Kreadi en Hongkongo, laŭ la ĉina disidenta artisto Ai Weiwei

 11 total views,  1 views today

“Arto ne estus arto sen diktatora kadro”

Ai Weiwei, foto donita de lia ateliero.

[Krom speciala mencio, ĉiuj ligiloj sendas al retpaĝoj en la angla]

La sekva raporto, produktita de Rhoda Kwan, aperis en Hong Kong Free Press (HKFP, neprofitcela retpaĝaro bazita en Hongkongo) la 20-an de septembro 2021. La ĉi-suba modifita versio estas eldonita kadre de interkonsento pri kundividido de enhavo.

La fama ĉina disidenta artisto Ai Weiwei kredas, ke hongkongaj artistoj ankoraŭ povas trovi manieron aŭdigi siajn voĉojn malgraŭ la defioj de la kreskanta politika cenzuro.

Post longaj jaroj de atendado, Hongkongo [eo] prepariĝas por inaŭguri sian muzeon M+ la 12-an de novembro. Tiu ĉi projekto, kiu celas esti la unua muzeo de la nuntempa vida kulturo en Azio [eo], estas parto de kampanjo de la registaro por iĝi monda centro por artoj kaj kulturo.

Tamen, timo de cenzuro, pliigita pro la nacia sekureca leĝo de 2020, malheligis ĝian lanĉon. Voĉoj favoraj al Pekino [eo] jam postulis kontrolon pri ajna laboro, kiu povus minaci nacian sekurecon; artistoj jam forlasis la urbon, argumentante la bezonon de pli granda libereco.

Nuntempe, la reta kolekto de la muzeo enhavas dudek ok verkojn de Ai Weiwei, donacitajn de la svisa kolektanto Uli Sigg. Foto de lia serio “Studo de Perspektivo”, prezentanta la mezfingron de la artisto direktitan al la Tiananmen-placo en Pekino, estas hodiaŭ sub “registara revizio”.

Ai Weiwei, “Studo de Perspektivo”, Tiananmen, 1995-2010. Foto afable sendita de Ai Weiwei.

La artisto neniel miras pri la aranĝoj faritaj de la muzeo. En retpoŝta intervjuo, li diris al HKFP:

Censorship of artworks is nothing new… It is more common under an authoritarian regime…[but] it is important to remember that political censorship does not happen under authoritarian regimes exclusively. It is not only in China and Hong Kong that my works encounter restrictions, but also in mainstream film festivals or exhibitions in the West.

Cenzuro de artaĵoj estas kutima praktiko… Ĝi estas pli ofta sub aŭtoritata reĝimo… Tamen estas esence memori, ke politika cenzuro ne koncernas ekskluzive aŭtoritatajn reĝimojn. Miaj verkoj alfrontas limigojn ne nur en Ĉinio [eo] kaj Hongkongo, sed ankaŭ ĉe gravaj filmfestivaloj aŭ ekspozicioj en Okcidento.

Zorgoj en la hongkonga komunumo pro la sekureca leĝo kiu, laŭ la kontraŭuloj, buŝumis politikan malkonsenton, instigis almenaŭ unu elstaran artiston forlasi la urbon. Preskaŭ triono de la komitatanoj rekte elektitaj al la registar-subvenciita Arta Disvolva Konsilio eksiĝis.

Ai Weiwei deklaris, ke li daŭre kredas, ke hongkongaj artistoj havas la kapablon alfronti tiun defion kaj trovi la rimedojn por kreadi, meze de necerteco kaj obstakloj:

Freedom of expression needs to appear amid struggles. I believe that Hong Kong’s condition today gives Hong Kong artists and their artistic expression a new challenge. Artists who can face this kind of challenge would be real artists. When contemporary Hong Kong artists amid the struggles today find their own language, this would [be] the emergence of their artistic expression.

Esprimlibereco bezonas aperi meze de batalado. Mi estas konvinkita, ke la nuna situacio en Hongkongo prezentas novan defion por ĝiaj artistoj kaj ilia arta esprimado. Tiuj, kiuj kapablas alfronti tiun tipon de defio, estas veraj artistoj. Kiam la nuntempaj artistoj de Hongkongo, meze de la luktoj de nia tempo, trovos sian propran lingvon, tiam povos naskiĝi ilia arta esprimo.

Li detalis la rilaton inter “esprimo” kaj “lukto”:

Freedom of expression is the first and foremost condition for art being art, but freedom of expression itself is about looking for an outlet in the midst of struggles. Art would not be art if it cannot be done in the face of tyranny… Those that cannot be done will die out. We can clearly see that the artworks which fight for freedom are precious efforts of the human spirit.

Esprimlibereco estas la unua kaj ĉefa kondiĉo postulata por ke arto estu arto, sed ĝi antaŭsupozas la serĉon de ellasejo meze de la luktoj. Arto ne povus esti konsiderata tia se ĝi ne povus esti farita en diktatora kunteksto… Verkoj kiuj ne povas esti faritaj en tia klimato malaperos. Ni povas klare observi, ke artaĵoj, kiuj defendas liberecon, estas valoregaj kontribuoj en la servo de homa penso.

Kiam la amasaj manifestacioj kontraŭ la leĝpropono pri ekstradicio eksplodis meze de 2019, Ai Weiwei salutis ilin kiel “belajn”, kaj la multajn junajn manifestaciantojn kiel “saĝajn kaj kuraĝajn”. Li poste dokumentis tiujn tuturbajn pordemokratiajn protestojn en sia filmo Cockroach [“blato”], reference al la disdegna moknomo, kiun la polico uzis pri la nigre vestitaj manifestaciantoj.

Sekvoj en Hongkongo: neracieco de aŭtoritatismo

Responde al la protestoj, en junio 2020 Pekino trudis vastan nacian sekurecan leĝaron, kiun aŭtoritatoj konsideris esenca por restarigi stabilecon. Tiu leĝo poste estis uzata por kapti kaj akuzi plurajn dekojn da politikistoj kaj pordemokratiaj aktivuloj, el kiuj pluraj dekduoj vidis sian kaŭcion forigita antaŭ la juĝado.

Ai Weiwei konsideris la respondon de Pekino kiel manifestiĝon de la “neracia” naturo de aŭtoritatismo:

If Hong Kong’s 2019 protests attest to people’s awakening, the aftermath manifests authoritarianism’s extreme irrationality, and rejection of any negotiation or discussion

Dum la manifestacioj en Hongkongo atestas la vekiĝon de la popolo, la postaj konsekvencoj malkaŝas la ekstreman neraciecon de aŭtoritatismo kaj ĝian rifuzon de ajna intertraktado aŭ diskuto.

Li tamen persistas en sia kredo ke tiuj, kiuj postulis demokration fronte al tio, kion li nomas tiraneco, jam venkis:

They have pushed this historical progression and political demands to a very high position. Hong Kong citizens and their movement have won, but authoritarianism is unscrupulous, whose response has proven that Hong Kong made them feel afraid.

Ili almetis tiun historian sukceson kaj tiujn politikajn postulojn al pli alta nivelo. Hongkongaj civitanoj kaj ilia movado venkis, sed la aŭtoritata potenco estas senskrupula kaj ĝia respondo montris, ke Hongkongo timigas ilin.

Demandita kiel la hongkonga popolo povis daŭrigi la batalon por demokratio en kunteksto de timo, Ai Weiwei priskribis la lukton kiel “eternan batalon”:

It is exactly because of the existence of the Chinese government, or any authoritarian regime that individual or collective fight becomes a meaningful act. These are inseparable. While fighting for democracy and freedom, there is no one who wins outright. It is an eternal struggle, democracy against authoritarianism, and individuals against power.

Ĝuste pro la ekzisto de la ĉina registaro, aŭ de iu ajn aŭtoritata reĝimo, la lukto individua aŭ kolektiva fariĝas signifa ago. Ambaŭ estas nedisigeblaj. Kiam oni batalas por demokratio kaj libereco, ne ekzistas vera venkanto. Tio estas eterna lukto, demokratio kontraŭ aŭtoritatismo kaj individuoj kontraŭ potenco.

Pli ol 10 250 homoj estis arestitaj ekde la komenco de la protestoj en junio 2019. La artisto kaj aktivulo sendis mesaĝon de espero al tiuj, kiuj estas maltantaŭ la kradoj:

I want to say to those who are falsely and unjustly charged that they are standing on the right side of history. The authoritarian regime will not be able to erase their glory. Every bit of their efforts has defended the principles of justice and fairness, not only for themselves, but also for the weak and the forgotten, whom they do not know in person. I am very proud of them.

Mi volas diri al tiuj, kiuj estas objekto de malveraj kaj maljustaj akuzoj, ke ili staras je la ĝusta flanko de la historio. La aŭtoritata reĝimo ne povos forviŝi ilian gloron. Ciuj iliaj klopodoj ebligis defendi la principojn de justeco ne nur por si mem, sed ankaŭ por la malfortuloj kaj la forgesitoj, kiujn ili ne konas persone. Mi estas tre fiera pri ili.

Eterna lukto

La “eterna lukto” inter demokratio kaj aŭtoritatismo daŭre inspiras la vivon kaj laboron de la artisto en ekzilo. La ombro de Pekino ankoraŭ pendas super Ai Weiwei, kiu fuĝis de Ĉinio al Germanio [eo] en 2015, kvar jarojn post esti tenita sekrete dum 81 tagoj sen akuzo kaj havi sian pasporton konfiskitan de la ĉinaj aŭtoritatoj.

Li malkaŝis pasintsemajne, ke la banka grupo Crédit Suisse elektis fermi la kontojn de lia fondaĵo pro lia “krima dosiero” en Ĉinio. Komence de tiu jaro, la ĉefa financa oficisto de la banko deklaris, ke li plifortigos ĝian ĉeeston en la kontinenta Ĉinio.

Komentante la subitan fermon de siaj kontoj, Ai Weiwei rakontis pri sia restado en ĉinaj malliberejoj, kiam li estis false akuzita pro impostfraŭdo kaj “instigado al subfosado de la ŝtata potenco”. “Ili ankaŭ forte klarigis al mi, ke ili ruinigos mian reputacion”, li aldonis.

Se la artisto ne estis surprizita de la falsaj akuzoj de la Ĉina Komunista Partio [eo], la decido de la banko, male, mirigis lin:

What surprised me was that a supposedly neutral bank in Switzerland closed my account which I have had for a very long time, under the pretext of this false accusation. […] they did not give us an opportunity to explain although we argued that I was never legally arrested or prosecuted in China. Even my arrest was illegal. It was a secret detention.

Kio estigis mian miron, estis ke supozeble neŭtrala svisa banko fermis mian konton, kiu estis aktiva de tre longa tempo, sub la preteksto de malveraj akuzoj. […] Ili ne donis al ni la eblecon klarigi, dum ni argumentis ke mi neniam estis laŭleĝe arestita aŭ ke oni neniam procesis kontraŭ mi en Ĉinio. Eĉ mia aresto estis kontraŭleĝa. Ĝi estis sekreta aresto.

Dum li estis malliberigita en Ĉinio, Ai Weiwei komencis skribi siajn memoraĵojn kaj tiujn de sia patro, la honorita poeto Ai Qing, dum la Kultura Revolucio. La libro, titolita Mil jaroj da ĝojo kaj malĝojoj, estas publikigota en novembro 2021.

Laŭ Ai Weiwei, la subprema karaktero de la Ĉina Komunista Partio igis lin la artisto, kia li estas hodiaŭ:

The policemen who interrogated me in China also asked me right before the end of my 81-days of detention… ‘Ai Weiwei, without us, would you become so famous today?’ My answer to them was that a fighter is considered a fighter only when they face a disaster or a monster. As a matter of fact, it’s this country’s politics that created me. Without them, it is very likely that I would be a good for nothing.

La policanoj, kiuj pridemandis min en Ĉinio, ankaŭ demandis, ĵus antaŭ la fino de miaj 81 tagoj en aresto: “Ai Weiwei, se ni ne estus tie, ĉu vi fariĝus tiel fama nun?” Mi diris al ili, ke batalanto estas agnoskita tia nur kiam li luktas kontraŭ katastrofo aŭ monstro. Fakte, estas la politiko de tiu lando, kiu naskis min. Sen ĝi, tre verŝajne mi estus nur nekapabla bonulo.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.