iliajn nunajn fiŝkaptejojn per 18 kvadrataj kilometroj de nov-akirita tero. Li kaj la aliaj vilaĝanoj estas parto de tiel nomata B40, la 40% de la plej malriĉaj malajziaj familioj kun ĉiumonata enspezo de RM 3900 (949 usonaj dolaroj/794 euro) aŭ sube. En la historio pri klasbatalo, pri konflikto inter novaj kaj tradiciaj valoroj, pri la Makiavelecaj intervenoj de politikistoj, Zakaria alparolas sian Dion por ricevi saĝon kaj kuraĝon, kiujn li bezonas por kontraŭstari la ambiciajn projektojn en Nova Malajzio.

Indonezio: Ibu Bumi (Patrino Tero)

Bagus, 20-jaraĝa kamparano, kiu loĝas en fekunda areo de la Kendeng-montaro en centra parto de Javo, maltrankviliĝas pro la damaĝo, kiun ricevas la vivmedio de lia regiono. Kun sia punka bando „Kendeng Squad“ Bagus voĉigas tiun maltrankvilecon. Li filmis muzikan filmeton „Berani Bertani“ por registri la sonojn de detruado, kiu okazas en la naturo. Bagus esperas, ke la muziko inspiros la junularon al naturprotektado.

Vjetnamio: Another Exodus (Alia Eliro)

Fiŝkaptista vilaĝo en Vjetnamio vekiĝas ĉe murmurado de preĝoj dum mara alfluo batas la ondorompilon. Fiŝkaptistoj de la antaŭa generacio trankvile rememoras la bonajn malnovajn tagojn kaj senpacience atendas, kio sekvos. Ili scias pri la regula eliro enlanden, kiu okazas ĉiujn 50-60 jarojn pro la altiĝado de la marnivelo. Iam floranta komunumo iĝis malriĉa fiŝkaptista vilaĝo, dum fekundaj kampoj kaj fruktodonaj ĝardenoj neniiĝis pro batoj de maraj ondoj. „Alia Eliro“ estas mallonga dokumentfilmo de vjetnama filmoproduktisto Le Nguyen.

Mjanmao: Without (Manko)

Tiu ĉi alvoka filmeto estis uzita por altiri atenton de la centra registaro de Mjanmao [Birmo, ndlr] al la problemo de sekiĝantaj regionoj de la lando, kiuj suferas sen akvo. La filmo estis produktita en 2016 fare de partoprenantoj de la seminario Picture People, kiu okazis en Jangono, la ĉefurbo de Mjanmao.

Indonezio: Dayak Facing the Giants
(Dajako kontraŭ la gigantoj)

Daŭra industriiĝo de Indonezio endanĝerigas la indiĝenojn kaj kaŭzas amasan detruadon de la vivmedio fone de sociaj konfliktoj. Tiu ĉi dokumenta filmo montras la Dajakojn en ilia respondado al tiuj minacoj, speciale la arbaraj incendioj kaj la toksa malpurigo de la regiono.

Malajzio: Melikin

Tio ĉi estas historio de Melikin. La historio de multaj indiĝenaj popoloj de Saravako, kiuj perdis [en] sian denaskan landon al la kompanioj produktantaj palmoleon. Kun la helpo de koruptitaj politikistoj, preskaŭ 10 mil hektaroj da arbaro kaj kampoj estis platigitaj kaj ĉirkaŭitaj de bariloj sen permesi al la lokanoj eniri la terenojn hereditajn de la prapatroj.

Kamboĝo: Konservado de arbaro: mesaĝo de indiĝenaj virinoj

„Klimatŝanĝo estas reala. Por malpliigi ĝian efikon ni certe devas konservi niajn arbarojn. En tiu ĉi filmeto vi konatiĝos kun virinoj kaj viroj de indiĝena [malplimulta] popolo Kuj en Kamboĝo, ekscios pli multe pri la signifo de arbaroj por ilia vivo kaj ankaŭ pri tio, kiel virinoj ekhavis gvidan pozicion en la defendado de la arbaro“.

Mjanmao: Plastic Outlive Us (Plasto vivos pli longe ol ni)

La celo de tiu ĉi anonco pri publika servo estas influi la loĝantojn de Taunĝi en Mjanmao tiel ke ili ŝanĝu sian sintenon rilate al reuzo de plasto. La anonco estis produktita de la partoprenantoj al la seminario de Picture People por sociaj ŝanĝoj en Taunĝi (Mjanmao) en oktobro de la jaro 2019. Taunĝi estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo en la montara subŝtato Ŝanio.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.